Ĝis hieraŭ mi tute forgesis kutiman frazon de iu el miaj iamaj sporto-instruistoj : « sportumu vi, tio estas bono por la sano ! ».
Mi neniam vere kredis je tio, sed iom post iom mi forgesis kaj kutimis bicikli ĉiusemajne en klubo kaj ĉiutage por kutima veturado. Kaj uzado de nepoluanta veturilo plaĉas al mi. Kaj finfine mi sekvis tiun ĉi frazon de malŝatita instruisto. Hieraŭ, kiam mi estis kuŝita sur lito, tiu frazo revenis el mia memoro.
Sed je hieraŭa vespero, poluanta veturilo, iu motorciklo, provis instrui al mi flugon. Sed mi mislernis kaj ne scipovis flugi longtempe. Post tri aŭ kvar metroj, mi surgrundiĝis (pli precize surgrudiĝis). Kaj mia nefluganta maŝino rompiĝis.
kaj kaskon, por ĈIUJ MOVADOJ.
La franclingvanoj povas legi tiun paperon securiteroutiere.gouv.fr, depliant_velo_sept08.pdf (1.08Mo), pri sekura veturado per biciklo.
Send a message
Search for members
Cindy Mckeepro says:
Olivier replies:
WOOD says:
Olivier replies: