Pippina est italienne... Elle a fait une très belle photo
www.ipernity.com/doc/pippina11/2857876
... qu'elle titre en anglais "Three women and their silence".
Mais le plus "amusant" (???), c'est quand Salvatore fait un commentaire lui aussi en anglais... Alors qu'il est italien...
J'ai fait traduire le commentaire de Roberto Ballerini par Google, et c'est carabiné:
Controcorrente une fois de plus: je ne suis pas convaincu, il serait peut-être prendre un peu plus d'application de la loi de retirer le bas derrière eux une culture ou à découper. Masse ainsi mon oeil n'est pas un point d'attention et continue à tourner et rigirare ... ;-)
Controcorrente une fois encore: je ne suis pas convaincu par quelque chose, il aurait peut-être fallu un peu plus de contraste pour sortir le bas-relief sur leurs épaules, ou un crop pour le couper. Mise ainsi, mon oeil ne trouve pas un point où se fixer et continue à tourner et retourner...
Sed tio tute ne necesus, tial ke estas en Ipernity tradukilo (eĉ se ne bona).
Nu, kio gravas pli? ...esti komprenata/ ita de Pippina, aŭ de la aliaj komentintoj/komentontoj
(Persone mi favorus la uzon de du-lingvaj mesaĝoj... )
Fakte, Salvatore havus samajn ŝancojn esti komprenata per la franca, ĉar ĉi-tie estas pli da francparolantoj ol da angla parolantoj (almenaŭ denaskaj).
Kion mi deziras montri estas ke ne nur la ---faktoj--- ludas rolon en la lingvaj elektoj, sed ankaŭ la pezo de sociaj onidiroj.
Mi rakontis ie pri diversaj travivaĵoj miaj, eksterlande, en kiuj, se mi estus uzinta la anglan lingvon, mi tute ne estus rimarkinta, ke ekzistas inter ni, en tiu preciza situacio, pli taŭga ilo por interŝanĝi.
Mi ankaŭ aŭdis pri Francoj, kiuj foje eksterlande, nur post longaj minutoj, komprenis ke ili estas samlandanoj kaj samlingvanoj !!! Ĉar ili tuj ekuzis la anglan! Ĉu ne maltrankvilige?
Mi devus rakonti ĉion tion per artikolo plurlingva, kiun mi povus aktualigi de tempo al tempo...
Mi opinias, ke iel ni povas influi sur la "jam pretaj konceptoj" kiuj instigas nin (kaj ankaŭ instigas aliulojn) tro rapide juĝi kio eblas, kio efikas...
Pri la uzo de la angla, laŭ mi rolas ankaŭ aliaj faktoroj.
Vi pravas, kompreneble, pri la deziro esti komprenata. Sed la homa psiko estas foje pli komplika.
Nu, la angla estas malfacila lingvo, sed veras ke nun, ĝi estas tre divastigata. Sed... se vi uzas ĝin, vi tiel montras ke vi ne estas malkapablul(in)o. Vi montras ke vi partoprenas en iu "gento", kvazaŭ socia klaso, elitetaro. Kaj precise tio ĝenas min, ĉar mi emas al aliaj sintenoj...
Eble mi ne estas sufiĉe klara? :-)
Ni vidu, ĉu tio havos rezulton...
Mi konsentas kun Anĉjo, ke la sinteno de la "ekstera mondo" (t.e neesperantista) igas pli kaj pli da homoj malestimi sian propra lingvon... Tio estas nek hazarda nek malgrava fakto. Ĝi estas parto de plano por regi iamaniere...
Sign-in to write a comment.