Mi naskiĝis en tre malriĉa duonvilaĝana, duonproleta familio. Sed tiam estis dikatora reĝimo en kiu regis komunisma partio kaj oni devigis ankaŭ malriĉajn familiojn sendi siajn infanojn al lernejoj kaj oni devigis la lern- kaj studsistemon senpage eduki min eĉ en meza lernejo  kaj universitato. Kaj tial mi misuzis tiun aĉan rajton kaj studis eĉ du-foje.

La diktatora sistemo devigis nin ĉiujn diri al aliaj „kamarado“ kaj ni ne ricevis en la eduksistemo senton  estimegi pli superajn poziciulojn ol ni mem estis. Mia granda peko fariĝis ke mi naskita en preskaŭ „kasto de netuŝebluloj“ tute ne timis akcepti rolon de prezidanto de tutŝtata esperanto-asocio kaj en tiu rolo tute ne timis viziti ŝtatajn gravulojn kaj egalece paroli kun ili.

La diktatora sistemo donis la eblecon al burokratoj ke ili mem foje decidu ĉu obei la leĝon aŭ ne. Teruraĵo! Mi foje decidis fondi firmaon kiu agados por antaŭenigi Esperanton kaj kulturon. Kaj, imagu, mi eĉ ne estis membro de la diktatora partio. Kaj mi devis havi aprobon por tio de posedanto de la ejoj kie la firmao funkcios. Mi volis fondi ĝin en ejoj de Esperanto-societo kiu ne estis posedanto, sed luanto de la ejoj. Venis ŝtata burokrato por kontroli la paperojn. Ho teruro! En demokratio li neniel rajtus aprobi tion, ĉar estis kontraŭleĝa afero, sed tiu aĉulo faris tion. Li aprobis pro tio, ke al li ŝajnis simpatia la ideo de iu junulo fondi entreprenon por kulturo kaj Esperanto.

La diktatora sistemo decidis devigi nin ĉiujn laŭeble multe partopreni en aktivado de neregistaraj organizoj kaj forŝtelinte (naciiginte) multajn domojn de militkrimuloj kaj kompatindaj riĉeguloj  transdonis la ejojn al interalie multaj neregistarj organizoj. Eĉ al tiuj utopiistaj esperantistoj oni donis 100 kvadratmetrojn en zagreba urbcentra kvartalo. Kaj la terura sistemo ne atentis la sanktajn merkatleĝojn tiel ke ni povis uzi tiujn ejojn en Amruŝeva strato kontraŭ centona pago ol estus la merkata.

Poste tiu diktatorsistemo devigis la gvidantojn de la entreprenoj obei la laboristajn administraciajn komitatojn kaj faris tre severajn leĝojn laŭ kiuj la monavidaj direktoroj ne povis facile forigi de la laboro iun ajn laboriston, se li ne havis verajn pruvojn ke tiu ne volis labori. Tiel mi kiel direktoro devis obei aliajn kun mi laborantajn esperantistojn kaj kune kun ili decidi pri la laborprogramoj kaj financoj. Tiel ni ĉiuj fariĝis mezposedantaj personoj anstataŭ ke nur mi fariĝu tre riĉa.

La terura sistemo  subtenis en publikaj medioj kiel gazetaro, televido kaj radio elsendojn  kun kulturaj kaj prisciencaj enhavoj, kiuj ne respektis la ĝeneralan merkatan valoron de la seks- kaj klaĉavida amaso. Pro tio esperantistoj ofte estis en televido, radio kaj gazetaro kun interesaj kulturaj iniciatoj kaj la kompatinda publiko devis aŭskulti ankaŭ ilin.

La diktatora reĝimo eĉ venis al la ideo malebligi la kontraŭulojn de la reĝimo permesante al ili iri tien kie tia reĝimo ne  ekzistas, do oni distribuis pasportojn al la civitanoj kaj ni esperantistoj povis vojaĝi kien ajn kaj vidi kiel funkcias la tiel aspirata  demokratio. Kaj tiam tre tre malmultaj esperantistoj decidis foriri al la dezirata libera mondo. Tien kie la sankta merkato malebligis ke oni estu relative certa pri sia laborloko, tien kie oni povis ege multe labori por povi aĉeti nenecesajn varojn kaj forgesi pri Esperanto, tiu utopiaĵo sen merkata valoro.

Certe ke mi nur kun  amaro povas pensi pri tiuj tempoj.