August 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
            1 2  
  3 4 5 6 7 8 9  
  10 11 12 13 14 15 16  
  17 18 19 20 21 22 23  
  24 25 26 27 28 29 30  
  31              

Archives

December 2008 (2)
November 2008 (3)
October 2008 (1)
August 2008 (2)
July 2008 (1)
June 2008 (1)
May 2008 (1)
April 2008 (1)
February 2008 (1)
December 2007 (3)
October 2007 (1)

August 12, 2008

Kiel cifereca aparato kaj datumoj povas elflugi en flughaveno...

El franclingva paĝo de LinuxFr.

Tio estas incitiĝema interesi la programistojn kaj uzantojn de liberaj programaroj (NdT kaj ĉiuj subtenantoj de liberecoj) kiuj dezirus iri Usonen (kaj en la aliaj landoj kiuj starigas saman leĝaron). La usona departamento pri interna sekureco (DHS) publikigis tekston permesante la doganistojn kapti iujn ajn elektronikajn aparatojn (tekkomputilojn, poŝtelefonojn, porteblajn diskaparatojn, plurfunkciajn telefonojn, KD-ojn, DVD-ojn, ĉiuj ciferecajn datumportilojn, ktp.) nome de la sekureco, por ebligi la « malkovradon de informoj rilate al terorismo, trafikoj de drogoj aŭ kontraŭleĝa enmigrado ». Do tio enhavas eventualan konfiskadon kaj analizon de la enhavo (per tradukado kaj/aŭ provo de malĉifrado laŭ bezono). La rimedoj jam estas aktualaj kaj laŭ « IDG News Service, pluraj vojaĝantoj jam raportis ke ilies tekokomputilo estis ekkaptita kaj ne estis redonita poste. »

Tiu teksto partoprenas en la Anti-Counterfeiting Trade Agreement (ACTA, laŭvorte « Kontraŭ-falsada Komercia Traktato »), inter Usono, Eŭropa Unio, Japanio, Svislando, Aŭstralio, Kanado kaj Novzelando (vidi detalojn ĉe la blogo de Laurent Guerby franclingve). Notinde ACTA temas pri kontraŭfalsado kaj ne la kutima preteksto de nacia sekureco...

La EFF (Electronic Frontier Foundation) timas ke « komputiloj enhavus familiajn, medicinajn, financajn informojn kiuj povus facile esti kopiataj kaj troviĝi en la registaraj datumbazoj ».

Kompreneble, oni povus priparoli teknikajn solvojn (la ebla neigo, lerni perkore siajn SSH-ŝlosilojn kaj elŝuti siajn datumojn nur surloke, ktp.), sed devus pripensigi la adopto de tia leĝaro kaj siaj sekvoj, kaj ne la kondiĉaj kaj sinuomensaj eblaj teknikaj solvoj.

Published at 08:18 / 5 comments / 590 visits
This post is public

( 1 post )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...