“La aĵo (ento/objekto) kiu kreskas plej rapide nuntempe estas informo. Informo disvolviĝas dekoble pli rapide ol iu ajn natura aŭ fabrika produkto sur la planedo”, klarigas Kevin Kelly. Laŭ iuj kalkuloj de Kelly kaj de la fama ekonomiisto pri retoj Hal Varian, kiu aktuale laboras ĉe Google, tutmonda informo kreskas po 66 % ĉiujare ekde pluraj dekjaroj, dumtempe prilaborataj produktoj nur pliiĝas po 7 % averaĝe. Krom la plivastiĝo de informo, aldoniĝas la plivastiĝo de la scio (plimultiĝo de sciencaj artikoloj publikitaj ĉiujare, de la patentoj deponitaj, ktp…).
La kono utilas la la kono, tiel permesante al ni progreson de la rimedoj, de la iloj kaj novajn respondojn pri la demandoj petataj de la homaro. Sed, kiel revokas Kevin Kelly, la paradokso de scienco estas ke ĉiu nova respondo alportas siajn novajn demandojn. La teleskopoj kaj mikroskopoj permesis al ni aliri novajn konojn, sed ankaŭ reliefigi ĉion kion ni ne sciis.
“Eĉ se nia kono estas kreskanta eksponente, niaj demandoj sekvas eksponentan ekspansion pli rapidan. Ĉiuj matematikistoj dirus tion al vi, plivastiĝo de fosaĵo inter du eksponentaj kurboj estas mem eksponenta kurbo. Tiu interspaco inter demandoj kaj respondoj simboliĝas la eksponenta kurbo de nia malscio.” Ni povus kredi ke scienco estas metodo qui disvolvas pli nia malscion ol ni scion, distriĝas la ĵurnalisto.
“Ekzistas neniu kialo pri inverso de tiu fenomeno en la estonteco. Ju pli teknologio estas maltrankviliva, des pli maltrankvilantaj estas la demandoj kiujn ĝi produktas. Ni povas atendi ke teknologioj kiel artefarita inteligenteco, kontrolata fuzio aŭ kvantuma komputiko (menciitaj kiel ekzemploj) aperigos milojn da novaj demandoj. (…) Alivorte, nia maksimuma malscio ne estas ĝisirata”, li konkludas.
Franclingva fonta artikolo « L'expansion de l'ignorance » verkita de Hubert Guillaud la 23-an de oktobro 2008
Send a message
Search for members
Thierry Salomon says:
Olivier says:
ĝi interesigis ankaŭ min. Do mi provis la tradukadon.
Se vi vidas kelkajn erarojn, Bonvolu diri ilin.
Cindy Mckeepro says:
Sed ĉu oni devus kredi ke tio estas kresko de malscio? Mi ne scias. Ha, ha. Pardonu.
Mi volas scii ĉu tiu ĉi pensmaniero estas utila. Kion ĝi gajnos por ni se ni veturas per tiu pensvojo?
Olivier replies:
Onagrino (Dominique)--- (*)pro says:
Olivier replies:
Mi pensas ke ankaŭ trouzo de interreto estas malbona ĉar ĝi estas uzata ĉefe (plej ofte) por amuzo kaj ne por lernado.