March 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
              1  
  2 3 4 5 6 7 8  
  9 10 11 12 13 14 15  
  16 17 18 19 20 21 22  
  23 24 25 26 27 28 29  
  30 31            

Archives

December 2009 (3)
November 2009 (3)
October 2009 (3)
September 2009 (2)
August 2009 (6)
July 2009 (3)
June 2009 (6)
April 2009 (1)
February 2009 (2)
January 2009 (3)
December 2008 (1)
November 2008 (4)
October 2008 (5)
September 2008 (2)
August 2008 (5)
July 2008 (2)
June 2008 (3)
May 2008 (4)
April 2008 (2)
March 2008 (5)
February 2008 (1)
November 2007 (1)

March 5, 2008

Pri Amikeco

Geamikoj!

Ankoraŭ mi ne kuraĝas piedi en la vojo de verkado sola, kaj bezonas helpon, pro tio mi serĉis en la reto iun tekston kiu plibone tradukas mian korsenton pri amikeco.
Feliĉe mi trovis tiun suban tekston kiu atestas mian amikecon al ĉiuj vi esperantistoj, neesperantistoj, viroj, virinoj...ĉiuj vi, geamikoj de Ipernity!

"Amikeco estas la plej granda donacaĵo, kiun saĝeco donacas, por feliĉigi la tutan vivon de homo.
Amikeco estas sendube la plej efika kuracilo, necesa al homo post malbonŝanca amo.
Nenio scipovas anstataŭigi amikecon – nek mono, nek potenco, nek ĉarmo, nek bonstato, nek famo.
Amikeco pligrandigas feliĉon kaj malpligrandigas faton.
Amikeco estas la plej bona aĵo, kiun unu homo povas senprofite proponi al alia homo.
Amikeco multobligante ĝojon kaj dividante ĉagrenojn- pligrandigas nian feliĉon kaj mildigas suferojn.
Kie simplanimeco kaj sincereco, tie floras amikeco kaj ĝojo.
Amo ligas korojn kaj amikeco intelektojn.
Post spirado, manĝado kaj dormado- amikeco estas unu el kondiĉoj, necesaj por nia vivo. 
Amikeco estas la plej delikata floro, disvolviĝanta el reciprokaj interhomaj kontaktoj. Se vi ne zorgos pri ĝi persiste kaj senlace, la floro velkos, antaŭ ol malfermos ĉiujn siajn burĝonojn.
El ĉiuj vojoj kondukantaj nin al feliĉo, neniu estas tiel efika, tiel fruktodona kaj tiel dolĉa, kiel amikeco. "
Fonto:www.esperanto.koszalin.pl
Amike

 

Published at 02:52 / 7 comments / 1448 visits
This post is public

March 9, 2008

Vanessa da Mata kaj Ben Harper

 

Vanessa estas brazila kantistino, nuntempe ŝi estas tre populara en Brazilo, ilia unua kontakto estis per telefono kaj la muziko estis farita apartigita unu de alia. Mi ŝatas ŝian dolĉa maniero kanti kaj ŝia afabla sinteno, bedaŭrinde ŝi ankoraŭ ne kantas esperante!

 

Published at 11:37 / 2 comments / 500 visits
This post is public

Published at 11:13 / 10 comments / 503 visits
This post is public

March 23, 2008

Almenaŭ Hodiaŭ

Almenaŭ hodiaŭ metu belecon en viajn okulojn, por ke vi rigardu la vivon per lensoj pli helaj.
Liberigu vin de la negativaj impresoj kiuj akompanis vin al la lito, en la pasinta nokto, kaj decidu rigardi la mondon kaj la personojn bonvoleme.
Vi konstatos, ke via intima stato renoviĝos kaj ĉio fariĝos pli agrabla ĉirkaŭ vi.
La bonvolo rilate al la aliaj revenas de ili, kiel simpatio kaj amikeco rilate al vi.
Alfrontu la novan tagon, preta venki kaj konkeri la bonan spacon al vi destinitan en la mondo.

Fonto: La libro VIVO FELIĈA - eldonejo: Societo Lorenz

Published at 13:46 / 12 comments / 724 visits
This post is public

March 30, 2008

Promenado

Piediru iomete en la libera aero.
Trankvile, rigardu la naturon kiu benas al vi la vivon.
Distriĝu, elirante el la tumulto, kie vi troviĝas kaj lasante flugi vian imagopovon.
Evitu la homplenajn lokojn por via promenado, kaj enspiru la balzaman oksigenon de la arbaro, de la monto, de la maro...
Reformu konceptojn, trankviliĝu kaj benu la vivon, kiel ĝi prezentiĝas al vi.
Via nuntempa ekzistado estas riĉa je tio, kion vi bezonas por esti feliĉa.

FONTO: Libro "VIVO FELIĈA" - Eldonejo: Societo Lorenz

Published at 12:27 / 7 comments / 629 visits
This post is public

( 5 posts )

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svensk ny | More...