Retadresoj de brazilaj Senatanoj*

Sendu mesaĝojn al la brazilaj senatanoj, petante ke ili aprobu la ŝanĝon de la leĝo nº 9.394, de la 20a de decembro 1996, por aldoni la opcian instruadon de esperanto en la mezgrada lernejo.

detaloj pri la leĝo (portugale).

http://www.senado.gov.br/sf/atividade/materia/detalhes.asp?p_cod_mate=83989

Skribu prefere en la portugala. Se vi ne scipovas ĝin, skribu en hispana, angla, franca, itala, aŭ en via nacia lingvo kun traduko en esperanto.

Krom la paca celo de esperanto, menciu ankaŭ la propedeŭtikecon kaj la defendon de minacataj lingvoj.

Sendu mesaĝojn individue. Grupitaj mesaĝoj estos taksataj kiel rubaĵo kaj ne estos liverataj al la senatanoj.

Vidu la retadresojn de brazilaj senatanoj tie ĉi: http://parolumondo.com/senatanoj.htm

Bonvolu sendi kopion de via mesaĝo al mi (ne deviga): rimado7@yahoo.com.br

*Teksto verkita de Emilio Cid