Mi konsentas ke ĉiu rajtas decidi mem  pri sia nomo kaj oficiala membreco (aparteno), sed tiu decido ne influas la veron. Mi renkontis multajn Romaojn  kiuj oficiale negas ke ili estas Romaoj ĉar tio povus damaĝi ilin. Ili pravas, ili rajtas negi por utili al si. Sed tio ne ŝanĝas la veron ke ili estas Romaoj. Se iu ne volas akcepti esti esperantisto (aŭ kiel mi dirus E-popolano), tion li kompreneble rajtas. Sed se li pledas por Esperanto ĉe neesperantistoj, tiu lia negado neniel ŝanĝos la fakton ke aliaj konsideros lin esperantisto kune kun siaj antaŭjuĝoj pri Esperanto kaj esperantismo.

Mi persone preferas ne mensogi al mi mem kaj akceptas ke mi estas "E-popolano" kun ĉiuj bonaj kaj malbonaj aspektoj de tio (ke fojfoje mi efikas kiel utopiisto pri utopio kiun aliaj ne kredas). Se mi renkontas homojn kiuj estas tute fermitaj por tiu mia aparteno, mi simple interrompas la kontakton. Mi neniun konvinkadas pri kvalitoj de Esperanto se tiu klare montras ke li malakceptas la aferon. Mi scias ke mi ne povas konvinki lin kaj mi foriras. Ne gravas kion li opinios pri mi. Temas pri la apartensento al aliaj valoroj. Homo kiu estas konvinkita, ke la mondo estas bona tia kia ĝi estas, do ke regas ĝin  lingve la angla (ĉar ja la historio montris ke ĉiam regis lingvoj de la plej potencaj elitoj) simple sentas homojn kiuj tion ne akceptas kiel malaamikoj de ilia mondokoncepto. Temas pri la sama psikologia rilato kiel diverseco de religiaj konceptoj.

Se mi estus konvinkita katoliko, mi neniel povus konvinki islamanon, ke li malpravas. Kvankam ŝajnas ke ĉe lingva demando  ne temas pri la samo, ke ĉi tie ni havas objektivajn argumentojn, tamen ne estas tiel. La homan rilaton  ankaŭ al tio difinas liaj konceptoj pri la valoro de io. Homo kies vivkoncepto enhavas  la internacian lingvan staton en kiu regas la angla kiel io bona, neniel kapablas akcepti argumentadon kiu renversos tiun lian vivkoncepton.

 

Zlatko