Kiel nekredanto al instituciaj religioj mi mem klopodas serĉi respondojn al misteraj demandoj. La triopo animo, spirito kaj korpo pli malpli en diversaj formoj troviĝas en ĉiuj religioj, sed oni klarigas tion por mi neklare kaj nelogike. Jen kiel mi klopodas dissolvi tiun triopon:

Ĉio en la universo konsistas el du partoj: la tiel nomata fizika, materia aŭ korpa parto kaj la tiel nomata imaginara, spirita parto. En scienco tiuj du aspektoj estas klaraj. Ĉio havas iun mason kaj iun rapidecon (la maso estas fizika aspekto kaj la rapideco la imaginara, sed oni ne povas forpreni unu de la alia. Ne ekzistas maso sen moviĝo kaj ne ekzistas moviĝo sen maso. En kompleksa sistemo kiel la homo la maso estas evidente la korpo kun ĉiuj organoj kaj la imaginara parto, la spirito ampleksas chion nekapteblan, do niajn sonĝojn, fantazion, pensojn, kreemon, ideojn. Tiusence la spirito de grupo estas kulturo (grupideoj, stiloj, kutimoj, artkreaĵoj, idealoj...) kaj la materia parto de grupo estas la grupo mem (familio, tribo, popolo...). Sed kio estas la animo? En la religioj oni asertas ke tio estas io kion la homo havas dum la tuta vivo kaj ĝi ne estas ŝanĝebla. Nur tiel ja eblas akcepti la sencon de la morto, kiu povas trafi kaj etan bebon kaj maljunulon. Sed kio estas tio kion ni havas, kio estas baza por nia ekzisto kaj tamen neŝanĝebla? La korpo daŭre ŝanĝiĝas, la spirito kiel kresko de niaj scioj, ŝnaĝado de niaj pensoj kaj ideoj ankaŭ daŭre ŝanĝiĝas. Same okazas pri la grupoj: kaj la grupo kiel kvanto da indiividuoj kaj enhavo de individuoj daŭre ŝanĝiĝas kaj la kulturo kiun ili produktas, daŭre ŝanĝiĝas. Mi ne povis trovi alian respondon ol: La ANIMO estas KONSCIO PRI SI MEM. Nur tiu konscio ke MI estas MI kaj ke ne povas esti alia MI estas senŝanĝa kaj io grava por ĉiu el ni. En tiun konscion ni devus inkluzivigi ankaŭ subkonscian instinkton por la vivo kiun havas junaj beboj kaj homoj kun demencoj, kiam oni ne havas klasikan konscion pri si. Sekve la animo estas iu VIVFORTO, DEZIRO VIVI kiu efektivighas je du manieroj, per subkonscia instinkto kaj konscio pri si mem. Tio estas egale transportebla al la grupo. Ankaŭ grupo havas en frua aĝo iun instinkton kiu pelas ĝin pluekzisti kaj certigi ties vivon kaj en posta fazo kolektivan konscion pri sia propra graveco. Sekve la animo de grupo estas ĝia vivoforto, ĝia vivovolo, kiu en matura fazo fariĝas konscio pri si.

Konscio pri si klarigeblas per konscio pri la propra plejgraveco, do daŭra atento pri tio ke pro tio ke mi kiel individuo (aŭ ni kiel grupo) estas la plej valora(j), ne rajtas permesi ke mi pereu. Mia prioritato ĉiam estas batali por pluekzisto de mi kiel individuo kaj mi kiel membro de mia grupo. Sekve unuvorte: La animo estas identecsento.

Rilate la morton kaj la pludaŭron de la animo mi rezonas jene:

Iuj religioj asertas ke la animo post la morto transiras al alia novestaĵo kiu naskiĝas. Sekve mia konscio pri mi mem transiras al alia korpo. Tiu teorio akcepteblus nur se la kompleta kvanto da vivestaĵoj estus ĉiam la sama, sed estas ja klare ke tio ne ĝustas kaj daŭre la samaj animoj migrus. Se ne estas tiel, signifas ke la animoj naskiĝas kun iu estaĵo kaj ankaŭ mortas kun ĝi. Se aliflanke la animo ne transiras al alia korpo sed ekzistas eterne (kiel asertas aliaj religioj) tiam ĝi devus ekzisti ankaŭ antaŭ mi, do mi devus iel konscii pri mi de antaŭe. Sed tiun konscion mi ne havas.

Egale oni povas rezoni pri la animo de grupo. En la historio ekestas kaj malaperas grupoj. Multaj triboj kaj ankaŭ popoloj ekzistis kaj ne plu ekzistas. Restis iuj spuroj de iliaj kulturoj en grupoj kiuj ekestis (naskiĝis) poste, do postrestis iom da ilia spirito. Sed kio pri konscio, pri la animo? Neniu nuntempe sentas sin malnovromiano aŭ akado, neniu plu havas konscion ke li/ŝi estas membro de la familio de siaj prageavoj. Ĉu la konscio de unu grupo pri si mem, do la grupanimo (ekzemple esti jugoslavo) transiras post ties morto al alia grupo?. Mi neniel povas imagi tion? Ĉu la konscio de iu grupo pri si mem daŭras porĉiame (kiel asertas multaj popoloj, ke ili estas eternaj)? Ankaŭ tio por mi estas iluzio. Konscio pri sloveneco en la slovenoj ekestis nur en la 16-a jarcento kvankam iu vivoforto intuicia de homoj similkondutaj kaj simillingvaj ekzistis multe pli frue, sed certe ne en la eterna pasinteco.

Kion konkludi?

Restas granda mistero: kio estas la vivoforto, la vivdeziro (instinkto vivi kaj konscio pri si mem), de kie ĝi venas kaj kien ĝi iras post la morto? La plej simpla respondo estus: ankaŭ ĝi rilatas al la propra korpo, kiel la spirito, ankaŭ ĝi estas produkto de la persona genomo kaj kun la disstrukturiĝo (detruiĝo) de la korpo malaperas ankaŭ la animo. Sed oni povas filozofii pri multaj aliaj nepruveblaj respondoj.

Sekve restas la nerespondita demando: kio pri la animo post la morto? Kaj tiu nerespondita demando kaŭzas ke homo estas "homo religiosus".