October 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
        1 2 3 4  
  5 6 7 8 9 10 11  
  12 13 14 15 16 17 18  
  19 20 21 22 23 24 25  
  26 27 28 29 30 31    

Archives

December 2008 (2)
November 2008 (3)
October 2008 (1)
August 2008 (2)
July 2008 (1)
June 2008 (1)
May 2008 (1)
April 2008 (1)
February 2008 (1)
December 2007 (3)
October 2007 (1)

October 2nd, 2008

Ĉu sporto estas bono por la sano ?

Ĝis hieraŭ mi tute forgesis kutiman frazon de iu el miaj iamaj sporto-instruistoj : « sportumu vi, tio estas bono por la sano ! ».

Mi neniam vere kredis je tio, sed iom post iom mi forgesis kaj kutimis bicikli ĉiusemajne en klubo kaj ĉiutage por kutima veturado. Kaj uzado de nepoluanta veturilo plaĉas al mi. Kaj finfine mi sekvis tiun ĉi frazon de malŝatita instruisto. Hieraŭ, kiam mi estis kuŝita sur lito, tiu frazo revenis el mia memoro.

Sed je hieraŭa vespero, poluanta veturilo, iu motorciklo, provis instrui al mi flugon. Sed mi mislernis kaj ne scipovis flugi longtempe. Post tri aŭ kvar metroj, mi surgrundiĝis (pli precize surgrudiĝis). Kaj mia nefluganta maŝino rompiĝis.

Ĝis nun, nenio gravas krom haŭto-skrapo kaj lumba fendo. Pro tio mi devas uzi dopadon ;). Tio estus interesa afero por biciklanto, se biciklado estus permesata, sed ne. Mi devas ripozi kaj paŭzi laboron dum ses tagoj.
Do, la moralinstruo estas ke oni devas porti tian flavan ĵerzon kaj kaskon, por ĈIUJ MOVADOJ.




La franclingvanoj povas legi tiun paperon securiteroutiere.gouv.fr, depliant_velo_sept08.pdf (1.08Mo), pri sekura veturado per biciklo.
Published at 08:39 / 4 comments / 652 visits
This post is public

( 1 post )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...