Post aprobiĝo en la brazila Senato, la leĝopropono de senatano Cristovam Buarque
pri laŭelekta instruado de Esperanto en mezlernejoj sekvis al la
Deputita Chambro.
Nun ties komisiono pri edukado kaj kulturo (CEC-Comissão de Educação
e Cultura) analizos la aferon, sub la kodo PL 6162/2009 (Leghoprojekto)

En la portugala:
http://www.camara. gov.br/sileg/ Prop_Detalhe. asp?id=454210

Estas jam nomumita raportisto, deputito Neilton Mulim (PR/RJ) laŭprofesie
instruisto pri matematiko kaj psikopedagogo, iama urba konsilanto
en São Gonçalo-RJ, kies biografion (en la portugala) oni legas ĉe

http://www2. camara.gov. br/internet/ deputados/ biodeputado/ index.html? nome=NEILTON+ MULIM&leg= 53

Lia retadreso estas: dep.neiltonmulim@ camara.gov. br

Sed jam ĉiuj komisionanoj rajtas fari amendojn al la projekto. Ili estas

http://www2. camara.gov. br/comissoes/ cec/membros

Prezidas la komisionon profesorino Maria do Rosário (PT/RS):
dep.mariadorosario@ camara.gov. br

Se oni alskribos almenaŭ la prezidantinon kaj la raportiston, amase
kiel oni faris rilate al la senatanoj, tio estos granda helpo al la
afero. Al alilingvanoj, mi ripetas: sendi mesaghon nur en
via nacia lingvo kun videbla vorto "Esperanto" en latina alfabeto
en la titollinio estas suficha kontribuo.

Amike dankas

James Rezende Piton
UEA-Ĉefdelegito en Brazilo