La freneza ritmo de la epoko  ensorbas nin detrue.

Por amikoj karaj tempo mankas.

Ni laboregas por aĉeti varojn nebezonatajn.

Ni eluzas energion mulltoble pli grandan ol

necesas por niaj bezonoj.

Nun kiam ni – la riĉa nordo - defendas komforton,

kiu la mondon minacas detrui,

pro kiu Arktiko malaperos,

pro kiu milionoj suferos,

mi hontas, karaj miaj gekonatoj kaj amikoj,

ke ankaŭ mi ne sufiĉe flegis niajn rilatojn.