November 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
              1  
  2 3 4 5 6 7 8  
  9 10 11 12 13 14 15  
  16 17 18 19 20 21 22  
  23 24 25 26 27 28 29  
  30              

Archives

December 2008 (2)
November 2008 (3)
October 2008 (1)
August 2008 (2)
July 2008 (1)
June 2008 (1)
May 2008 (1)
April 2008 (1)
February 2008 (1)
December 2007 (3)
October 2007 (1)

November 26, 2008

La malkonektado, nova ideo en Eŭropo

(tradukado de antaŭvido)

Scenaro imagita por la unua fabriko de la ebloj (Fabrique des Possibles)

En 2012, la interreto estas samkiel komuna ol akvo en la hejmoj, sed ankaŭ en la publikaj spacoj aŭ la transportiloj. La divido inter portebla kaj surtabla komputiloj malaperis: ĉiu persono, ĉiu familio, ĉiu grupo aranĝas sian propran « reto-mondon », alireblan ĉiuokaze, pere de iu ajn aparato.

La ĝeneraligita ĉiama konektado funde aliformis la vivomanieron kaj laboromanieron. Sed ĝia sekvo aperas ankaŭ per zorgoplena pligrandiĝo de la streĉo inter la respondeculoj: daŭra premado de la labordonantoj, klientoj, kunlaborantoj kelkfoje fariĝas netolerebla.

Politike, la ekologiistoj agadas por « subportebla komunikado ». Kelkaj firmaoj de nove ne plu laboras dimanĉe (kalkulante la horzonon de iliaj klientoj)… kaj eĉ uzas tion kiel komerca argumento. Ankaŭ novaĵkreantaj firmaoj scipovis uzi tiujn novajn atendojn. Kelkaj luas la servojn de homaj « tele-majordomoj » kiuj filtras viajn komunikojn, resumas viajn mesaĝojn, aranĝas vian agendon. Aliaj reprezentas vin rete tra virtuala duplikato, kiam vi estas okupata (aŭ ne!) pri alio.

La malkonektado estas nova ideo en Eŭropo.

Origina franclingva artikolo verkita de Daniel Kaplan la 28-an de januaro 2002

Published at 15:22 / 2 comments / 418 visits
This post is public

( 1 post )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...