Okaze de la preparoj por elekti novan estraron de UEA pli oftas diskutoj kaj polemikoj pri la bezono plijunigi la konsiston de la gvidorganoj de UEA. Aliflanke okazas mirindaj rezultoj de la agado de esence junaj esperantistoj en la reto. Unu el la lastaj estas proklamo de la plej bonaj rezultoj pri kresko de Esperantlingva Vikipedio en aprilo 2010 (Ĝi en tiu monato kreskis procente pli ol iu ajn alia vikipedio) kio rezultigis ke de la 37-a pozicio ĝi atingis la 33-an laŭ nombro de artikoloj.

Al tio reagis Halina Komar, prezidantino de Pola E-Asocio, laŭdante la junajn kaj proponante plijunigon de UEA. Jen mia reago.

Mi principe konsentas kun vi, Halina. Hieraŭ en iu televida diskuto
okaze de 30 jaroj de la morto de Tito iu historiisto diris ke la
malsukceso de Jugoslavio okazis dank al la fakto ke regis ĉiam pli
maljunaj homoj. Mi konsentas, ke UEA kiel nia ĉeforganizo vere devus
komenci junigi siajn decidorganojn. Aliflanke estas ankaŭ konate ke
gejunuloj simple ne volas okupiĝi pri laboro en organoj kiuj pro sia
strukturo kaj validaj reguloj estas neŝanĝeblaj. Organizoj kiuj
havas longan tradicion dumtempe akceptis tiom da reguloj pro diversaj
historiaj kaŭzoj ke ene de tiu jura sistemo preskau nenio estas
ŝanĝebla sen grandegaj kaj longdaŭraj klopodoj. Tio malkuraĝigas
ĉiun kiu volas aktivi kaj ne povas ene de ekzistanta sistemo. Junuaj
homoj pro tio aŭ iom post iom ĉesas mem klopodi ion ajn fari aŭ
forlasas tian strukturon.
UEA havas laŭ mi unu gravan valoron. Pro la menciitaj faktoj ĝi
prezentas tradicion kaj pro sia malŝangebleco ĝi havas tendencon
longe ekzisti kaj pluporti kontinuecon. Mi ne riskus transdoni ĝin al
tute junaj personoj kun tute aliaj konceptoj ĉar tia granda ŝanĝo
povus konduki al pereigo de la organizo. Ĝi eble meritas malaperi pro
sia nekapablo adaptiĝi, sed nur kondiĉe ke ekzistas jam io moderna
kio jam bone funkcias. Tial mi kredas ke
1. UEA klopodu junigi parton de sia estraro kaj tiel klopodu enporti
novajn ventojn en tiun parton de la movado kiun ĝi reprezentas
2. Junaj homoj kiuj jam konstruas novan esperantistan mondon fondu
novan organizon kiu ne funkcios laŭ la pago de kotizoj sed laŭ iu alia
maniero kiun ili mem elpensos.