Nun, distance de unu jardeko oni povas starigi ankaŭ aliajn vidpunktojn ol  estas la ĝisnunaj. Mi, kiu naskiĝis en komenco de komunisma erao en Jugoslavio kaj pasigis mian plej aktivan vivperiodon en tiu tempo, tamen neniam estinte en la Partio, povas kun ioma objektiveco starigi alian vidpunkton. Naciismo en Jugoslavio ne estis la kaŭzo de la disfalo samkiel ne la ekonomia krizo. Kio do?

 

En 1945 Jugoslavio estis ekonomie detruita lando. Antaŭ la dua mondmilito ĝi estis 95% agrara lando (95% de la loĝantaro vivis de la produktoj el la kamparo). Dum kvar militaj jaroj kun unu el la plej aktivaj ribelmovadoj, kio kaŭzis pli da detruado ol en landoj sen ribelo, la lando estis preskaŭ komplete detruita. Restis nur iom  da industrio en Slovenio kaj en kelkaj kroatiaj kaj vojvodinaj urboj. En tia stato la egalisma komunismo havis pozitivajn efektojn. Ĝi devigis la homojn senpage labori por rekonstrui la landon, sed  per dekretoj oni atingis ankaŭ kelkajn tre bonajn efikojn: la juran egalrajtecon de inoj kun  viroj, kio kaŭzis ankaŭ grandan efektivan progreson sur tiu kampo, la  egalan rajton je lernado en lernejoj por ĉiuj infanoj kaj la minimuman sed gravan elementan sanasekuron por ĉiuj. Mi mem naskiĝis en la plej eble malriĉa familio (miaj gepatroj devenas el la kamparo, kaj sen socialismo mi verŝajne neniam povus fari pli ol  4-jaran lerenejon. Senpagaj lernejoj kaj fakultatoj ebligis al mi plenan eluzon de miaj kapabloj. Tiu deviga (efektive malhumana) sistemo tamen sukcesis en mallonga tempo dum dek jaroj tiom evoluigi la landan ekonomion, ke ĝi jam grandskale transformiĝis al industria lando. Post 10 jaroj jam 30% de la loĝantaro  vivtenis sin laborante ekster kampara sfero. Sep - ok jarojn pli poste Tito malfermis la landlimojn kaj tiuj, kiuj ne kontentis pri la komunismo povis iri kien ajn en Eŭropon labori. Unu miliono da Jugoslavoj efektive uzis tiun eblecon kaj foriris al Germanio, Aŭstrio, Francio kaj  skandinaviaj landoj. Ili sendis multan perlaboritan monon al siaj parencoj en Jugoslavion kaj tio kontribuis al plia ekonomia kresko. Meze de sesdekaj jaroj ekevoluis turismo kaj en tiu periodo jam kreiĝis sufiĉe firma tavolo de relative riĉaj homoj, ĉefe en regionoj  historie pli evoluintaj:  Slovenio, Kroatio kaj Vojvodino.  La tavolo de riĉuloj bezonis ekonomian liberecon por povi riĉiĝi ankoraŭ pli. La superfluan monon oni grandskale uzis por konstrui semajnfindomojn kaj aĉeti aŭtojn, ĉar la komunismaj leĝoj malpermesis al privatulo havi entreprenon kun pli ol kvin enpostenigitoj. Direktoroj de grandentreprenoj (do komunistoj)  havis grandajn monsumojn ricevitajn de koruptpagoj kaj tenis ilin en eksterklando, malgrandaj entreprenistoj same havis ĉiam pli da mono, kiun ne eblis pluinvesti.  Politikaj ĉefoj kaj altranguloj en polico, armeo, juĝistaro, kiuj havis sufiĉe altajn salajrojn kaj multajn privilegiojn ankaŭ  riĉiĝis.  Iuj regionoj elstaris pli ol aliaj. Slovenio floris. Oni konstruis tioman industrion, ke necesis importi laboristojn el pli sudaj partoj de Jugoslavio. Kroatia turismo alportis grandajn profitojn.   La riĉa tavolo parte konsistanta el komunistoj mem kaj parte el etindustriistoj kaj parte el parencoj de gastlaboristoj ĉiam pli malkontentis. Tiu tavolo  ĉiam pli premis  kaj postulis  ekonomiajn reformojn. Sed post  du klopodoj de Tito  iom liberaligi la ekonomian sistemon la kontraŭbatoj de ortodoksaj komunistoj tion malebligis. La malkontentaj riĉuloj en ĉiuj jugoslaviaj partoj ne vidis alian manieron faligi la  ekonomiajn  barierojn ol per naciismo kontraŭbatali la komunisman ortodoksismon. Ĝi estas la plej rapida kaj efika maniero kuntreni la popolamasojn kaj faligi la bremsantan politikekonomian sistemon, kiun subtenis la polico kaj la armeo.  La unuan naciisman revolucieton organizis  liberalaj komunistoj mem en Kroatio fine de sesdekaj jaroj, kio kulminis en 1971 kiam denove pro la premo de ortodoksistoj  Tito perforte faligis la komunistan registaron en Kroatio kaj anstataŭigis ĝin per alia.  Sed baldaŭ poste li devis renversigi ankaŭ similan liberalisman movadon  inter komunistoj de Serbio. Sed tio devigis la potenculojn ŝanĝi la konstitucion. En 1976 oni akceptis novan konstitucion.  Ne ŝanĝinte la poliitikekonomiajn principojn  de egalismo  oni enkondukis preskaŭ konfederacian sistemon de respublikoj kaj regionoj (entute 8). La nova konstitucio ne povis kontentigi la novriĉulojn, ĉar daŭre la ekonomia sistemo ne ebligis liberan pluinvestadon kaj pliriĉigadon. Sed ĝi ebligis multe pli sendependan regadon far de komunistoj interne de respublikoj, do ĝi ebligis kreskadon de naciismaj tendencoj.  Post la morto de Tito  en 1980 la sistemo estis blokita. La nova konstitucio kun  institucio de vetoo (se nur unu respubliko ne konsentis, oni ne povis akcepti decidojn) Jugoslavio praktike ne plu politike ekzistis. Komunan rolon havis nur ankoraŭ la armeo kaj la ekstera politiko. Ĉio alia okazis interne de la respublikoj. Ankaŭ la policoj estis plene respublikaj.  Okdekaj jaroj estis krome karakterizitaj de ioma ekonomia malkresko. Necesis repagadi la prenitajn kreditojn, kiujn la ŝtato ne saĝe investis. Sed la ĉefa problemo efektive fariĝis la ĉiam pli grandaj regionaj evoludiferencoj. Meze de okdekaj jaroj la diferenco inter  la plej riĉa Slovenio kaj la plej malriĉa Kosovo estis dekobla (pokapa enspezo en Slovenio estis 3500 dolaroj kaj en Kosovo 350). La politika alta grado de autonomioj kaŭzis, ke la Slovenoj kaj Kroatioj estis ĉiam pli malkontentaj, ĉar ili ne povis pli rapide evolui dum Kosovo malkontentis pro sia ekstrema malriĉo.   Dum dek jaroj de la morto de Tito evoluis naciismoj en ĉiuj republikoj kaj  regionoj esence kaŭzitaj de la riĉaj tavoloj en ili, kiuj pro limigoj de la komunisma ŝtato  ne havis la eblecon  pliriĉiĝi. Iliaj filoj estis ĵurnalistoj, literaturistoj kaj profesoroj. Ili ĉiam pli influis al ĝenerala  naciisma etoso.  La riĉa tavolo (konsistanta grandparte el la komunistoj mem) fakte ne batalis kontraŭ Jugoslavio, sed kontraŭ la ekonomia komunisma sistemo.  Se oni  enkondukus plurpartian sistemon kun forigo de ekonomiaj limigoj (ŝtata centrisma ekonomio) pli frue, Jugoslavio ne disfalus. Ĉar la riĉuloj havus intereson havi pli grandan merkaton. Tamen la ortodokaj komunistoj tro longe malpermesis tion kaj kaŭzis la tragedion de eksa Jugoslavio.

Mia tezo do estas,  ke la kaŭzo de la disfalo ne estis malkonvena nacia politiko de Jugoslavio (kontraŭe - ĝi estis maksimume justa por granda plimulto de nacioj en tiu lando), sed la malkontento de burĝaj novtavoloj en ĉiuj regionoj de Jugoslavio pro la rigida  nekapitalista ekonomia sistemo, kiu ne ebligis al ili senlime pliriĉiĝi. Ili ne povis diri al la popoloj ke ili volas esti pli riĉaj kaj tion malebligas la komunismo por kuntreni la amasojn al iuspeca revolucio. Tio eblis nur per truko arte provoki naciismojn, asertante ke por la „malbona stato“ kulpas alia nacio. Kroatoj kaj slovenoj akuzis serbojn preni ilian monon, serboj akuzis albanojn en Kosovo kiuj volas detrui la serbojn tie. Dum kelkjara planata uzo de la publikrimedoj por krei la atmosferon de nacia malamo pro elpensitaj maljustaĵoj far alia nacio – la popoloj estis frenezigitaj kaj „pretaj“ por la milita manipulo.