Saluton

Neĝas, neĝadas kaj neĝegas ! Montrealo estas sub neĝo kiel malofte antaŭe. Jam falis pli ol 2 metrojn ĉe jare. La urbo blankas kaj ĉe kortflanke, malpli ventas kaj eĉ la arboj blankiĝis hodiaŭ, ne temas pri betuloj !

Belas al mi tio kaj mi volis ke vi vidu ankaŭ tion. Mi scias ke malfacilas por aŭtomobilistoj kaj kostas multe por forpreni kaj liberigi la stratojn...sed ja tio belas.

Fartu bone, ĝuu la finon de la vintro ! En Montrealo, verŝajne la printempo alvenos iam meze de majo !

Amikajn sentojn sendas, Normando