About this blog

  • 17 posts
  • 9 730 visits
December 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
    1 2 3 4 5 6  
  7 8 9 10 11 12 13  
  14 15 16 17 18 19 20  
  21 22 23 24 25 26 27  
  28 29 30 31        

Archives

December 14, 2008

Droits de l'homme, liberté, espéranto

Quelques jours après avoir commémoré le soixantième anniversaire de la Déclaration universelle des droits de l'homme, on peut se demander ce qu'elle a changé. En effet, en se concentrant seulement sur l'article premier « Tous les êtres humains naissent libres et égaŭ en dignité et en droits. Ils sont doués de raison et de conscience et doivent agir les uns envers les autres dans un esprit de fraternité. » on peut douter de la portée de ce texte qui n'a jamais eu de retranscription juridique.

Si j'écris ce billet particulièrement aujourd'hui, c'est pour me pencher sur la portion « doués de raison et de conscience ». La raison et la conscience ne sont possibles qu'au travers d'échanges entre les gens. Or, on peut constater que les échanges sont souvent limités par la barrière des langues. L'utilisation de langues nationales, irrégulières et difficiles, telles que l'anglais ou le français ne permet pas cet échange rapide, clair et précis pour le plus grand nombre.

L'espéranto est une langue construite, régulière et rapide à apprendre, pour faciliter la communication entre les peuples. C'est un formidable outil qui fonctionne, il suffit de se décider de l'apprendre pour réussir !

À noter qu'une cérémonie aura lieu ce 15 décembre 2008 au siège de l'Unesco à Paris pour célébrer la naissance de Louis Lazare Zamenhof, l'initiateur de l'espéranto.

Ce billet a été écrit dans le cadre du jour de l'Espéranto

Antaŭ kelkaj tagoj, la sesdeka datreveno de la UN-Deklaracio pri Homaj Rajtoj soleniĝis, nun oni povas demandi kion ĝi ŝanĝis. Efektive, pensante nur pri la unua artikoloĈiuj homoj estas denaske liberaj kaj egalaj laŭ digno kaj rajtoj. Ili posedas racion kaj konsciencon, kaj devus konduti unu al alia en spirito de frateco. », ni povas dubi la pezon de tiu teksto kiu neniam estis tradukita juren.

Mi skribas tiun noton speciale hodiaŭ pour iomete verki pri la frazero « posedas racion kaj konsciencon ». La racio kaj la konscienco eblas nur pere de komunikiĝoj inter personoj. Nu, ni povas konstati ke la komunikado estas ofte limigata de lingvo-baro. La uzo de naciaj lingvoj, malregulaj kaj malfacilaj, kiel la angla aŭ la franca ne permesas tian komunikadon, rapidan, klaran kaj precizan por la pli multo.

Esperanto estas konstruita lingvo, regula kaj rapida por lerni, por plifaciligi la komunikadon inter la popoloj. Ĝi estas mirinda ilo kiu funkcias, nur decido lerni sufiĉas por sukcesi!

Notinde la solenaĵo kiu okazas ĉilunde la 15-an de decembro 2008 en la sidejo de Unesco en Parizo por celebri la naskiĝo de Ludwik Lejzer Zamenhof, la kreinto de Esperanto.

Tiun noton mi skribis kadre de la Esperanto-tago.

(image©laetitia)

(Liberté décliné en Occitan Espagnol Finlandais Estonien Hongrois Polish Anglais Français Portugais Allemand Hollandais Suédois Norvégien Islandais Letton Lithuanien Slovaque Turc Italien Breton Esperanto Quechua Gallois Latin Roumain Albanais Arabe Catalan Irlandais Cornique Manx Basque)

Article original

Published at 23:10 ( 1 comment / 1107 visits )
This post is public

December 13, 2008

Unu nura estulo mankas...

Unu nura estulo mankas al vi kaj ĉio estas malloĝata.

Alphonse de Lamartine

Published at 14:01 ( 5 comments / 445 visits )
This post is public

November 26, 2008

La malkonektado, nova ideo en Eŭropo

(tradukado de antaŭvido)

Scenaro imagita por la unua fabriko de la ebloj (Fabrique des Possibles)

En 2012, la interreto estas samkiel komuna ol akvo en la hejmoj, sed ankaŭ en la publikaj spacoj aŭ la transportiloj. La divido inter portebla kaj surtabla komputiloj malaperis: ĉiu persono, ĉiu familio, ĉiu grupo aranĝas sian propran « reto-mondon », alireblan ĉiuokaze, pere de iu ajn aparato.

La ĝeneraligita ĉiama konektado funde aliformis la vivomanieron kaj laboromanieron. Sed ĝia sekvo aperas ankaŭ per zorgoplena pligrandiĝo de la streĉo inter la respondeculoj: daŭra premado de la labordonantoj, klientoj, kunlaborantoj kelkfoje fariĝas netolerebla.

Politike, la ekologiistoj agadas por « subportebla komunikado ». Kelkaj firmaoj de nove ne plu laboras dimanĉe (kalkulante la horzonon de iliaj klientoj)… kaj eĉ uzas tion kiel komerca argumento. Ankaŭ novaĵkreantaj firmaoj scipovis uzi tiujn novajn atendojn. Kelkaj luas la servojn de homaj « tele-majordomoj » kiuj filtras viajn komunikojn, resumas viajn mesaĝojn, aranĝas vian agendon. Aliaj reprezentas vin rete tra virtuala duplikato, kiam vi estas okupata (aŭ ne!) pri alio.

La malkonektado estas nova ideo en Eŭropo.

Origina franclingva artikolo verkita de Daniel Kaplan la 28-an de januaro 2002

Published at 15:22 ( 2 comments / 403 visits )
This post is public

November 20, 2008

Ĉu vi ŝatas Beaujolais ? Ne, mi ŝatas vinon.

Beaujolais nouveau (la nova vino beaujolais) estas franca vino kiun oni povas aĉeti la saman jaron ol ĝia rikolto. Ĝi estas produktita en la regiono de Beaujolais (Nomo de origino) el subspeco gamay. Ĝia enmerkatigo estas permesata tuj post la vinofarado (vinification). Ĝi estas vendebla, tutmonde, la trian ĵaudon de novembro.

Jes, vi komprenis ke mi ne ŝatas tiun banano-frago-gusta multekosta malvera vino.

Published at 14:46 ( 1 comment / 249 visits )
This post is public

November 14, 2008

Plivastiĝo de malscio

“La aĵo (ento/objekto) kiu kreskas plej rapide nuntempe estas informo. Informo disvolviĝas dekoble pli rapide ol iu ajn natura aŭ fabrika produkto sur la planedo”, klarigas Kevin Kelly. Laŭ iuj kalkuloj de Kelly kaj de la fama ekonomiisto pri retoj Hal Varian, kiu aktuale laboras ĉe Google, tutmonda informo kreskas po 66 % ĉiujare ekde pluraj dekjaroj, dumtempe prilaborataj produktoj nur pliiĝas po 7 % averaĝe. Krom la plivastiĝo de informo, aldoniĝas la plivastiĝo de la scio (plimultiĝo de sciencaj artikoloj publikitaj ĉiujare, de la patentoj deponitaj, ktp…).

La kono utilas la la kono, tiel permesante al ni progreson de la rimedoj, de la iloj kaj novajn respondojn pri la demandoj petataj de la homaro. Sed, kiel revokas Kevin Kelly, la paradokso de scienco estas ke ĉiu nova respondo alportas siajn novajn demandojn. La teleskopoj kaj mikroskopoj permesis al ni aliri novajn konojn, sed ankaŭ reliefigi ĉion kion ni ne sciis.

“Eĉ se nia kono estas kreskanta eksponente, niaj demandoj sekvas eksponentan ekspansion pli rapidan. Ĉiuj matematikistoj dirus tion al vi, plivastiĝo de fosaĵo inter du eksponentaj kurboj estas mem eksponenta kurbo. Tiu interspaco inter demandoj kaj respondoj simboliĝas la eksponenta kurbo de nia malscio.” Ni povus kredi ke scienco estas metodo qui disvolvas pli nia malscion ol ni scion, distriĝas la ĵurnalisto.

“Ekzistas neniu kialo pri inverso de tiu fenomeno en la estonteco. Ju pli teknologio estas maltrankviliva, des pli maltrankvilantaj estas la demandoj kiujn ĝi produktas. Ni povas atendi ke teknologioj kiel artefarita inteligenteco, kontrolata fuzio aŭ kvantuma komputiko (menciitaj kiel ekzemploj) aperigos milojn da novaj demandoj. (…) Alivorte, nia maksimuma malscio ne estas ĝisirata”, li konkludas.

Franclingva fonta artikolo « L'expansion de l'ignorance » verkita de Hubert Guillaud la 23-an de oktobro 2008



Published at 18:24 ( 6 comments / 357 visits )
This post is public

October 2nd, 2008

Ĉu sporto estas bono por la sano ?

Ĝis hieraŭ mi tute forgesis kutiman frazon de iu el miaj iamaj sporto-instruistoj : « sportumu vi, tio estas bono por la sano ! ».

Mi neniam vere kredis je tio, sed iom post iom mi forgesis kaj kutimis bicikli ĉiusemajne en klubo kaj ĉiutage por kutima veturado. Kaj uzado de nepoluanta veturilo plaĉas al mi. Kaj finfine mi sekvis tiun ĉi frazon de malŝatita instruisto. Hieraŭ, kiam mi estis kuŝita sur lito, tiu frazo revenis el mia memoro.

Sed je hieraŭa vespero, poluanta veturilo, iu motorciklo, provis instrui al mi flugon. Sed mi mislernis kaj ne scipovis flugi longtempe. Post tri aŭ kvar metroj, mi surgrundiĝis (pli precize surgrudiĝis). Kaj mia nefluganta maŝino rompiĝis.

Ĝis nun, nenio gravas krom haŭto-skrapo kaj lumba fendo. Pro tio mi devas uzi dopadon ;). Tio estus interesa afero por biciklanto, se biciklado estus permesata, sed ne. Mi devas ripozi kaj paŭzi laboron dum ses tagoj.
Do, la moralinstruo estas ke oni devas porti tian flavan ĵerzon kaj kaskon, por ĈIUJ MOVADOJ.




La franclingvanoj povas legi tiun paperon securiteroutiere.gouv.fr, depliant_velo_sept08.pdf (1.08Mo), pri sekura veturado per biciklo.
Published at 08:39 ( 4 comments / 644 visits )
This post is public

August 12, 2008

Kiel cifereca aparato kaj datumoj povas elflugi en flughaveno...

El franclingva paĝo de LinuxFr.

Tio estas incitiĝema interesi la programistojn kaj uzantojn de liberaj programaroj (NdT kaj ĉiuj subtenantoj de liberecoj) kiuj dezirus iri Usonen (kaj en la aliaj landoj kiuj starigas saman leĝaron). La usona departamento pri interna sekureco (DHS) publikigis tekston permesante la doganistojn kapti iujn ajn elektronikajn aparatojn (tekkomputilojn, poŝtelefonojn, porteblajn diskaparatojn, plurfunkciajn telefonojn, KD-ojn, DVD-ojn, ĉiuj ciferecajn datumportilojn, ktp.) nome de la sekureco, por ebligi la « malkovradon de informoj rilate al terorismo, trafikoj de drogoj aŭ kontraŭleĝa enmigrado ». Do tio enhavas eventualan konfiskadon kaj analizon de la enhavo (per tradukado kaj/aŭ provo de malĉifrado laŭ bezono). La rimedoj jam estas aktualaj kaj laŭ « IDG News Service, pluraj vojaĝantoj jam raportis ke ilies tekokomputilo estis ekkaptita kaj ne estis redonita poste. »

Tiu teksto partoprenas en la Anti-Counterfeiting Trade Agreement (ACTA, laŭvorte « Kontraŭ-falsada Komercia Traktato »), inter Usono, Eŭropa Unio, Japanio, Svislando, Aŭstralio, Kanado kaj Novzelando (vidi detalojn ĉe la blogo de Laurent Guerby franclingve). Notinde ACTA temas pri kontraŭfalsado kaj ne la kutima preteksto de nacia sekureco...

La EFF (Electronic Frontier Foundation) timas ke « komputiloj enhavus familiajn, medicinajn, financajn informojn kiuj povus facile esti kopiataj kaj troviĝi en la registaraj datumbazoj ».

Kompreneble, oni povus priparoli teknikajn solvojn (la ebla neigo, lerni perkore siajn SSH-ŝlosilojn kaj elŝuti siajn datumojn nur surloke, ktp.), sed devus pripensigi la adopto de tia leĝaro kaj siaj sekvoj, kaj ne la kondiĉaj kaj sinuomensaj eblaj teknikaj solvoj.

Published at 08:18 ( 5 comments / 562 visits )
This post is public

August 6, 2008

Lokalize

Mi tuj instalis la tradukad-programaron Lokalize, disponebla el la pakaĵo KDEsdk.

Dum la kompilo, oni vidas ke la antaŭa nomo ne estis entute forigita, ankoraŭ ekzistas kelkaj dosieroj kaider*.

Nun mi devas agordi ĝin: aldoni vortarojn, arojn da tradukaĵojn, TMX, ktp.

Published at 09:07 ( 0 comments / 237 visits )
This post is public

July 30, 2008

La Internacia Olimpika Komitato nekapabla garantii la informadan liberecon dum la Olimpiko

el Raportistoj Sen Limoj (france, angle).

La 30-a de julio 2008, la ĉinaj aŭtoritatoj konfirmis ke ili ne liberigos la aliron al Interreto por la 20 000 fremdaj ĵurnalistoj akreditataj por raporti la olimpikojn. La hieraŭon, la estro de gazeta servo de la Internacia Olimpika Komitato (IOK), Kevan Gosper deklaris dume ke la ĉefa zorgo de IOK estas “garantii ke la amaskomunikiloj povus disvastigi tiom da informoj dum tiu olimpiko ol la antaŭaj“. Raportistoj sen limoj denuncis la cinikecon de la ĉinaj aŭtoritatoj kiuj, unu foje pli, mensogis, kaj la nekapableco de IOK kiu, per sia silento dum pluraj jaroj, ne sciis antaŭmalhelpi tian situacion.

“Ankoraŭ unu promeso ne plenumita! Naŭ tagoj antaŭ la malferma ceremonio, temas pri plia provoko de la ĉinaj aŭtoritatoj. Tiu situacio permesas nin timi pri multaj kondamnoj dum la evento. Ni denuncas la senmoveco de la IOK kontraŭ tiu situacio kaj ni estis pli ol skeptikaj pri ĝia kapableco “garanti“ la disvastigon de informoj“, deklaris Raportistoj sen limoj.

Sun Weide, parolisto (porte-parole, spokeman) de la komitato de organizado de olimpikoj, deklaris la 30-a de julio "dum tiuj olimpikoj, ni provizos sufiĉan aliron al Interreto por la ĵurnalistoj“.

La reto kiun povas aliri la fremdajn ĵurnalistoj en la ĉefa amaskomunikila centro de Pekino estas nur parte libera. La 29-a de julio 2008, ili ne povis atingi la raporton publikigitan de la organizaĵo Amnesty International titolita “The Olympic countdown - broken promises“, ili ne povis ankaŭ legi la retejojn de multaj fremdajn amaskomunikiloj (BBC en la ĉina, la germana televidkanalo Deutsche Welle, la ĉiutaga ĵurnalo de Honkongo Apple Daily, kaj tiu de Tajvano, Liberty Time). La retejo de Raportistoj sen limoj estas ankaŭ nealirebla samkiel tiu de la spirita movado Falungong.

Dum februaro de 2008, la IOK anoncis ke la atletoj povus verki rettaglibrojn dum la vetkuroj, konsiderante rettaglibradon kiel “justa formo de persona esprimo kaj ne kiel formo de ĵurnalismo“. Ĝi kontraŭe refuzis ĉiun politikan enhavon kiun povus enhavi tiaj retaj publikaĵoj.

 

ankaŭ :

Published at 13:27 ( 0 comments / 221 visits )
This post is public

June 6, 2008

Kie ili trovas la tempon fari?

(tradukado)

Serĉade de perdita tempo. Kiel misinterpreti la tempon investitan en la partopreneblaj amaskomunikiloj...

Nia cerbo profitis malgrandiĝon de labortempo, ekde la industria revolucio, por "liberigi la menson". Tiu alaĵo estis aliflanke entute malŝparita de la usado de televida enhavo, dum la lasta jarcenta duono...

Kolektive, la aro de tiu sciaĵa alaĵo estis absorbita por distri sin. Kaj industrio de la enhavo zorgema anstataŭigi materion tuj de ĝia eksmodeco prosperis surbaze de la ekzistada angoro kreata de la okupeca vakuo kiun donacas la malpliigon de ĉiutaga labortempo.

Anekdoto
Dum la lasta Web 2.0 Expo, Clay Shirky raportas la jenan gusteblan anekdoton: televida produktistino interparolis kun li pri Wikipedia, interalie pri la artikolo Plutono, ŝtoneto de la ĉielo relokigita, kies alirangigo kreis multecon da verkoj, reverkoj kaj komentoj, ĉiuj konservitaj en la ttt-ejo.

Kaj subite, nekredema, ŝi petis: sed kie ili trovis tempon? ("Where do they find the time?")

Ankaŭ regule, okazis ke mi klarigas "kiel ili faras" kaj "kie ili elprenas tiel multe da tempo". Per eta aludo ke tia frenezeco malaperos kiam alvenos gravaj aferoj, kiam ili ekos "serioze labori". Por ne diri ke tiu tuta tempo estas "malŝparita" por neglektindaj aferoj.

(franclingvanoj, bonvolu helpi min korekti tiujn lastajn frazojn. Dankon)

Kalkulo de la perdita tempo
Ĝustokaze, tio kion faris Shirky, estas kalkulo de tiu "perdita tempo" verki en Wikipedia. La tuta Wikipédia. De la programado ĝis la verkoj de paĝoj, komentoj, diskutoj kaj tio en ĉiuj lingvoj.

Rapide, li kalkulis ke la tuta tempo sumas je ĉirkaŭ 100 milionoj da horoj.

Dirinde ke tio estas pli grandeca rango ol ekzakta nombro. 100 milionoj da cerbo-horoj enabismigitaj en la projekto Wikipedia ĝis nun.

Kaj poste, li kalkulas la "tempon perditan" por televido: 200 miliardoj da horoj. En Usono. Ĉiujare.

Tio egalas al 200 projektojn Wikipedia po jaro. Uzata aktuale por spekti televidon anstataŭe.

Pli trafe. 100 milionoj da horoj po semajnfino estas uzataj ekskluzive por aŭskulti la reklamaj anoncoj.

La societo de partoprenado
Fakte, tio kion Shirky volas emfazi, estas la akvoguteco de la tempo dediĉita por Wikipedia en la disipeco de cerba alaĵo donacita de la industria revolucio.

La TTT, kaj ĝia arkitekturo de partoprenado, simple indikas tion kio povus esti la homaro se tiu alaĵo povus liberiĝi de la televido.

Ni eliras el la societo de spektema libertempo. Dankon. Ni eniras en societo de partopreno. Amaskomunikiloj kiuj scios alkroĉi la partoprenemo de la aŭskultantaro sukcesos trapasi tiun momenton.

 

Origina artikolo de Martin Lessard (franclingve)

Published at 12:14 ( 0 comments / 389 visits )
This post is public

May 30, 2008

FajroVulpo 3-a, Mozilla provas starigi mondan rekordon de elŝutoj

El la franclingva paĝo de LinuxFr.

Kadre de la estonta aperigo de FajroVulpo 3, Mozilla provas starigi "Guinness World Record" de la plej elŝutita programaro dum periodo de 24 horoj, danke al sia komunumo de uzantoj.

Por partopreni, sufiĉas viziti la paĝo "Download Day" (franclingve, anglalingve) de SpreadFirefox.com kaj registri sin promesante elŝuti FajroVulpon 3-an, je la tago de apero. Tiu operacio estas taŭga okazo videbligi liberan programaron kiu celas uzantojn pere de la famega libro de rekordoj Guinness (por la biero-drinkuloj, memorus ke ekzistas rilaton kun la bierofabrikejo, laŭ Vikipedio).

Notinde ke Firefox 3 RC1 disponeblas ekde deko da tagoj...

Se vi volas scii la precizajn daton kaj tempon por la elŝuto, vi povas vidi tiun mapon.

Published at 08:55 ( 6 comments / 579 visits )
This post is public

April 22, 2008

VeoSearch : solidara serĉilo donacas al asocioj (Eo ankaŭ)

Kiel helpi asociojn senpage per retserĉo ?

VeoSearch estas solidara serĉilo kiu permesas financi asociajn projektojn pri daŭripova disvolviĝo per viaj interretaj serĉoj. Po ĉiu serĉo per VeoSearch, vi sekvigas reklamajn enspezojn. 50% da tiuj enspezoj estas transdonitaj al asocioj ĉeestantaj en la ttt-ejo, kiuj promesas por unu aŭ la alia de ĉefaj temoj de la daŭripova disvolviĝo : aktivoj por la homoj, respekto de la naturo, ekonomiaj daŭreblaj praktikoj .

http://www.veosearch.com/?how-does-it-work

Ekzemplo de asocio, Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistaj kaj ĝia projekto : http://www.veosearch.com/fr/take-esperanto : http://plantu-arbon.org

Mi pensas ke tio estas bona ideo por uzi la ĉefaj retserĉiloj alie.

Published at 14:08 ( 5 comments / 597 visits )
This post is public

February 29, 2008

Gen Kanai : kial libera programaro disvastiĝas malrapide en Azio?

(tradukado)

Okaze de la konferenco Lift08, Gen Kanai, estro de la disvolviĝo de aferoj de Mozilla en Azio, bilancis pri la malfacilecoj de la disvolviĝo de la liberaprogramara movado en Japanio (video). Ekzemplo kiu bonege permesas klarigi la diferencojn kulturajn rilate al la adaptiĝoj teknikaj. Reale, la uzadoj de Interreto ne estas samaj sur la tuta terglobo.

Gen Kanai prezentis la diferencojn inter adoptoj de liberaj programaroj tra la mondo, enfokusigante pli precize al Azio. En Ĉinio, Mozilla estas uzita de nur 3.5 milionoj da uzantoj (1 % de la tuto), sed la oficejo de Mozilla nur malfermiĝis lastan jaron. En Japanio, la proporcio da eniĝo estas pli alta: 10 ĝis 12 % de la retumiloj, kaj Mozilla tie havas oficejon depost 2004. En Koreo, la kvanto estas ankoraŭ ege malalte pro multnombra uzado de Internet Explorer kaj Windows longatempe favorigita de la registaro mem… Sume, la eniĝo de la retumilo Firefox estas po 16.5 % en Azio kaj en Usono, kontraŭ 28 % en Eŭropo.

Sed pri la produktado de liberaj programoj temas la azia malfruo pli videbla, kiel notas The RegisterCnet. La kontribuo de Azio al liberaj programoj estas malmulte. Se la aziaj firmaoj uzas liberajn programojn, Azio ne kutimas publikigi siajn programadojn al la komunumo. Gen Kanai klarigas al ni la kialojn. Ĉeestas konfirmitaj baroj al partoprenado:

  • la lingvo (la dokumentaro de liberaj operaciumoj estas anglalingve),
  • la kulturo kaj interalie la akceptado de la konfronto (tie ĉirkaŭ programado de kodo), la recenzo, ne estas kutima konduto en Azio,
  • la edukado (interalie en Barato kaj en Ĉinio, kutimigitaj esti laboristoj de la industrio de programaroj subigitaj de la okcidentaj klientoj) kaj libera tempo (kontraŭ al Okcidento, aziaj programistoj ne havas sufiĉe da libera tempo por kontribui al programado de liberaj programoj).

Tiu diferenco klariĝas ankaŭ per la fakto de la programado de liberaj programaroj iĝis institucio, tio kio ne jam estas en Azio. Dume, en Butano ekzemple, eta lando ĉefe terkulturista enklavo inter Barato kaj Ĉinio, la liberaprograma komunumo Dzongkha linŭ estas sufiĉe aktive. Pro manko de versio de Windows disponebla en ilia lingvo, ili programadis version de Linukso adaptita al iliaj bezonoj.

“Ĉu ekzistos liberaj sistemoj kiuj ne estos okcidentaj?” La meritokratio estas koncepto importanta en la disvolviĝo de liberaj programaroj, sed ĝi ne estas bone akceptita aŭ komprenita en Azio, klarigis Gen Kanai. La konceptoj de libereco, de senpageco estas ĉefaj idealoj de liberaprogramara movado, sed ili estas komprenaĵoj geopolitike lokitaj. La nocio de kunhavigo kaj de publika havaĵo havas propra signifo en Ĉinio. Eble oni povas vidi tie kroman kialon pro kio liberaj programaroj ne disvastigas same en Azio ol en Okcidento.

Ĉiukaze, prelego kiu substreka kiel, por adaptiĝi al tutmondiĝo al kiu ĝi frontas, la liberaprogramaro-kulturo devas pripensi la valorojn kiujn ĝi enhavas. Kiel krei pli bonan medion de kunlaborado, pli respektema kaj pli protektema de la diversecoj de siaj kontribuantoj, por ke ĝi ne aspektas nur kiel la senoriginaleco de juna blankhaŭta okcidenta fraŭla "geek" kiun oni tro konas ?

Origina artikolo (franclingve) verkita de Hubert Guillaud la 21-an de februaro 2008
Published at 12:43 ( 3 comments / 1663 visits )
This post is public

December 12, 2007

Enlightenment E17 preskaŭ tute tradukata

La 10-a de decembro, mi sendis novan tradukadon de Enlightenment E17.

Tiu traduko enhavas nur 95 netradukitajn frazojn el la 1225.

Unu el miaj duboj estas la uzo de la -u finaĵo por la verboj. Mi preferas uzi la -i por diri Agado kaj ne Ordono.

Alia dubo estas la uzo de tiu tradukado de alia persono.

Bonvolu diri al mi kiam vi uzas ĝin.

Origina artikolo

Published at 21:41 ( 8 comments / 1908 visits )
This post is public

December 9, 2007

phpBB3

J'ai utilisé et modifié depuis 5 ans phpBB2. La nouvelle version majeure de phpBB ne va pas tarder à sortir.

J'ai essayé aujourd'hui la version 3.0RC8. Elle fonctionne bien, la migration depuis mon vieux phpBB2 s'est bien déroulé.

C'est un tout nouveau logiciel avec de nouvelles fonctionnalités.

  • les outils d'administration sont bien pensés, les bidouilles que j'ai faites ne semblent plus utiles (gestion IP, raccourcis sur les comptes utilisateurs, ...)
  • la taille de la base est conséquente
  • la structure de la base est complexe : 62 tables !
    • à noter qu'il existe des tables `phpbb_log` et `phpbb_warnings`, qui pourraient grossir
  • pour les utilisateurs, ça va être un plus gros changement
    • détail de son activité
    • adresses Jabber
    • favoris
    • pièces jointes

L'interface est très chargée, il faudra trouver un thème plus léger.

J'espère par contre que la gestion des messages privés et des textes est plus propre.


Mi uzis kaj modifis ekde kvin jaroj la programon phpBB2. La nova ĉefa versio baldaŭege aperos.

Hodiaŭ mi provis la version 3.0RC8. Ĝi funkcias bone, la transmetado de mia malnova bone fariĝis.

Ĝi estas tute nova programo kun novaj funkcioj.

  • la administraj iloj estas interese kreataj, la modifaĉoj kiujn mi skribis ne plu ŝajnas esti utilaj (administrado de IP, rapidaj aliroj por la uzantkontoj, ktp)
  • la grando de la datumbazo estas impona
  • ĝia strukturo estas ampleksa : 62 tabloj !
    • notinde, ekzistas la tabloj `phpbb_log` kaj `phpbb_warnings`, kiu povus pligrandigi
  • por la uzantoj, tio estos granda ŝanĝo
    • detaloj de sia aktivado
    • Jabber adresoj
    • preferataĵoj
    • kunmetadaj dosieroj

La uzulinterfaco estas ege embarasata, malpeza etoso oni devos uzi.

Krome mi esperas ke la skribado/forigado de la privataj mesaĝoj kaj tekstoj estas pli pura.

Finfine oni devas pripensi la esperantan tradukadon de phpBB, la tradukado de phpBB2 ne estis bona (Kju anstataŭ de Kiu, ktp) kaj ne plu validas por la tria versio.

La origina artikolo estas ĉi tie

Published at 16:49 ( 2 comments / 888 visits )
This post is public

December 7, 2007

Venu ĉe babilejo.org!

Eniru la babilejon http://www.babilejo.org/.

Tiu belaspekta babilejo ankaŭ estas atingebla per Jabber esperanto@conference.jabber.org . Ĝis la babilado !

Published at 21:51 ( 0 comments / 373 visits )
This post is public

October 15, 2007

Essai/Provo de Ipernity

Malgré le nom de ce nouveau réseau social et partage de photos, qui ouvra ses portes en avril dernier, il est possible d'y utiliser d'autres langues telles l'espéranto (et le français !).

Quelqu'un, je ne me souviens plus qui, peut-être liberafolio, m'a incité à l'utiliser.

J'ai donc essayé. Ainsi maintenant, en plus de mes comptes chez Orkut et Amikumu, j'ai une page supplémentaire chez Ipernety.

À noter que ce site utilise la technologie OpenID pour faciliter la gestion des comptes.


Malgraŭ la nomo de tiu nova socia reto kaj foto-retejo, kiu aperis en aprilo de 2007, eblas ĉi tie uzi retpaĝaron esperantlingve !

Iu, mi ne plu memoras kiu, eble liberafolio, instigis min ekuzi ĝin.

Do mi provis. Nun, krom miaj kontoj ĉe Orkut kaj Amikumu, mi havas plian paĝon ĉe Ipernety.

Notinde que tiu ttt-ejo uzas la teknologio de OpenID por faciligi la administradon de siaj kontoj (oni nur bezonas unu pasvorton por ĉiuj kontoj).


La origina artikolo estas tie

Published at 18:09 ( 2 comments / 451 visits )
This post is public


( 17 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Olivier

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...