Eŭropa komisiono proklamis egalrajtan lingvan politikon (ĉiuj civitanoj povas oficiale uzi siajn naciajn lingvojn kie ajn kaj ricevi dokumentojn kaj respondojn en siaj lingvoj), sed  por praktika uzo ili elpensis principon, laŭ kiu ĉiu eŭropano devus scii krom la gepatra ankoraŭ du fremdajn lingvojn. Tial eblas legi en eŭrobarometro (http://europa.eu.int/comm/public_opinion/archives/eb_special_en.htm)  ke la enketitoj je la demando, kiujn du lingvojn ili ŝatus lerni, respondis per 77% ke la anglan kaj 33% la francan. Do estas logike ke EU-institucioj sekvu la deziron de la civitanoj kaj tiel subtenas unulingvecon, kiun ili formale malaprobas. Ĉiuj lernas la anglan, krom la angloj kaj irlandanoj, kiuj apenaŭ lernas fremadajn lingvojn. La formala lingva egalrajteco realiĝas tiel ke en ĉiuj lingvoj ni ricevas dokumentojn kun plurmonata malfruo aŭ neniam (vidu pri multlingveco che http://europa.eu.int/languages/ , kie dum pli ol unu jaro ekde starto oni ne aperigis la bazan tekston en ĉiuj EU-lingvoj). Eĉ tie kiel oni havas je dispono interpretistojn kaj tradukistojn por ĉiuj lingvoj (ekz. en Eŭropa Parlamento) la interpretadoj estas ofte kun multaj eraroj, tiel ke la parlamentanoj estas devigitaj ĉiam pli ofte paroli en la angla, por ne dependi de humoro de la interpretistoj. Eĉ en la skribaj tekstoj je la plej alta nivelo estas la tradukprecizeco tre dubinda. Kiel sekretario de EEU mi skribis leteron al Komisionano por edukado de EU, sinjoro Ian Figel kaj starigis al li 4 konkretajn demandojn rilate al dokumento en kiu EU-komisiono asertis »ke artefaritaj lingvoj ne havas kulturreferencojn«.

  1. Kiuj estas, baze de tiu aserto, artefaritaj lingvoj?
  2. Kiu difinis la diferencojn inter artefaritaj kaj aliaj lingvoj kaj kiel?
  3. En kiu kunveno la Eŭropa Komsiono akceptis la supran tekston?
  4. Se Eŭropa Komsiono opinias Esperanton artefarita lingvo kiu ne havas »per definitionem« kulturajn referencojn, ĉu tiukaze originalaj libroj skribitaj en ĝi, artikoloj pri sciencoj en Vikipedio kaj milionoj da tekstoj en Esperanto en interreto estas fantomaj fenomenoj, kiuj ne rilatas al kulturo?

Mi ricevis respondon de lia konsilanto sinjoro Delmolly en la slovena, kiun ne indas traduki, ĉar mi ne komprenis ĝin. Estis galimatio de politikaj frazaĉoj kelkloke sintakse tute ne klaraj. Mi petis originalon kaj oni sendis al mi la anglan tekston, kiu same estis ne pli bona.

En marto 2006 vizitis Slovenion sinjoro prezidanto de la Eŭropa Komisiono Baroso kaj dum publika televida interparolo iu sinjoro demandis lin kiel EU imagas edukan sistemon, se oni deziras maksimuman sciintershanĝon (ke profesoroj gastprelegu kie ajn kaj studentoj studu kie ajn), sen interkonsento pri lingvo en kiu tio okazu? Rektan respondon li ne donis sed parolis pri egalrajteco de ĉiuj eŭropaj lingvoj kaj neceso plu havi tion.

Kia estas la praktiko? La homoj elturniĝas. Profesoroj  ja prelegas en la angla kaj studentoj lernas kaj aŭskultas en la angla. Tiel oni daŭrigas la neformalan, sed evidente ie planitan praktikon, kiu enkondukas neegalrajtan unulingvan Eŭropon, kiun oni formale kontraŭstaras.

EEU (vidu: http://lingvo.org/eo/2/15) dum du jaroj registris pli ol 1000 laborpostenajn anoncojn  en oficejoj de EU-administracio kaj entreprenoj de EU financataj, kiuj kondiĉigas ke la kandidatoj devas koni la anglan je la nivelo de denaskulo! Al demandoj de kelkaj Eŭropaj parlamentanoj ĉu tio ne estas diskriminacio venis la respondo ke NE.

La raporto de prof. Grin, laŭ la mendo de franca edukministerio, klare diras, ke Grandbritio ĉiujare gajnas minimume 17 miliardojn da eŭroj per vendo de servoj rilataj al la angla lingvo. Se oni uzus en komunaj instancoj neŭtralan lingvon, EU ŝparus  25 miliardojn kaj la gajno estus egalrajte distribuita inter ĉiuj (http://lingvo.org/grin ) . Riĉa Grandbritio gajnas multegan monon de la malpli riĉaj popoloj de EU.

Kial la reganta tavolo de EU ne komprenas, ke devas ĉiuj krom unu , se oni volas komuniki en multlingva komunumo, rezigni pri sia lingvo? Se do ĉiuj krom unu, kial ne ankau tiu unu-nura privilegiita?

Finfine ŝajnas ke homoj komencis pensi alimaniere. Aŭstra revuo Der Standard en enketo: kiu lingvo estus la plej konvena por la komuna uzo en EU (kaj ĝi diference de aliaj ebligis interalie ke oni voĉdonu ankaŭ por Esperanto) , ricevis neatenditajn rezultojn. Unuan pozicion gajnis Esperanto, duapozicie estas la germana kaj apenau la trian pozicion gajnis la angla  (http://derstandard.at/url=/?id=2375931) . Saĝaj politikistoj devus obei la voĉon de la popolo.

Ekde 2007 Eŭropa Komisiono havas komisionanon por lingvaj demandoj, doktoron Leonard Orban. En intervjuo kiun li donis en novembro 2007 al ĵurnalisto Dafydd ab Iago li diris:

»Demando: Ĉu vi opinias ke lingvoj kiel Esperanto povus esti solvo por Eŭropo?

Respondo: Ne. Mi estas kontraŭ »lingua franca«. Ni havas multajn lingvojn. Mi opinias ke ni ne bezonas alian lingvon. Mi aŭdis  parolatan Esperanton plurfoje. Mi mem ne parolas ĝin, kompreneble.  Mi kredas ke ni ne bezonas neŭtralan lingvon cele al pli bona komunikado. Estas grave ke ni prosperigu la lingvojn parolatajn en Eŭropa Unio.

Demando: Multaj postenanoncoj en Bruselo postulas »la anglan kiel gepatran lingvon«

ankaŭ se la posteno ne estas tradukista aŭ interpretista. Ĉu tio estas malbona aŭ neleĝa el via vidpunkto?

Respondo: La angla ne sufiĉas. Tio ne estas kontraŭ la angla lingvo. Por ricevi bonan laboron en Rumanio oni devas koni fremdajn lingvojn. Konante unu lingvon oni ne havas konkurencan avantaĝon.«

Al la propono de Eŭropunia Esperanto-Kongreso al la slovena registaro septembre 2007 la registaro respondis, ke ĝi ne subtenos proponon al Eŭropa Komisiono studi Esperanton kiel eblan neŭtralan lingvan solvon por EU, ĉar tio estas kontraŭ la politiko de multlingvismo.

Ni eksciis ke la negativan respondon al slovenoj diktis »iuj landoj« kiuj evidente neniel ŝatas ke Esperanto fariĝu iel ajn  oficiale traktata en EU. Temas sendube pri kelkaj fortaj EU-landoj kiuj ja efektivigas la klaran planon angligi Eŭropan Union.