Normand Fleury Published on March 13, 2009
by Normand Fleury

Normand Fleury's blog

Browse posts
Koncize pri mia vojaĝo
Posted on September 25, 2009
3 comments (latest 2 weeks ago)
Novaĵo pri mi
2 comments (latest 7 days ago)
Avo Frosto
Posted on January 10, 2009
2 comments (latest 8 days ago)
Tra Eŭropo en 2009 !
Posted on January 4, 2009
7 comments (latest 9 months ago)
Ho ve !
Posted on November 19, 2008
1 comment (latest 13 months ago)
Ankoraŭ okupita !
Posted on July 26, 2008
2 comments (latest 16 months ago)
Vintro 2008
Posted on March 8, 2008
7-a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto - TAKE-7
Posted on January 29, 2008
3 comments (latest 17 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 379 times

Novaĵo pri mi

Friday March 13, 2009 at 03:16PM

Nu, eble kelkaj pensas ke mi pigras ĉar miaj paĝoj ne progresas en Ipernity. Mi devas malkaŝi sekreton al vi. Mi ankaŭ estas ĉe Facebook kaj tie buntas la eblecoj retumi. Fakte mia paĝaro pli ampleksas ĉe Ipernity sed havas multajn amikojn ĉe Facebook.

Nu krome, la vivo rapidas kaj mi devas pretigi prelegojn pri ĝardenado aŭ ĝardenoj, planas mian 3 monatan vojaĝon al Eŭropo, lavas min, manĝas...nu vi komprenas.

Tiel, mi plej amike salutas vin sed verŝajne ne povos aldoni multajn ŝanĝojn al mia paĝaro ĝis venonta oktobro. Jes ja...bedaŭrinde.

Normando

2 Comments / add your comment?

Normand Fleury says:
Jen mi en KEF 2009 en Danio. Vere belega sperto. Mi ne bedauras mian alvenon ĉar ĝui semajnon en E-kulturo estas vere agrabla. Hierau estis nekredeble bunta programo kun 6 koncertoj ! De la 15h ĝis post la noktmezo. Okazis dumkoncerte, spontana kunmuzikado kaj kantado, Jomo kaj Tone kun Hotel Desperado. Vere bonega ! Hodiau matene, 30 KEF-anoj lernis dum 2 horojn drumludi kaj poste publike koncertis ĉe urba placo. La publiko miris kaj tio estis bona varbado pri la festivalo. Hodiau koncertos Kapriol el Nederlando kaj Martin kaj la talpoj (Svedio)Mi ne povas ĉiam rakonti, nur instigi vin partopreni post 3 jaroj ! Ĝis baldau ĉar mi intencas raporti iome pri mia venonta monato en esperantio.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Normand Fleury says:
Baldaŭ la jarfinaj festoj. Ĝuu ilin kun viaj amikoj, familianoj. Mi revenos saĝe labori ĉe la Montreala Botanika Ĝardeno post 6 monata paŭzo. Foje mi sentis min kiel emeritulo kaj tio ne estis malagrabla sento. Esti libera organizi sian tempon estas vera ĝuo. Ĉio blankas kaj eĉ neĝetas tiel ke Kristnasko estos blanka do pli bela ĉar pli luma. Ĝuu, ĝuu, Normando
Posted 7 days ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svenska ny | More...