La 7-an kaj 8-an de novembro okazis en Zagreba Filozofia fakultato internacia scienca simpozio »Esperanto kaj la kroata identeco« dediĉita al 100-jariĝo de E-movado en Kroatio (en 1908 estis fondita unua kroatia E-societo en Zagrebo). La simpozion organizis Katedro por Germanistiko de la Filozofia fakultato en Zagrebo sub la gvido de prof. Velimir Piškorec. Dum la du tagoj okazis 23 prelegoj. La plej multaj estis de esperantistoj sed kelkajn prezentis neesperantistaj sciencistoj el Zagrebo. Tiusence la plej interesa kaj laŭ mi la plej valora estis prezento de la enketa esploro pri interesiĝo pri Esperanto en Zagrebo. La esploron efektivigis helpe de pluraj studentoj Anđel Starčević kaj Renata Geld. La esploro konsistis el pluraj demandoj al kiuj necesis amplekse respondi. Oni enketis 191 homojn kaj dividis ilin al du kategorioj: ĝenerala popolo kaj studentoj. La rezultoj estis surprize pozitivaj. En Zagrebo en la ĝenerala popolo ĉirkaŭ 30% de la homoj scias sufiĉe multe pri Esperanto kaj pretus ĝin lerni. Inter la studentoj la priinformadikaj studentoj tre malmulte scias (94% nenion scias pri ĝi), dum surprize ne nur ke la studentoj de la angla lingvo 100% scias kio estas Esperanto sed eĉ 65% lernus ĝin. Ekzistas multaj diraĵoj de la enketitoj en la esploro, kiujn indus detale prikonsideri. Tiu esploro estas tre interesa por ĉiu esperantisto kaj mi esperas ke oni havos ĝin baldaŭ en Esperanta traduko.

Aliaj prelegoj estis tre variaj. Sendube elstaris tiuj de Nikola Rašić pri la signifo por Esperanto de doktoro Dalibor Brozović kaj pri Interlingvistika laboro de Tomo Maretić kaj tiu de Ulrich Lins pri Ivo Lapenna. Istvan Ertl prelegis pri »Limoj de neŭtraleco«. Oni aŭdis multajn interesajn prelegojn pri la historio de E-movado en Kroatio pri uzo de lerniloj en Kroatio, komparo inter Esperanto kaj la rumana kaj aliaj. Mi esperas ke almenaŭ resume eblos baldaŭ havi skribitan libron pri la prezentita materialo.

Dum la simpozio en aŭlo de la Fakultato oni povis vidi imponan filatelian ekspozicion pri E-filatelaĵoj.

Dum la tuta simpozio la prelegoj estis abunde vizititaj de la publiko kaj variis inter 40 kaj 70 partoprenintoj. La simpozion aŭspiciis mem la ŝtatprezidanto de Kroatio Stipe Mesić, kiu sendis salutleteron. Dum la malfermo parolis la dekano de la fakultato profesoro Jurković kaj la vicdekano profesoro Boras (kiu parolis en Esperanto). Oni devas danki antaŭ ĉio al profesoro Velimir Piškorec, estro de la germanistika apartaĵo de la fakultato kiu efektive organizis la tuton kaj ankaŭ iniciatis plurajn esplorojn kiujn efektivigis li kaj kolegoj kaj ankaŭ pluraj studentoj de germanistiko por la simpozio. Lia iniciato estis ankaŭ tio ke nun ĉe germanistiko studentoj interalie aŭskultas la studobjekton pri interlingvistiko kaj esperantologio. Ĉio tio estas rezulto de la fakto ke en Kroatio 100 jarojn kontinue agas esperantuistoj kaj ekde 1929 kiam la unuan fojon estis fondita Studenta Esperanto-klubo agas junaj intelektuloj inter kiuj multaj studis ĉe la Zagreba Filozofia fakultato, gvidis E-kursojn kaj organizis multajn E-aranĝojn.