Olivier Published on December 12, 2007
by Olivier

Olivier's blog

Browse posts
La Internacia Olimpika Komitato nekapabla garantii la informadan liberecon dum la Olimpiko
Posted on July 30, 2008
Kie ili trovas la tempon fari?
Posted on June 6, 2008
FajroVulpo 3-a, Mozilla provas starigi mondan rekordon de elŝutoj
Posted on May 30, 2008
6 comments (latest 16 months ago)
VeoSearch : solidara serĉilo donacas al asocioj (Eo ankaŭ)
Posted on April 22, 2008
5 comments (latest 19 months ago)
Gen Kanai : kial libera programaro disvastiĝas malrapide en Azio?
Posted on February 29, 2008
3 comments (latest 20 months ago)
Enlightenment E17 preskaŭ tute tradukata
8 comments (latest 22 months ago)
phpBB3
Posted on December 9, 2007
2 comments (latest 23 months ago)
Venu ĉe babilejo.org!
Posted on December 7, 2007
Essai/Provo de Ipernity
Posted on October 15, 2007
2 comments (latest 2 years ago)

Keyword tags

Enlightenment
Tradukado
Linukso

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 1 944 times

Enlightenment E17 preskaŭ tute tradukata

Wednesday December 12, 2007 at 09:41PM

La 10-a de decembro, mi sendis novan tradukadon de Enlightenment E17.

Tiu traduko enhavas nur 95 netradukitajn frazojn el la 1225.

Unu el miaj duboj estas la uzo de la -u finaĵo por la verboj. Mi preferas uzi la -i por diri Agado kaj ne Ordono.

Alia dubo estas la uzo de tiu tradukado de alia persono.

Bonvolu diri al mi kiam vi uzas ĝin.

Origina artikolo

8 Comments / add your comment?

Cindy Mckeepro says:
Malaĉe! Mi elŝutos ĝin, uzos ĝin, kaj donos miajn pensojn. :)
Vi bezonas forigi 'e' el la ligilo; estas enlightenment

--
Vidita en la ĉefpaĝo de uzanto (?)
Posted 23 months ago. ( permalink )
Olivier replies:
Dankon por la korekto pri la ligilo, ja vi pravas Enlightenment estas ĉe www.enlightenment.org .

Kelkaj kromaj ligiloj pri E17 :
- www.get-e.org por vidi la etosojn kaj piktogramoj, ktp, alivorte la beleco de E17
- www.enlightenment.org/p.php?p=download&l=en por informoj por elŝuti
Posted 23 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro says:
Mi forgesis diri al vi (intencis antaŭlonge), ke Bertilo Wennergren konsilas uzi la i-formon kutime. Sed se la uzanto 'ricevas' instrukcion de la programo -- ekz. retajpu la pasvorton, oni uzas la u-formon.
Do, butonoj kaj menuoj diras Serĉi, Rezigni, Forigi, Elekti, ...
Mi aldonis la Enlightenment-debianan pakaĵon kaj ne ricevis Esperanton, do mi elŝutos kaj instalos la plej novan pakaĵon rekte de la retejo.
Posted 22 months ago. ( permalink )
Olivier replies:
Feliĉan novan jaron !

Dankon por la helpo, mi pensas ke mi devos inspekti la tutan interfacon por ŝanĝi la maltaŭgajn -i finaĵojn en -u finaĵojn.

Mi aldonis la esperantan tradukon en junio de 2006. La tradukado devus ĉeesti.

Eble vi ne havas la taŭgan "locale" instalitan.

Alimaniere kaj plej simple vi povas kopii la dosieron enlightenment.mo de la dosierujo /usr/share/locale/eo/LC_MESSAGES/enlightenment.mo al /usr/share/locale/en/LC_MESSAGES/enlightenment.mo .
Posted 22 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro says:
Mia lokaĵo estas "eo.UTF-8"
Mi uzis locate enlightenment.mo kaj trovis nenion.
Mi elŝutis la fontan arkivon, (sourceforge) kaj enrigardis la po-dosierujon, kaj eo.* ne ekzistis. ??
Posted 22 months ago. ( permalink )
Olivier replies:
Saluton Cindy! Dankon por la zorgo.

Vi elŝutis la 16-an version de Enlightenment.
De longe mi ne uzas tiun malnovan version kiu estis ege mojosa kaj uzebla.

Mi tradukis la e17-version de Enlightenment kies instalado estas priskribita ĉe www.enlightenment.org/p.php?p=download&l=en
Posted 22 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro replies:
Uuuu, eĉ la titolo de via artikolo diras 'E17'. :(
Nun mi havas ĝin. Jen, ligilo por vi, kiu havas lingvonomojn kiujn vi bezonas: translationproject.org/PO-files/eo/iso_639-1.6.eo.po
Posted 22 months ago. ( permalink )
Olivier replies:
Jen alia .po dosiero por mia Kbabeldict ;)

Dankon por la ligilo.

En tiu ĉi menciita paĝo ( translationproject.org/PO-files/eo/?C=M;O=D ) mi eĉ trovis novan 1.7 version.

Mi memoras ke mi jam tradukis tiel maniere la landajn nomojn, sed la tradukaĵoj ne plus estas en la tradukado. Eble la ĝisdatigo fuŝis.
Posted 22 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...