Odamir Published on July 20, 2009
by Odamir

Odamir's blog

Browse posts
Dum...
Posted on August 9, 2009
2 comments (latest 2 months ago)
Ĉu vi konas Loreena Mckennitt ? / Do you know Loreena Mackennitt?
Posted on August 9, 2009
8 comments (latest 2 months ago)
"Dio kaj mi en la enlando" - Tipa regiona brazila kanzono
Posted on August 6, 2009
4 comments (latest 3 months ago)
Ĉu vi scias kion okazas al Irano nuntempe?
Posted on July 26, 2009
Finfine mi partoprenis brazilan esperantan kongreson!!
10 comments (latest 4 months ago)
Roberto Carlos - "Un Millon de Amigos"
Posted on July 12, 2009
7 comments (latest 4 months ago)
Brazilo Ĉampiono...huraaa!!!
Posted on June 29, 2009
8 comments (latest 5 months ago)
Tiu knabo ravis la mondon
Posted on June 26, 2009
4 comments (latest 4 months ago)
Brazila Esperanto-Movado bezonas vian apogon!!!
Posted on June 24, 2009
4 comments (latest 4 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 1 person added it to his favorites
  2. Read 255 times

Finfine mi partoprenis brazilan esperantan kongreson!!

Monday July 20, 2009 at 01:14PM

Malgraŭ mi partoprenis nur tri tagoj, mi ĝuiis ne forgeseblan kongreson.

La etoso estis tre agrabla!

Okazis interesaj prelegoj, mi renkontis malnovajn geamikojn kaj amikumis kun aliaj novaj personoj.

Estis mirinde renkonti geamikojn kiujn mi nur konis virtuale kiel Advalk, Aloisio Sartorato, Bira, Esperantisto Alen, Fernando Maia, Marly Freitas, Paŭlo Nascentes, Rogerio, Ronaldo, Tulio, Karesemio (la ĉarma karesema virino) kaj multaj, multaj aliaj geamikoj...

Ho! Notinda estas la fakto ke Esperantisto Alen (Edson), mia amiko el Dua Vivo, invitis min koni lian hejmon kaj familion, post ni iris al picejo kaj manĝis tre bongustajn picojn kaj drinkis manproduktatajn bierojn. Edson vi povas ĉiam inviti min al tiaj lokoj, ĉu bone?

Mi alvenis en merkredo kaj en tiu tago vespere okazis ĝojiga balo, tiam mi rememoris mian adoleskanteco kaj post trinki du glasoj da akvo mi dancis kaj dancadis...

Ĵaŭde vespere ni partoprenis Junian Feston (tipa brazila regiona festo), bone en la komenco mi iomete timis danci, sed post kelka tempo mi invitis mian amikinon Marly:

Ĉu vi volas danci? Mi ne scias bone se ŝi diris jes aŭ ne, tuj ni ekdancis!!

Laŭ mi la prezidantino(alia ĉarmulino) kaj la loka teamo organizis tre bone la eventon , mi dankas kaj gratulas ilin.

Bedaŭrinde venis la finon, ĉiuj estis emociitaj, multaj kisoj kaj brakumoj (laŭ la brazila kutimo)

Ĝis la venonta...!



10 Comments / add your comment?

César Dorneles says:
Mi envias vin... :-) Sed mi planas iri al Bauru oktobron!
Posted 4 months ago. ( permalink )
Odamir replies:
Bedaŭrinde vi ne partoprenis César!
Se Dio permesos kaj la mono sufiĉos ankaŭ mi partoprenos en Baŭru.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Hanka says:
Mi ĝojas kun vi Oda. Belaj fotoj ,sur kiuj mi vidas ankaŭ miajn gekonatulojn :-) Ho! Jes, Edson loĝas en la urbo kie la kongreso okazis :-) Ĉu post vi drinkis la bieron vi faladis simile kiel en DV? ;-)
Posted 4 months ago. ( permalink )
Odamir replies:
Hanka, mi estas alkutimighanta drinki nenion, kiam mi trinkas akvon mi ekghojighas...
Mi uzis mian tutan mensan forton por kontroli mian korpon, miajn vortojn, miajn piedojn... estis terure!!
Bone, mi opinias ke mi sukcesis trompi ilin :-)))
Posted 4 months ago. ( permalink )
Ronaldo says:
Dankon amiko! Mi ankoraux sentas la bonegan etoson el kongresejo kaj ankaux el tiu agrabla urbo. Mi gxojas koni vin persone tie. Fortan brakumon!
Posted 4 months ago. ( permalink )
Odamir replies:
Dankegon!
Fortan Brakumon :-))
Posted 4 months ago. ( permalink )
Rogério Lima (chelos) says:
Vere la ĵus finigita BKE en Ĵuiz de Fora estas io tute ne forgesebla! Mi devas diri al vi ĉiuj ke mi havas ion da deprimon pro la fino de tiu mirindega Brazila Kongreso de Esperanto. Mi ekde jam planas iri al Kampo Grande por la 2010a BKE!
Posted 4 months ago. ( permalink )
Odamir replies:
Eble ni renkontiĝos denove en Kampo Grande, ĉu ne?
Ĝis la!
Posted 4 months ago. ( permalink / translate )
Mielo says:
Mi ĝojas ke vi bonfartis. Allen invitis jam ankaŭ min ke mi vizitu ilian domon (eble mi ne devus okupiĝi pri la 15.000 kilometroj :-)), espereble sekvontokaze ni renkontiĝos tie.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Odamir replies:
Venu tuj amikino, kaj ni faros en la domo de Allen alia e-renkontiĝo, lia domo estas granda kaj agrabla, mi jam diris al li tion :-)))
Diru tuj la dato de via alveno por ke mi skribu en mia agendo :-))))
Posted 4 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...