ENKONDUKE

 

Pro la ekzisto de TEMPO ne estas ebla neŝanĝeblo. Ĉio ekzistas en tempo, do ĉio daŭre ŝanĝiĝas kaj influas al ŝaĝoj ĉirkaŭ  si. Pro tio difini kion ajn per stato (sen faktoroj kiuj  influas ĝian daŭran ŝanĝiĝadon, moviĝadon kaj transformiĝadon) estas mankohava kaj nekompleta. Diri ke iu estas egoisto kaj alia altruisto, iu saĝa kaj alia malsaĝa, ke iu estas kroato kaj alia franco estas same malĝusta kiel diri ke iu estas kaj restas bela. La staton oni povas observi nur sur bildo, kiu haltigis la tempon, ekzempe sur foto kiu montras ion en iu tempa punkto haltigita. Iu estas franco laŭ ŝtataneco en sia tuta vivo, sed tamen li estas ankaŭ alzacano, strasburgano, membro de sia familio, katoliko, membro de sia laborkolegaro, de iu politika partio… Foje li sentas siajn aliajn apartenojn pli forte ol sian francecon kaj foje inverse, foje li malamas, ke li estas franco… Pro tio oni povas difini ĉion  nur kiel procesojn  en tempo kun faktoroj kiuj en tiu tempo agas kaj oni povas konstati, ke ekz. iu persono en sia vivo estis pli ofte egoisto ol altruisto, pli ofte franco ol alzacano, pli ofte sagha ol malsahga. Statistike el tio eblas diri, ke li estis pli egoista ol iu alia, sed oni ne povas aserti ke li estis nur egoisto.

Tiusence mi serĉis faktorojn kaj leĝojn por klarigi la homajn agojn kaj reagojn, la homan konduton.

Mi travivis la tempon de milito kaj konstatis ke simplaj normalaj homoj, bonaj familianoj fariĝis kruelaj murdistoj. Revene el la milito ili refariĝis simplaj »bonaj« civitanoj. Ĉu temas pri speco de homoj, kies konstanta stato estas potenciala murdado? Ne. Ni ĉiuj reagus en certaj situacioj same. Ankaŭ  vi, kara leganto, estas potenciala murdanto!

Ĉiu maso havas strukturon. La strukturo difinas la celojn de tiu maso. En la tempo (en kiu la maso fariĝas energio) ĝi strebas al sia celo. Ĉiu strukturita energiero estas parto de iu pli supera strukturita energio, kaj tiu ĉi same de iu ankoraŭ  pli supera. Tiel ĉiu strukturo apartenas al aliaj strukturoj kaj ĝia celo estas ekzisti tia kia ĝi estas kaj plenumi la rolon kiun ĝi havas en pli superaj strukturoj. El tio konsekvence eliras la kibernetika funkciado, la t.n. stirkonduto de la strukturoj (energieroj).

La kibernetiko komprenas la mondon jene: Ĉio en la kosmo dinamikas. Ĉiu ekzistaĵo en tiu dinamikado havas CELON. Por atingi la celon ĝi devas stiri sian moviĝadon. Kibernetiko estas scienco pri STIRADO. Por povi stiri, ĉiu ekzistaĵo devas akceptadi informojn pri eksteraj influoj kaj pri la propra sukceso/malsukceso rilate la celstrebadon, por povi korekti sian direkton (agadon). Prilaboro de informoj estas kampo de informatiko. Moderna informatiko produktas ĉiujn siajn varojn (komputilojn, aŭdvidajn aparatojn, telefonojn, robotojn…) konsiderante ĉiam tiun ĉi bazan kibernetikan aksiomon. La aparato estas produktita kun iu celo (ĝi devas kapabli ion). Ĝi konsistas el sistemo por kolekti informojn, por prilabori ilin kaj produkti tion, por kio oni inventis ĝin – sed ĝi devas daŭre kontroli ĉu ĉio funkcias bone por atingi la celon. Tial  la ekzistaĵo (koncerna ekzistanta strukturo) enhavas ankaŭ la sistemon por retrokuplo. Tiu sistemo sendas informojn pri la rezultoj de la propra celstrebado  al la sistemo de informkolektado (reen) kaj en la kontrolloko okazas decido ĉu ion ŝanĝi aŭ  ne.

 

 Kompleta informfluo en simplaj kaj kombinitaj sistemoj baziĝas je binara (dueca) bazo kaj je tiu maniero funkcias ĉiu strirado, ĉiu decidado. Ĉiam temas nur pri du ebloj. Se ni traktas la homon kiel kibernetikan strukturitan sistemon, jen ekzemplo de duisma decidado: Ĉu ekzistas malamiko? Se jes, mi pretigas min por la batalo, se ne, mi kvietas. Ĉu la malamiko proksimas?  Se jes, mi ekstreme ekscitiĝas, se ne, mi racie pripensas. Ĉu la malamiko jam atakas min? Se jes, mi defendas min, se ne mi pretigas la atakon.  Ĉu li estas pli forta? Se jes, mi provas fuĝi, se ne, mi atakas… Tiel funkcias ankaŭ la tuta naturo. Ne ekzistas fenomeno, kiu ne havas kontraŭfenomenon. Nur kune en la tempo ili konsistigas la tuton, kiu ebligas la ekvilibran funkciadon. Ago kaj reago,  ordo/kaoso, centrifugo/centripetalo, elektra kaj magneta kampo, plusa kaj minusa ŝarĝo…

 

Mi konstatis ke por deĉifri la plej komplikan estaĵon de la naturo – la homon – ekzistas vojo. Ĝi estas la studo de la homa lingvo, kiel formala, mezurebla produkto de la funkciado de la cerbo. La lingvo estas strukturita sistemo per kiu ni klarigadas, bildigas, priskribas statojn kaj procesojn. Tiu sistemo je la formala nivelo estas jam de jarmiloj studata kaj gravaparte deĉifrita. Oni konstatis ke vortoj dividiĝas laŭ  funkcioj kaj havas siajn rolojn. Iuj estas  gravaj kaj memstaraj, aliaj havas nur certajn kromrolojn. Kiam oni komprenis kiuj vortoj estas substantivoj, kiuj verboj… oni povis ellabori gramatikon, regularon laŭ  kiu la vortoj interrilatas por konstrui frazojn kiuj analogias al bildoj esprimataj. Tiusence vortoj havas hierarkian valoron. Substantivoj, personaj pronomoj kaj iuj gramatikaj finaĵoj havantaj la rolon de personaj pronomoj havas la hierarkian rangon 1. Sekvas verboj kaj adjektivoj (kaj iuj vortkombinoj) kun la rango 2. Poste troviĝas adverboj (kaj iuj adverbfunkciaj vortkombinoj) kun la rango 3 ktp. La lingvo funkcianta kadre de sia baza duobleco (vortformoj/morfologio kaj signifoj/semantiko) kondukis min al la konstato ke la lingva funkciado havas analogiojn en aliaj sciencoj.  Mi komencis ellabori  skemon de racie-emocia funkciado de la homo kombinante analogiajn komprenojn de la fizikaj leĝoj kaj tiuj de lingvistiko, sed longe ne sciis kiel en simpla maniero klarigi al la publiko, kion mi efektive celas. Kaj iun nokton en la jaro 2004 mi ekscitite vekiĝis pro inspira sonĝo. Verŝajne estas strangaĵo, se iun sciencan, racian produkton oni enkondukas per sonĝo, sed ankaŭ  tio montras la efektivan samgravecon de racio kaj iracio en la klarigado de la naturfunkciado kaj funkciado de la homo.

En la unua parto de la sonĝo aperas homoj en tramo kaj mi kun  ino kaj infano. Ni eliras el la tramo kaj aliras iun afiŝfoston apud kiu mia edzino ŝanĝas sian pantalonon por montri sin al mi en la nova vesto. Aliflanke de la fosto la samon faras alia paro da homoj kun infano. Mia infano diras: »Vanja ploras.« Mi ekridetas pro tio ke mia infano memoras la nomon de la alia.

Tiam vekas min mia vera edzino Ruĵa. Mi eksidas en la lito kaj diras al ŝi kion mi sonĝis. Vidante ke la lito estas tiu en mia malnova domo el la juneco, mi ekkonscias ke mi daŭre sonĝas kaj ekscite diras al Ruĵa, ke temas pri plurnivela sonĝo (ŝi – sonĝestaĵo – vekis min el antaŭa sonĝo), kvankam en sinsekva linio samkiel la vortoj havas plurnivelajn rolojn, kvankam ili estas  metataj en tempan sinsekvon (en frazojn kaj tekstojn) laŭ  kiu ne klaras kiun hierarkian rolon havas unuopa vorto, samkiel  nun sinsekve okazas du sonĝoj unu post la alia, tamen oni ne povas adicii ilin. Ruĵa eltiras elsub mia kuseno alian kusenon dirante ke tiun kusenon submetis mia pli aĝa frato Rudi, kiu dormis chi tie antaŭe kaj ĵetas ĝin. Ĝi frakasiĝas kaj el ĝi elflugas amaso da paperetoj kun vortoj sur ili.

Tiam mi vere vekiĝis (estis ankoraŭ  nokto) kaj iris tuj priskribi la tutan sonĝon antaŭ  ol ĝi estos forgesita.

La sonĝo havis eĉ tri nivelojn, char la infano parolis pri Vanja, do konis la nomon de alia infano –  el tio mi konkludas, ke iam en iu alia sonĝo la infanoj interkonatiĝis.

Tiuj kiuj kredas ke sonĝoj portas mesaĝojn povus analizi ĝin kaj eble konstati ke ĝi diras multon pri mi kaj mia vivo.  Certe ĝi ebligis al mi fine komenci ĉi tiun libron, kiun mi kovis en mi dum jardekoj kaj ebligis al mi homsimple enkonduki mian intencon: La naturo funkcias kibernetike je duisma sistemo kaj la decidoj pri la konduto strukturiĝas laŭ  hierarkiaj rangoj,  kaj ĉio okazas linie en tempo. Ĉu la sonĝo diris al mi ke mian vivon difinis unuanivele mia frato Rudi kiu fakte trovis ie lernolibron de Esperanto kaj lasis ĝin al mi kaj ke tiu fakto startigis la proceson en kiu iam mi komprenos la analogion inter vortaj sinsekvoj kaj vortaj hierarkioj tra sonĝa eksplodo de kuseno en kiu kaoso da paperetoj kun vortoj senordas kaj tamen havas subordigitajn funkciojn kiel plumoj de iu birdo? Same estas en la homa korpo. Ekzistas genoj en linia sinsekvo ene de DNA-molekulo. Ene de ĝi ŝajnas ke ĉiuj havas la saman rangon ĉar ili simple sekvas unu post la alia. Sed  tute ne. Ili havas tre diferencajn rolojn kaj  hierarkiojn  en reciprokaj rilatoj.

En la tuto evidente gravan rolon havas mia edzino kiu min vekas, ĉiam kiam mi tro longe dormas kaj disĵetas miajn kusenojn kaj tiel provokas miajn eksciojn.

Ĉar laŭ  mi la lingvo estas medio per kiu eblas penetri la sekreton de la homa funkciado kaj la maniero kompreni la funkciadon de la naturo, ĉar ĝi posedas vortojn kiuj reprezentas emociojn kaj raciaĵojn, necesas esplori ĝin el la jena vidpunkto: la lingvo realiĝas je kontinua sinsekvo de vortoj  en tempa linio. Ni ne scias kiu vorto troviĝas en kiu funkcia rango nek ni scias laŭ  kiuj kriterioj la rangoj establiĝas. Sekve necesas malkovri la kriteriojn kiel la rangoj estiĝas kaj en kiuj rangoj troviĝas kiuj vortoj. Gravas trovi la plej suprajn, ĉefgradajn rangojn kiel gravas en iu tute senregula kurbo trovi la unuan, duan, trian... sinusoidon el kiuj ĝi konsistas. Kvankam ĝi konsistas el grandega kvanto da superponitaj (matematike  kunsumitaj) sinusoidoj, tamen la ĉefaj, kelkaj unuaj, gravas por difini la esencon. Tial en tiu ĉi verko mi faris ĉi tiujn unuajn paŝojn per la metodo de analogiado inter leĝoj de fiziko, kaj logiko (strukturo de komputilo baziĝas je tiuj leĝoj) kaj leĝoj de psikologio kaj sociologio distingeblaj en lingvistiko (strukturo de la cerbo difinas ilin).