Joan Pujol Garcia apartenis al la barcelona burĝularo, kies mondon detruis la interna milito de Hispanio. Dum ĉi tiu konflikto li sin kaŝis en la kataluna ĉefurbo kaj vivis en tre mizera stato. La respublika flanko rekrutis lin, sed dum iu batalo li provis transfuĝi al la leviĝinta flanko, sed falis denove en la respublikan. Poste li migris al Madrido kie li sin proponis al la britoj por spionado, sed oni rifuzis lian laboron. Tial li provis la samon ĉe la germanoj, kiuj akceptis lian proponon, kaj nomis lin Arabel. Li estis tre elpensema homo kaj daŭre sendis malverajn novaĵojn al Germanio, kaj enspezis la monon kiun oni sendis por liaj neekzistantaj informantoj. Tiam li laboris en Lisbono sed ŝajnigis ke li estas en Britio. Malkovrinte ĉi tiun cirkonstancon, la britoj konsideris oportune dungi duoblan agenton kiu estos tre utila por misinformi la naziojn. La britoj nomis lin Garbo pro lia aparta aktortalento. Por konservi la kredindecon antaŭ la germanoj li diris ke la atakoj planitaj de britoj estis nur falsaj informoj, aŭ sendis malfrue la informojn, tiel ke la nazioj ne povu defendi sin.

Ŝajnas ke li ludis gravan rolon en la operaco Fortitude. Lia tasko estis kredigi al Hitler kaj al liaj kunlaborantoj ke ne en Normandio okazos algrundiĝo sed en la Kaleza Markolo. En pluraj sendaĵoj li insistis dirante ke en Normandio ne okazos vera atako, sed ke tio estas nur trompo por ke germanoj restu sendefendaj en Kalezo, kaj en Normandio okazos nur manovroj por distri la malamikon. Nazioj kredis lin kaj la aliancanoj elŝipiĝis en Normandio kaj povis savi Eŭropon kontraŭ naziismo.

Pri tiu epizodo Edmond Roch faris la filmon Garbo, The Spy (2009). Temas pri kurioza kinaĵo, kiu intencas komprenigi la situaciojn kiuj portis al tiu elnodiĝo de la dua mondmilito. La filmon konsistigas arkivaj videoj pri la milito; intervjuoj kun diversaj homoj: eksspionino kiu klarigas kiel laboris spionoj en tiu epoko, la esplorĵurnalisto Xavier Vinader (kiun mi persone admiras) pri la la sociaj kaj politikaj cirkonstancoj de Joan Pujol, biologo kiu disertacias pri la oportunisma konduto de la protagonisto, inter aliaj. Ornamas la filmon fragmentoj el diversaj klasikaj filmoj (fikciaĵoj) kiuj povus bildigi al la spektanto, kiajn spertojn povis travivi la spiono.