Trovinte la suban artikolon tre interesa, mi ĝin kopias ĉi tie en mia blogo. Nu mi ne konsentas kun la konkludoj , sed mi tre konsentas kun la analizo pri tio kiel estas nun.



Hélène Ménissier



PENSOJ PRI ESPERANTO KAJ ESPERANTISTOJ



1) Kial esperantistoj volas nur esperi, kaj ne venki



Mi partoprenas de nur unu jaro la "movadon", sed mi pli kaj pli kredas, ke granda parto de la esperantistoj NE volas "venki", t.e. ne volas ke ilia kara lingvo reale iĝu lingvo internacia. Ili parte ŝajne volas nur ESPERI, ke ĝi venku. Kiam Zamenhof sin nomis Dr. Esperanto, estis tiutempe tute nature: li ne sciis, ĉu aliaj homoj bonvolos uzi lian lingvon kaj iri de li proponitan vojon! Li esperis ne nur tiun sukceson, sed eĉ pli alvenon de tutmonda paco kaj frateco, kaj tio fakte ankoraŭ estas esperinde, ne estante. Sed tiu nomo pli bone ne iĝintus kaj restintus la nomo de estanta, fakte uzata lingvo. La belega spirito, kiu akompanas kaj gvidas la movadon, eble kauze de tiu nomo nescie iĝis iom post iom emo de homoj, kiuj ŝatas vivi en espero, en deziro, sed ne en realo.



Fakte, la realo mem estas tre timiga, speciale kiam tiu realo koncernas la tutan mondon, kaj eĉ pli, ne nur la nunan mondon, sed mondan evoluon grandegan, sensimilan, nekonatan, kiu startus se la registaroj de la mondo, aŭ eĉ nur de Eŭropo, subite decidus ĉie lernigi esperanton. Ni do eble timas realiĝon. Sed la realo ja ankaŭ estas teda, ne permesas revi plu. Realiĝo estas ĉiam malsama ol tio, kion ni imagis. Kontraŭe, revi pri esperanto kaj esperanta estonteco estas tre facile, tre trankvile, estas eterna, fidela, ĉiam simila lumo en nia koro. Tial ni eble ankaŭ timas senreviĝon. Krome, se esperanto iĝus tutmonde lernata, tutmonde de ĉiuj homoj kaj institucioj uzata, okazus ne antaŭviditaj, ne atenditaj reagoj. Ni renkontus tuj – krom la timo kaj post la unua entuziasmo, kaj antaŭ multaj realaj problemoj – malkontenton, frustron.Ĉar se esperanto estus ĉies lingvo, ne plu estus malsameco inter esperantistoj kaj ne-esperantistoj. Fakte, ne plu estus rekoneblaj esperantistoj. ("Veraj", fruaj esperantistoj "de la unua horo" eble klopodus trovi rimedon rekoni sin reciproke, per iuj ajn rekoniloj, kaj sendube kritikadus la novan epokon). Parolante esperanton kun nekonataj personoj, oni tute ne scius ĉu ili estas "veraj" esperantistoj, aŭ personoj, kiuj lernis la lingvon nur devigite: estus certe la fino de la kongresoj esperantistaj, de la spirito esperantista. Estus la fino de l'espero, kaj la komenco de la problemoj.



Esperanto – kaj esperoj pri esperanto-estonteco – estas kvazaŭ nia bebo. Ni flegas, prizorgas ĝin, ni havas grandajn esperojn pri ĝi, ni vivas kun ĝi, eble multjare, eble tutvive; tiu interrilato ne nepre ŝanĝiĝas, estas kiel tre fidela amikeco, kiu ne aliiĝas. Reala bebo male rapide kreskas, ŝanĝiĝas, baldaŭ ĉesas kongrui al nia imago pri ĝi; infanoj kreskas, foriras, forfuĝas, iĝas si mem. Ni perdas ilin – jam de nasktago, sed ni ne ofte tuj konscias tion. Iom post iom ni devas konfesi, ke ili ne estas niaj, nur estas "siaj".

Estas do esperanto aparte kara, rara bebo, ĉar ĝi ankoraŭ restas bebo, de jarcento ne plenkreskis. Kiel en mito, ĝi ĉiam kreskas, iom post iom (eble foje ankaŭ malkreskas, malsanas – kio zorgigas nin!), sed neniam fariĝas plenkreska. Eblas esprimi tion pli ekzakte dirante: estas nenaskita bebo, eterne en-utera, afable reviganta siajn gepatrojn pri si. Gepatroj do preparas ĉion por la nasko, eterne preparas, eterne revas pri ĝi, eterne antaŭĝojas pri ĝia alveno.

Verŝajne Esperanto estas – en sia psika rolo ĉe esperantistoj – infano nepre nekapabla plenkreski, aŭ pli ĝuste, bebo eterne naskiĝonta. Estas vera paradizo. Sed ne estas tera vivo.



2) Kial ni ne vidas, ke esperanto jam venkis



Ni do grandparte nek volas nek povas vidi, ke nia lingvo venkis.

Unue ĉar venkinta E-o ne plu estus/estas "nia" esperanto. Tutmonde disvastigita, venkinta E-o ne plu estus nia, sed ĉies lingvo: tial ni ne rekonus/rekonas ĝin. Tio, kion ni vidas kaj rekonas, estas nur esperantista, t.e. esperanta esperanto. Sed tiu nova, reala, komuna esperanto tute ĉeestas, kvankam ankoraŭ ne oficialigita.

Esperanto fakte jam venkis, ĝi ĉeestas unuflanke en la menso de pli kaj pli multaj eŭropaj parlamentanoj aŭ aliaj politikuloj, aliflanke en projektoj de tutmondaj homoj, inter kiuj kompreneble multaj mondkomercistoj, kiuj vidas en ĝi novan vojon por atingi samtempe, unuslogane, konsumantojn de pli kaj pli da nacioj. Ĝi ekzistas ankaŭ en la menso de pragmataj esperantistoj, kiuj nun vidas, ke baldaŭ plimultiĝos la okazoj – ne plu senpage laŭ esperanta principo!!! – instrui esperanton ĉu al "kapitalistoj" flarantaj novan profitilon, ĉu al tutmondaj malriĉuloj, kiuj en tiu lingvo – prave – vidas eblan venĝon kontraŭ la mondriĉula, ĉefe anglan-uzanta tiraneco. Sed ĉu tiuj, kiuj eble baldaŭ instruos esperanton al la tuta mondo, ne mem aniĝos al la kapitalista mondriĉularo?



Sed ni ne tro tristu! ankaŭ esperantista esperanto venkis. Ekzemple, ankaŭ en ne-profitema komputil- kaj ret-mondo, multaj ne-esperantaj retejoj kaj programoj nun estas traduki/ataj en esperanton. La TTT-etoso tre similas al esperanta etoso: libera, tutmonda. Ĉefe per ĝi trairas, evoluas kaj egiĝas nun memstara kaj multspeca esperanto-agado. Tiu evoluo, kiel tiu de la Interreto mem, estas ne antaŭvidebla. Se ni ne rigardas ĝin kiel grandegan vojturniĝon, eble estas tial, ke esperantistoj ĝis nun estas grandparte maljunaj. Kiel la nova evoluo de la TTT-reto, kiu estas "bona" kaj "malbona", mondependa kaj ne-mondependa, sed ankaŭ povas iĝi multrilate io nekonata, la evoluo de E-o estas multaspekta. Kaj trafe, ĝi estas intime ligita al la evoluo de la Interreto – kun kiu parto? kompreneble [kon] kun la senpaga, humana, humanisma, alimondisma (altermondisma) parto de la Reto. Kiu parto de la Reto venkas? Kaj kiu Esperanto?



3) Infano jam kreskis kaj nun deziras edziĝi!



Se ni ne tradonas spiriton al nia jam naskita infano, ni estos forlasintaj lin, lasante lin kreski sen edukado, sen nia – t.e. sia origina – animo. Do ni baldaŭ vekiĝos, vidante adoleskanton, mokantan nin, sen moralo, sen reguloj, kiun ni certe ne rekonos. En la tago, kiam ni vidos esperanton larĝskale instruata en privataj lernejoj laŭ modernegaj plej efikaj teknikoj, iĝinta ampleksa, kompleksa fako por kiel eble plej longe daŭrigi kaj multkostigi la instruadon; aŭ en la tago, kiam la Eŭropa Unio decidos uzi E-on kaj tial instrui ĝin en ĉiuj ŝtataj lernejoj: kio fariĝos el la esperanta spirito, dum inter ni ("veraj" esperantistoj) unuj admonos la aliajn rezisti al esperanto-komerco, sed mem bedaŭros ne manĝi el la granda marmito? Aŭ en la tago, kiam E-o reale estos la lingvo de Eŭropo, kien malaperos la tutmonda spirito de esperanto, kaj la espero de la " tria mondo"? Aŭ en la tago, kiam ĉio en Interreto estos tradukata en esperanton kaj esperanto estos la lingvo de la tutmonda komerco kaj komunikado, kien foriros la spirito esperantista? Kiom amara estas venko, kiu ne estos esperantista? Esperantistoj grandparte estas homoj tre bonkoraj, kiuj kore deziras ke ĉesu militoj, mizero, maljusteco… sed venkinta E-o ne plu estas ilia lingvo: la venko – ankoraŭ ne, konsentite, tre videbla – de E-o, en ĉi tiu mondependa mondo, tre eble nepras esti denove venko ne de bonkoraj homoj, sed de homoj strebantaj al riĉo kaj povo.



Nur-esperantaj, espervolemaj esperantistoj povas preventi tion. Sed "veraj" esperantistoj ja estas tiuj revadantaj esperantistoj! Ni revadas, dum samtempe, la ŝtelistoj de la mondo, kiuj celas regi ĉion aŭ el ĉio fari monon, ŝtelas ĉion en la mondo – kaj ankaŭ nepre ŝtelos E-on! Tiel esperantistoj helpas mondo- kaj lingvo-ŝtelistojn, ne traktante sian lingvon kiel realan lingvon, reale uzatan kaj morgaŭ pli uzotan. Ili malŝparas tempon demandante sin pri esperanto-estonteco, dum aliloke – multloke kaj eble ĉefe en la Reto – pli kaj pli da homoj (ne ĉiam endas aŭ eblas apartigi, ĉu bon- aŭ malbonkoraj) komencis uzi esperanton, kun multspecaj celoj, en multspecaj etosoj. Dum ni revadas, nia infano do kreskas sola, kiel stratinfano ekzemple de São Paulo, kaj eble alvenas en la manojn de maliculoj. Tamen, la natura mondo, la natura tereno, ja la natura edzino de Esperanto jam ĉeestas: ĝi nomiĝas "Alternativa Mondo" ("Altermondo"). Tiu geedziĝo estas por homoj tre dezirinda; sed ne ankoraŭ ĉiu esperantisto rekonis ĝin! Kaj ĝi ankoraŭ ne tute rekonis E-on kiel sian naturan lingvon, kiel sian edzon!



Fakte, ĉio estas preta por funkciigi veran esperanto-mondon, t.e. "alternativan mondon". Ekzistas multegaj asocioj, tutmondaj kaj lokaj, kiuj povas labori kune por paco, por respekto je homo kaj naturo, kaj profunda ĝojo sur nia tero. Ekzistas nun veraj bonkoraj eminentuloj kiel en ĉiu epoko. Ekzistas strukturoj prepari/ataj de mondcivitanaj asocioj, ekzistas vera volo je klarigi tera mon- kaj financ-funkcio al popoloj kaj helpi ilin pace revolucii, krei novan mondon; ekzistas milionoj, miliardoj da bonvolaj homoj, kiuj kune povas rifuzi la superregadon de hodiaŭa totalismo.



Sed tiu grandega "alimondo" kompreneble ne havas povon, ĉar ĝi ne estas unuigita! Kiu povus havi povon, kaj havi unuecon, se eĉ lingvon ne havas ?