El franclingva paĝo de LinuxFr.
Tio estas incitiĝema interesi la programistojn kaj uzantojn de liberaj programaroj (NdT kaj ĉiuj subtenantoj de liberecoj) kiuj dezirus iri Usonen (kaj en la aliaj landoj kiuj starigas saman leĝaron). La usona departamento pri interna sekureco (DHS) publikigis tekston permesante la doganistojn kapti iujn ajn elektronikajn aparatojn (tekkomputilojn, poŝtelefonojn, porteblajn diskaparatojn, plurfunkciajn telefonojn, KD-ojn, DVD-ojn, ĉiuj ciferecajn datumportilojn, ktp.) nome de la sekureco, por ebligi la « malkovradon de informoj rilate al terorismo, trafikoj de drogoj aŭ kontraŭleĝa enmigrado ». Do tio enhavas eventualan konfiskadon kaj analizon de la enhavo (per tradukado kaj/aŭ provo de malĉifrado laŭ bezono). La rimedoj jam estas aktualaj kaj laŭ « IDG News Service, pluraj vojaĝantoj jam raportis ke ilies tekokomputilo estis ekkaptita kaj ne estis redonita poste. »
Tiu teksto partoprenas en la Anti-Counterfeiting Trade Agreement (ACTA, laŭvorte « Kontraŭ-falsada Komercia Traktato »), inter Usono, Eŭropa Unio, Japanio, Svislando, Aŭstralio, Kanado kaj Novzelando (vidi detalojn ĉe la blogo de Laurent Guerby franclingve). Notinde ACTA temas pri kontraŭfalsado kaj ne la kutima preteksto de nacia sekureco...
La EFF (Electronic Frontier Foundation) timas ke « komputiloj enhavus familiajn, medicinajn, financajn informojn kiuj povus facile esti kopiataj kaj troviĝi en la registaraj datumbazoj ».
Kompreneble, oni povus priparoli teknikajn solvojn (la ebla neigo, lerni perkore siajn SSH-ŝlosilojn kaj elŝuti siajn datumojn nur surloke, ktp.), sed devus pripensigi la adopto de tia leĝaro kaj siaj sekvoj, kaj ne la kondiĉaj kaj sinuomensaj eblaj teknikaj solvoj.
Send a message
Search for members
Milokula Kato says:
En multaj landoj tiu leĝo estas aplikata senescepte. Usono enkondukis tian eblecon kiam ĝi estas bezonata. Eĉ teknike ne eblas tralegi ĉion enhavatan en elektronikaj ejoj.
Olivier replies:
Ĉu vi ne aliĝas al diversaj asocioj ?
Ĉu vi ne laboras kaj kreas novaĵojn (komputilaĵojn, artaĵojn, ktp.) ?
Mi pensas ke ni ĉiuj povas timi pri senliberigata socio.
Cindy Mckeepro says:
Usono fariĝas pli kaj pli aroganta.
Milokula Kato says:
Mi preskaŭ en neniu asocio membras. Do ĉiukaze en neniu kiu suspektigus min aŭ plialtigus intereson al mia persono.
Jes, mi fotas, desegnas kaj verketas. Ĉu flughavenaj oficistoj kaj doganistoj estas fakuloj pri tio?
La la timon de senliberigata socio (kiel vi diris) mi priparolos en mia venonta blogero.
Olivier replies:
jes mi ne trovis pli taŭgan esprimon, ne timu korekti min
ĝis legado