Mi denove relegas la faman libron La Profeto, mi opinias gxin emociiga, kortusxa, poezia, envolvita je simpla kaj interesa filozofio.

Kiam mi volas diri/verki ion belan aux kiam mi pensumas aux revas... mi trovas en tiu cxi libro pli da inspiro!

Legu tiu cxi ero de la libro:

Amu unu la alian, sed ne faru el la amo ligilon:

Prefere gxi estu movigxanta maro inter la bordoj de viaj animoj.

Plenigu reciproke viajn kalikojn, sed ne trinku el unu kaliko.

Donu reciproke vian panon, sed ne mangxu el la sama panbulo,

Kantu kaj dancu kune kaj gxoju, sed cxiu el vi restu sola,

Kiel la kordoj de liuto estas solaj, kvankam ili vibras per la sama melodio...

Tre interesa kaj bela mi opinias, cxu vi kunsentas?

Mi ekkomencas verki rete kaj esperante, unue mi flugas per flugiloj de aliaj homoj ...!