Grekia koncentro...

Kefalonio prave esceptas pro pli ol unu kialo : unue, estas la sola insulo je tia mezuro kiu havas tiel altan montaron, la Monto Enos kiu kulminas po 1628 metroj. Ĝi ankaŭ estas la sola ionia insulo kiu disponas tiel riĉan kaj diversan kamparon kun vitoj, fruktarboj kaj olivarbaj kampoj ĝis nevidebleco. Fine, kiu alia greka insulo, krom Kreto, prezentas tian diversecon de strandoj, ĉiuj malsamaj ?

Kefalonio havas riĉan historion ekde la Antikveco. De la mikenaika epoko restas multaj belegaj objektoj, videblajn ĉe la arkeologia muzeo en Argostoli, dum la muroj de la malnovaj arkaikaj urboj ankoraŭ impresos la vizitanton. La Mezepoko kaj la Renesanco sub la venecia superregado nin postlasis kastelon kaj fortreson kiuj estas ĵuse renoviĝaj. Finfine, ĉar ni troviĝas en Grekio, ekzistas pluraj ortodoksaj monaĥejoj disĵetaj en la montaro kun splenda panoramo de la maro. La plej impresa troviĝas en Kipouria kaj dominas gigantajn klifajn.

Malkovrebla antaŭ la aliaj

Kiam la vizitanto venas por la unua fojo en Kefalonion, li plejparte jam travizitis la Cikladojn kaj la historiajn rondvojaĝojn. Do li miras pri tiu insulo tiel verda kaj pitoreska, kun pejzaĝoj tiel diversaj kaj ravaj, kun plaĝoj tiel belaj kaj kvietaj. Kiel okazis ke li neniam aŭdis pri tiu insulo antaŭe ? Tiom pli bone por vi, kara leganto kaj estonta vizitanto. Plie vi tenas en viaj manoj turistan broŝureton kiu parolas pri Grekio en la lingvo internacia... Oportune okazas, ĉu ne ?

Rifuĝi en la camparo, kun promenadoj kaj gastronomiaj haltoj

La Kefalonia insulo estas la ideala loko por ĉiuj kiu adoras la naturon kaj la bukolikajn promenadojn. La monatoj de aprilo kaj majo kaj la periodo ekde la mezseptembro ĝis la mezoktobro perfektas por ŝatantoj de ekskursoj. La Nacia Parko de Monto Enos, kun ĝia unika faŭno kaj ĝiaj maloftaj floroj, atendas vin por neforgesebla restado.

Kefalonio krome havas gastronomian reputaciegon en Grekio. Oni gustumas la lokajn specialaĵojn, kiel la farĉita flano kun bovidaĵo aŭ moruaĵo, aŭ la plenigita kuniklaĵo kun vino, en unu el la multaj lokaj tavernoj. Kial ne ankaŭ viziti la vitejojn kie oni povas trovi la bonegan sekan blankan vinon, la Robola, Kefalonianaj fieraĵo . Aŭ frandi la fama feta, konservata en la oliva oleo, kiu onidire havas sian devenon ĉi tie. Fine, la mielo ĉu farita je timianon aŭ la negraj abioj de Monto Enos kaj ankaŭ migdaloj, uziĝas por prepari bongustegan desertojn.

Reĝa pleneco en la Odisea lando

Ĉu vi restas nesentema pri la antaŭaj argumentoj ? Jen io kio donos al vi la deziron veni al la insulo Kefalonio kaj al la Joniaj insuloj. Se por vi la ferioj signifas kvietajn kaj sekurajn plaĝojn, malproksime de la turistaj itineregoj, vi trovis la ĝustan lokon !

Sur unu el la grandiozaj finsablaj plaĝoj, vi flanke forlasos la bizancon kverelon pri la nomo de la lokoj en esperanto : ĉu ni devas diri Kefalonia aŭ Kefalonio ? Vi anstataŭe revos pri la grandaj faroj de Odiseo, ruza Itaka reĝo, kies palacon iuj ankoraŭ serĉas ĉi tie. Aŭ pri lia edzino, la ne malplej ruza Penelopi, kiu havus atendinta lin 20 jarojn rifuzante ĉiujn la aspirantojn, laŭ Homero. Vi eĉ povos dediĉi unu tagon por viziti la beletan nejbaran Itakan insulon, eĉ ŝipe ĉirkaŭiri ĝin kaj admiri ĝiajn malgrandajn golfetojn.

Unu plaĝo por ĉiu tago de la monato

Al ni plaĉus prezenti al vi kelkajn belajn strandojn en Kefalonio.

Ni komenciĝu kun Myrtos kaj Petani, du belegaj rulŝtonaj strandoj kun bluaj spirhaltigaj laŭgradaj ŝanĝoj. La unua simbolas la insulon, la poŝkarton kiun oni kutime sendas al siaj amikoj, kiuj bedaŭrinde restis hejme. La turkisa kaj kristalina akvo ĉe Antisamos, la rulŝtonaj plaĝoj kiel Emblissi kaj la golfetoj kiel Foki, ĉefe al nordo de la insulo, atendas vin por enplonĝi kun la masko.

Jes, sed la finsablaj strandoj ? Ni tien eliras. Rendevuo en la suda parto de Kefalonio. Laŭplaĉe : la belaj kaj senfinaj plaĝoj de Xi-Megas Lakos kaj Trapezaki-Lourdas. Okra aŭ blonda sablo kiu varmos vian koron kaj travidebla kaj malprofunda akvo kiu ĉarmos viajn infanojn. Ankaŭ troviĝas la longega plaĝo en Skala kun ĝiaj bonodoraj pinoj, tre ŝatataj de la anglaj voĵaĝ-aranĝantoj. Lassi, kiu estas la plej grava banloko de Kefalonio kun ĝiaj plaĝoj Makrys Gialos kaj Platis Gialos, plaĉos al tiuj kiuj serĉas laŭmodajn nokturnajn distraĵojn.

Finfine, ni aldonu multajn belegajn sablajn plaĝojn kiel Ammes, Avithos, Platies, Koroni, se ni nur parolas pri la plej famaj. Unu plaĝo por ĉiu tago de la monato, jes, certe eblas, kondiĉe ke vi havus aŭton kaj bonan mapon !

 

Kun KEFALONIA INFORMO, loĝejo laŭ viaj deziroj !

Jen, vi decidis veni ĉi tien por vidi kun viaj propraj okuloj ĉi-tiun insulon, belegan kiel oni ĉi-supre priskribiĝis al vi. Trovi loĝejon tie fariĝis infanludo ekde kiam la retpaĝo Kefalonia Informo prezentas al vi diversajn ofertojn da unuĉambrejoj, duĉambraj aŭ triĉambraj apartamentoj kaj somerdomoj, kun serĉado por trovi la plej bonan prezon.

Kompreneble vi povas serĉi kun sloŝilvortoj, konsulti la prezojn, la komentojn de antaŭaj klientaj kaj multajn paĝojn pri la plaĝoj kaj monumentoj de Kefalonio. Vi ankaŭ povas rezervi per la vojaĝoficejo ODYSSEAS vian loĝejon, inkluzive en hotelo, aĉeti viajn aviadilan, busan aŭ pramŝipan biletojn kaj eĉ lui aŭton. Plie, vi povas konsulti niajn paĝojn pri la tutinkluditaj restadoj, la ekskursoj, la eltrova rondvojaĝoj kaj elektaj laborejoj pri multaj temoj... Kaj la tuto en la lingvo internacia, ekde la jaro 2009 !