November 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
              1  
  2 3 4 5 6 7 8  
  9 10 11 12 13 14 15  
  16 17 18 19 20 21 22  
  23 24 25 26 27 28 29  
  30              

Archives

December 2008 (2)
November 2008 (3)
October 2008 (1)
August 2008 (2)
July 2008 (1)
June 2008 (1)
May 2008 (1)
April 2008 (1)
February 2008 (1)
December 2007 (3)
October 2007 (1)

November 14, 2008

Plivastiĝo de malscio

“La aĵo (ento/objekto) kiu kreskas plej rapide nuntempe estas informo. Informo disvolviĝas dekoble pli rapide ol iu ajn natura aŭ fabrika produkto sur la planedo”, klarigas Kevin Kelly. Laŭ iuj kalkuloj de Kelly kaj de la fama ekonomiisto pri retoj Hal Varian, kiu aktuale laboras ĉe Google, tutmonda informo kreskas po 66 % ĉiujare ekde pluraj dekjaroj, dumtempe prilaborataj produktoj nur pliiĝas po 7 % averaĝe. Krom la plivastiĝo de informo, aldoniĝas la plivastiĝo de la scio (plimultiĝo de sciencaj artikoloj publikitaj ĉiujare, de la patentoj deponitaj, ktp…).

La kono utilas la la kono, tiel permesante al ni progreson de la rimedoj, de la iloj kaj novajn respondojn pri la demandoj petataj de la homaro. Sed, kiel revokas Kevin Kelly, la paradokso de scienco estas ke ĉiu nova respondo alportas siajn novajn demandojn. La teleskopoj kaj mikroskopoj permesis al ni aliri novajn konojn, sed ankaŭ reliefigi ĉion kion ni ne sciis.

“Eĉ se nia kono estas kreskanta eksponente, niaj demandoj sekvas eksponentan ekspansion pli rapidan. Ĉiuj matematikistoj dirus tion al vi, plivastiĝo de fosaĵo inter du eksponentaj kurboj estas mem eksponenta kurbo. Tiu interspaco inter demandoj kaj respondoj simboliĝas la eksponenta kurbo de nia malscio.” Ni povus kredi ke scienco estas metodo qui disvolvas pli nia malscion ol ni scion, distriĝas la ĵurnalisto.

“Ekzistas neniu kialo pri inverso de tiu fenomeno en la estonteco. Ju pli teknologio estas maltrankviliva, des pli maltrankvilantaj estas la demandoj kiujn ĝi produktas. Ni povas atendi ke teknologioj kiel artefarita inteligenteco, kontrolata fuzio aŭ kvantuma komputiko (menciitaj kiel ekzemploj) aperigos milojn da novaj demandoj. (…) Alivorte, nia maksimuma malscio ne estas ĝisirata”, li konkludas.

Franclingva fonta artikolo « L'expansion de l'ignorance » verkita de Hubert Guillaud la 23-an de oktobro 2008



Published at 18:24 / 6 comments / 367 visits
This post is public

November 20, 2008

Ĉu vi ŝatas Beaujolais ? Ne, mi ŝatas vinon.

Beaujolais nouveau (la nova vino beaujolais) estas franca vino kiun oni povas aĉeti la saman jaron ol ĝia rikolto. Ĝi estas produktita en la regiono de Beaujolais (Nomo de origino) el subspeco gamay. Ĝia enmerkatigo estas permesata tuj post la vinofarado (vinification). Ĝi estas vendebla, tutmonde, la trian ĵaudon de novembro.

Jes, vi komprenis ke mi ne ŝatas tiun banano-frago-gusta multekosta malvera vino.

Published at 14:46 / 1 comment / 254 visits
This post is public

November 26, 2008

La malkonektado, nova ideo en Eŭropo

(tradukado de antaŭvido)

Scenaro imagita por la unua fabriko de la ebloj (Fabrique des Possibles)

En 2012, la interreto estas samkiel komuna ol akvo en la hejmoj, sed ankaŭ en la publikaj spacoj aŭ la transportiloj. La divido inter portebla kaj surtabla komputiloj malaperis: ĉiu persono, ĉiu familio, ĉiu grupo aranĝas sian propran « reto-mondon », alireblan ĉiuokaze, pere de iu ajn aparato.

La ĝeneraligita ĉiama konektado funde aliformis la vivomanieron kaj laboromanieron. Sed ĝia sekvo aperas ankaŭ per zorgoplena pligrandiĝo de la streĉo inter la respondeculoj: daŭra premado de la labordonantoj, klientoj, kunlaborantoj kelkfoje fariĝas netolerebla.

Politike, la ekologiistoj agadas por « subportebla komunikado ». Kelkaj firmaoj de nove ne plu laboras dimanĉe (kalkulante la horzonon de iliaj klientoj)… kaj eĉ uzas tion kiel komerca argumento. Ankaŭ novaĵkreantaj firmaoj scipovis uzi tiujn novajn atendojn. Kelkaj luas la servojn de homaj « tele-majordomoj » kiuj filtras viajn komunikojn, resumas viajn mesaĝojn, aranĝas vian agendon. Aliaj reprezentas vin rete tra virtuala duplikato, kiam vi estas okupata (aŭ ne!) pri alio.

La malkonektado estas nova ideo en Eŭropo.

Origina franclingva artikolo verkita de Daniel Kaplan la 28-an de januaro 2002

Published at 15:22 / 2 comments / 412 visits
This post is public

( 3 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...