Saluton !

Mi certe feliĉas havi tiom da amikoj tra la mondo. Pardonu se mi estas malofta korespondanto aŭ ni diru kontribuanto al Ipernity sed simple la vivo rapidas kun tiom da okupoj.

Baldaŭ en decembro mi aktivos kiel la esperantlingva Avo Frosto (Julavo se vi preferas) por la kanadfa poŝta servo. Eble vi ne scias sed prekaŭ miliono da infanoj el la tuta mondo skribas al Avo Frosto en Kanado (ĉar ja la norda poluso troviĝas en Kanado) dum decembre. Estas plurcentoj da voluntuloj kiuj helpas respondi la leteramasegon. Vi povas vidi fotojn pri tio en mia spaco.

Nu jam novembre alvenis leteroj el Japanio, Nederlando kaj Hungario....

Se ankaŭ vi ŝatus ricevis belan leteron de Avo Frosto, simple skribu al la adreso:

Avo Frosto

Norda Poluso, Kanado / Canada

HOH OHO

La kodo estas grava kaj rezervita por Avo Frosto. Indiku ĉe la koverto ke temas pri letero en esperanto kaj skribu mane. Infanoj kutime ne scias tajpi !

Ĝuu la finon de 2008 !

Amikajn sentojn sendas, Normando