Amiko rakontis al mi tiun suban historieton(1):

"Iam mi estis staranta ene de tro plena subtrajno, kaj mi eĉ ne sukcesis moviĝi, post kelka tempo mi ekvidis belan junulinon sidantan malproksime, ŝi rigardis min kaj ridetis. Mi pensis: ĉu ŝi ridetas al mi? ĉu eblas? jes, ŝi ridetas al mi!! Sed kial? Bone mi ankoraŭ estas ĉarma viro!!

Malgraŭ mia aĝo, ankoraŭ la virinojn mi sukcesas atentigi pri mi. Sufere mi alproksimiĝis de tiu junulino, Kia bela rideto, ŝiaj okuloj estis kvazaŭ du perloj, kiaj belaj haroj, kia virino!!, entuziasme mi pensadis!!

Kiam mi estis tre proksime, ŝi dolche parolis: Onklo* ĉu vi volas sidiĝi? Mi volis morti, tiaj vortoj vundis min profunde...

Preskaŭ mute kaj honte mi respondis, ho ne! dankon, trankviliĝu!"

*Onklo: estas la esprimo kiu la brazilaj gejunuloj ŝatas uzi por voki la plej maljunulojn.

1 - Bazita en la verko de fama brazila verkisto nomata Rubem Alves

---------------------------------------

Mi kompatas pri mia amiko!

Hodiaŭ mi estis en subtrajno kaj ekvidis sidantan belan junulinon ridetante al mi, rapide mi foriris malproksimen de ŝi! Mi ne volas aŭdi la teruran vorton "onklo". Kia timo!! HE HE HE!