| March 2012 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | ||||||
| 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | ||
| 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | ||
| 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | ||
| 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
Fakte jam ekzistis aliaj lokoj en la reto kiuj faras maŝinajn tradukojn al/el Eo, sed Guglo estas tiom populara ke por multaj homoj fariĝis novaĵo la maŝina tradukado pri la zamenhofa lingvo. Oni povus longe diskuti pri la taŭgeco de la radiko TRADUK por nomi ĉi tiun fenomenon, ĉar la maŝino ne komprenas tekston. Multaj nuancoj perdiĝas, sed la servo estas utila por scii, pri kio oni parolas. Mi ofte uzas la tradukilon de Guglo kiam mi trovas paĝojn en aliaj lingvoj.
La plej multaj esperantistoj nun ĝojas ĉar el movada vidpunkto tio pravigas ke la zamenhofa lingvo estas pli grava ol ŝajnas, sed multaj homoj povos pensi ke ne plu necesos scipovi Eon, ĉar Guglo kompensas ĉi tiun deficiton.
Sed ne ĉio estas avantaĝoj: ĝi atakas unu el la malmultaj avantaĝoj kiujn donas Eo, tio estas ke oni antaŭe ne povis scii, pri kio oni verkas esperantistoj en blogoj aŭ en retejoj de sociaj rilatoj. Ekzemple homoj kiuj volis esprimi siajn politikajn aŭ alikampajn opiniojn en la reto sed ne malferme kaj en la nacia lingvo tiel ke oni povus scii iliajn opiniojn, uzi Eon helpis ke la propraj komunikaĵoj restu misteraj al la ekstera mondo. De nun tiu avantaĝo ne plu estos. Se Eo-uzantoj volas ke la mesaĝoj eskapu de la gugla tradukado mi proponas kelkajn rimedojn:
a) Uzu alian alfabeton, ekzemple la cirilan, kiun multaj homoj komprenos.
b) Metu en la vortojn kromajn literojn, tiel ke homoj povu ankoraŭ rekoni la vortojn, sed maŝino ne.
c) Kripligu la lingvaĵon ŝanĝante la vortordon, kreante novajn vortojn per derivado kiuj anstataŭu la kutimajn kiujn rekonas la maŝino, ekzemple diru (la bonlingvismo povus doni utilajn vortojn por ĉi tiu celo.
Send a message
Search for a member

