Mi aperigis la suban artikolon en Libera Folio kaj sekvis kelkaj reagoj, kiujn mi ankau afiŝas ĉi-sube. Mi ESTAS TRE SCIVOLA, KIEL REAGOS MEMBROJ DE IPERNITY. La Zamenhofa teorio povus esti resumata ĉi tiel: La mondo bezonas komunan lingvon por komunikado kiu ne detruos la ekzistantajn lingvojn. Sekve ĝi devus esti neŭtrala dua lingvo por ĉiuj. Krom al komunikado tia lingvo kontribuus ankaŭ al pli paca mondo. Mi entuziasmiĝis pri ĉi tiu teorio kaj iĝis fanatika esperantisto. Sed iom post iom mi sentis kontraŭdiron en tiu ĉi teorio. Agante por la ideo de esperantigo de la mondo mi daŭre renkontis malamikan lingvon sur tiu ĉi vojo, kiun mi laŭteorie devus trakti amika: la anglan. Ni ja estas kontraŭ neniu lingvo, per Esperanto ni helpas al ĉiuj lingvoj inkluzive de la angla kaj ni amas ĉiujn same. Mi tamen ne povis kontraŭstari al mia malŝato rilate la agresemon de la angla. Mi ĉiam pli sentis kontraŭdiron en la teorio. Mi ŝatas ĉiujn lingvojn krom la angla, do tiu kiu agas por malebligi la celojn de Esperanto, kiu aktive malebligas la ŝancojn de la esperantista teorio. Ĉu eblas konstrui teorion kiu ne estus kontraŭdira? Kaj jen ĝi: La lingvo ne estas nur komunikilo, sed ĝiaj ĉefaj samgravaj du funkcioj estas la komunika kaj la grupidenteca. Por esti kompleta lingvo, ĉiu lingvo devas posedi sian grupon kies identecon ĝi markas. Nur pro tio ke Zamenhof sentis tion intuicie kaj kreis krom lingvo ankaŭ ideologion (interna ideo) al kiu ligiĝis homoj, do kreis grupon kiu akceptis tiun lingvon kiel sian identecsimbolon, Esperanto ekvivis kaj fariĝis plena lingvo diference de ĉiuj aliaj internacilingvaj neŭtralaj provoj en kiuj la aŭtoroj kaj iniciatintoj volis krei nur lingvon por komunikado. Ĉar lingvo estas kompleta nur se ĝi plenumas anbaŭ funkciojn, rezultas ke tutmonda lingvo NE EBLAS. Ĝi ne povus plenumi la identecan funkcion kiel dua lingvo, kaj kiel eventuala unua lingvo ĝi ankaŭ ne povas efektivigi la identecan funkcion, ĉar ĝi havas sencon nur se la koncerna grupo (tutmonda homaro) diferenciĝas de iu alia grupo. En tiu kazo alia ne ekzistas. Sekve mi forĵetis la ideologion pri tutmonda internacia lingvo sed akceptis la teorion pri pluraj internaciaj lingvoj kiuj inter si konkurencas kaj inter kiuj ĉiu havas ankaŭ iun grupon kies identecon ĝi signas, al kiu ĝi apartenas. Nun Esperanto apartenas al esperantistoj; negrave ke ili ne havas teritorion - ili simple estas unu el senpatrujaj popoloj dissemitaj ĉie, kiel siatempe la judoj, nun romaoj, kurdoj ktp. Sed se Esperanto fariĝus eŭropunia lingvo, komence helpa sed iom post iom la ĉefa (unua) lingvo - kio logike sekvus el tio ke oni ĝin uzus ĉie en administracio, informado, supera eduko ktp - ĝi iĝus eŭropunia identeclingvo kaj unu el la plej fortaj konkurencantoj inter la internaciaj lingvoj de la mondo apud la angla kaj kelkaj iom pli regionaj kiel la hispana, ĉina, rusa, franca... Tiu teorio ne estas kontraŭdira. Ĝi plene konsekvence sekvas la faktojn ke novaj lingvoj daŭre aperas dum aliaj mortas, ke sekve apero de Esperanto ne estas escepto, ĝi konsekvence montras ke lingvo estas nur tiu kiu havas sian grupon kaj simbolas identecon, kaj ke multeco de lingvoj estas fakto en kiu inter si distingiĝas kulturoj kaj konkurencas sur la merkato. Foje iu estas pli forta alia malpli ktp. Ĝi ankaŭ estas nur simpla plia ekzemplo ke superan identecon komunan de iu nova grupo ekestinta el homoj apartenantaj al diversaj aliaj grupoj povas kunkrei nur lingvo neŭtrala por tiuj homoj. Alikaze (se la komunan identecon oni volas krei per ne-neŭtrala lingvo kiel siatempe en Sovetunio) temas pri perforta premo krei novan identecon, kiu ne havas ŝancon longe ekzisti. Sekve, mi agas konscie por tio ke iam Esperanto fariĝu eŭropunia lingvo, lingvo de eŭropunia identeco, kio signifas ke ĝi detruus la klasikan Esperanto-movadon kun sia interidea teorio kaj idealismoj. Tiun ĉi duan konsekvencon mi kompreneble ne ŝatas, ĉar ankaŭ mi ĝuas ties varman komforton kaj solidaron, sed mi scias ke ne estas alia vojo por la efektiva celo de Zamenhof transformi la lingvon al granda monda lingvo kun forta internacia rolo. Ŝovante la kapon en la sablon, preferante la nelogikan teorion, Esperanto ne malaperos. Ĉiam ekzistos kelkdek mil idealistoj kiuj volos kredi al la tutmondisma dualingva teorio kaj ĝui en malgranda popoleto de Esperantistoj. Zlatko Tišljar La homaro estas nia grupo Afiŝita de Bertilo Wennergren je 2008-12-29 03:48 Kial Esperanto ne povus sukcesi kiel identigilo por la grupo "la homaro"? Aŭ ĉu tio eblus nur, se unue aperus eksterteranoj (aŭ aliaj inteligentaj ne-homoj), kontraste al kiuj la homaro bezonus sin identigi? Eble Esperanto povas esti grupidentigilo por ĉiuj internaciemaj homoj, aŭ por ĉiuj homoj, kiuj rigardas landlimojn kiel superfluajn kaj abolindajn. Kial ne? Prave : Esperanto estas por homoj universalismaj Afiŝita de José Antonio Vergara je 2008-12-29 12:34 Malgrau la frua malkomprenemo al la Zamenhofa homaranismo flanke de la tiamaj gvidantoj, tra sia historia itinero Esperanto tamen sukcesis trovi subenantojn ghuste che homoj inspiritaj de diversaj formoj de universalismo, tiel kiel la maldekstra internaciismo, mondcivitanismo, mondfederaciismo, ktp. Ene de la laborista brancho de la E-movado naskighis ech propra unueciga doktrino, nome sennaciismo. En la nuna epoko de komunikteknologia revolucio kaj tutmondigho, Esperanto plu povas kapti la imagopovon de diverspecaj kosmopolitaj homoj, kaj aparte de tiuj engaghitaj en emancipaj kosmopolitismoj. Do, ghuste tiel kiel Bertilo diras, Esperanto estu grupidentigilo por tiuj, kiuj decidas lerni kaj uzi ghin en nia mondo, en nia homaro, kiujn ni volas unuecaj. Palpante en mallumo Afiŝita de Jens Stengaard Larsen je 2008-12-29 13:23 "Ne nur komunikilo, sed ankaŭ..." -- fakte neniu scias kio estas lingvo. 99% de tiuj kiuj aktive interesiĝas pri neŭtrala, internacia lingvo, praktikas Esperanton. Ni do scias kun 99% da certeco ke _se_ eblas internacia lingvo ne trudita de superpotenco, tiu lingvo estas Esperanto. Sed ne ekzistas 99%-a konsento pri iu baza koncepto en la lingvista komunumo. Ni do ne povas scii kun certeco _ĉu_ eblas internacia neŭtrala lingvo, kaj se ĝi eblas, ni eĉ malpli povas scii kial kaj kiel ĝi eventuale estas bona aŭ malbona afero. Ni estas en tiu paradoksa situacio ke la solvo, Esperanto, estas absolute klara kaj evidenta; sed kio estas la demando aŭ problemo, pri tio ni palpas en mallumo. Alivorte, vole-nevole ni estas obskurantistoj. La abstaklo estas en la scienco, ne en la politiko. Ne utilas al ni esti neŭtralaj aŭ rezigni pri neŭtraleco, dum ni ne scias kio objektive estas lingvo. Ni devas diskuti kiu scienca teorio pri lingvo estas objektive vera. Estas entute nur ok eblaj bazaj teorioj, el kiuj eble la duono estas serioze traktata en lingvistiko, do la laborpremo ne estas nevenkebla. Dum tiu teoria diskuto ne estas farata, ĉiu alia diskuto estas vana kaj kondukos al nenio. La teorio de Zamenhof kontraŭdiras sin mem Afiŝita de Zlatko Tišljar je 2008-12-30 15:52 Ĉar lingvistiko ne ankoraŭ kapablas difini kio estas lingvo, ni ja ne povas diskuti pri tio. Evidente ĝi ankaŭ ne kapablos tion dum certa plia tempo. Rilate la reagojn de Bertilo kaj Antonio mi nur diras: vi ja daŭre limigas la celgrupon por Esperanto al tiuj kiuj en si mem estas kosmopolitoj, filozofie tutmondecaj. Kiel ja montris la 120-jara historio, tiaj personoj estas evidente eta malplimulto de la homaro - la nunaj kelkdekmil esperantistoj. Do vi pledas ke Esperanto-popolo restu tiu ĉi eta grupeto plue. Ni ja ne povas devigi ĉiujn fariĝi laŭkonvinke kaj ideologie esperantistoj kaj la tutan mondon igi tia. Ni ne povas meti en la Esperanto-movadon la tutan mondon, kiu tion ne volas. Sed ni povas informi decidantojn en EU ke la efektiva probelemo de tiu novŝtato, la manko de komuna lingvo, estas solvebla per solvo ekzistanta: lingvo neŭtrala, leksike eŭropeca, riĉa, evoluinta kaj kapabla transpreni grupidentecan rolon, do simbolan rolon por Eŭropuniismo. Preferindas praktikaj, surterpiedaj idealistoj ol megalomaniaj "pragmatuloj" Afiŝita de José Antonio Vergara je 2008-12-31 03:20 Ghuste la pura, senkompromisa idealismo de Zamenhof sukcesis donaci al la homoj miraklan lingvon, danke al lia persista penado praktika. Kaj tra la generacioj miloj da homoj kontribuis tre konkrete al la pluvivigo de nia fenomeno, per plej diversaj konstruaj, tute praktikaj taskoj, tamen ofte inspiritaj de profundaj emocioj ligitaj al iu idealo (interpopola paco,homa egaleco, interkultura amikigho, ktp). Por mi Esperanto estas lingvo de libero kaj solidaro, kaj char mi volas ke tiuj valoroj farighu pli kernaj en la nuna mondo, mi neniel volas ke Esperanto restu malgrava ludilo de marghena, kverelema movadeto de individuistoj. Mi estas firme konvinkita ke estas centmiloj da homoj kiuj potenciale interesighus pri ghi se ni sukcesus pli efike informi, apliki kaj disvastigi ghin, ech se plejparte ili jam scipovas kaj aktive uzas la anglan. La angla sufiche bone funkcias, sed nia Esperanta realajho, ech se modesta, estas inspira, tute praktika pruvajho ke la homoj povas sukcesi konstrui mem tion kion ili opinias pli justa, pli bela, pli homa, malgrau la alidirektaj signoj daure altrudataj de la potencegaj sinjoroj mono, merkatoj, armeoj. Mi do preferas la surterajn idealistojn kiuj opinias ke Esperanto povas kapti la imagopovon de homoj celantaj pli amikajn, homskalajn, liberajn, solidarajn vojojn kaj do libere lerni kaj uzi ghin lauplache, ol la megalomaniaj pragmatuloj kiuj subite malkovras la stultan eraron de Zamenhof kaj proponas anstataue konvinki la potenculojn ke io mankas por kompletigi ilian gigantan projekton. Fanatikeco aŭ bagateligo Afiŝita de Jens Stengaard Larsen je 2008-12-31 10:28 Se nur kelkdek miloj el la kosmopolitoj de la mondo allogiĝas al Esperanto, la kaŭzo ja povas esti ke en la nuna situacio de lingvistiko estas tre malfacile preni lingvon serioze -- kaj sekve ĉia lingvopolitiko devas aŭ fanatikigi aŭ bagateligi la fenomenon lingvo. Jen la problemo. La solvo estas ke Esperantistoj prenu ne nur lingvon, sed ankaŭ lingvistikon serioze. Esperanto simple ne plu havus sencon Afiŝita de Per Aarne Fritzon je 2008-12-30 22:16 Zlatko Tišljar volas fari el Esperanto portanton de eŭropa ŝovinismo en mondo de interkonkurantaj ŝovinismoj. Li trovas tion natura kaj nepra. Mi ne. Eĉ se lia analizo montriĝus prava, tio laŭ mi tute ne signifus, ke esperantistoj sekve laboru por akceli tian evoluon. Tio simple signifus, ke Esperanto finfine estis vana revo, kies formorto ne bedaŭrindos. Alivorte: Prefere neniu Esperanto ol Esperanto kiel "grupidentigilo" eŭropŝovinisma. Tamen la rezonado en si mem estas sufiĉe lama. Zlatko Tišljar indikas la anglan kiel la ĉefan konkuranton de Esperanto. Nu, nenio nova pri tio. Sed kiu do estas hodiaŭ la "grupo", kies identigilo estus la internacia angla lingvo? Ĉu la angleparolantoj diverslandaj? Kaj kio do koherigas ilin, kiel grupon, krom ĝuste tiu uzo de la angla? Kiel la identeco de tiu "grupo" estus pli kohera kaj forta ol la identeco de esperanto-parolantoj tutmonde? Laŭ mi ŝajnas evidente, ke ĝuste per la disvastiĝo de la angla en internacia uzo la iamaj grupidentigaj funkcioj de tiu lingvo draste malfortiĝas. la esperanta malpopolo! Afiŝita de Jorge Camacho je 2008-12-31 11:13 Mi plene konsentas kun Bertilo kaj Per Aarne. La argumentado de Zlatko estas lama, i.a. ĉar ĝi ekiras de la mantro ke lingvo estas unuavice grup-identigilo, mantro cetere tre ŝatata de la deliruloj de la silfera Civito. Kun tia, esperantismo kaj Eŭrop-Uniismo mi havas nenion komunan. mi aŭguras kaj deziras al ili brilan fiaskon.