SASAKI Sadako (佐々木 禎子) estis viktimo de atombombo faligita en Hiroŝimon.

La 6-an de aŭgusto 1945, kiam ŝi estas nur 2-jaraĝa, ŝi estis atombombita pro nigra pluvo en sia hejmo. Ŝi kreskis senprobleme kaj ekzameno pri ŝia sano en aŭgusto 1954 montris nenion nenormalan. Tamen en novembro de la sama jaro, sur ŝia haŭto bulo estiĝis. Malkovriĝis ke ŝi havis leŭkemion. Tiam ŝi eniris malsanulejon. La kuracisto diris, ke ŝi povos vivi nur unu jaron eĉ se ne estos alia problemo.

En aŭgusto 1955,amikoj donacis al ŝi paperajn gruojn. Ili memorigis ŝin pri la Japana legendo, kiu diras, ke, se ŝi faldos mil gruojn, eble la dioj aŭskultos ŝian sopiron resaniĝi. Do, kun kaj kuraĝo kaj kredo ŝi komencis paperfaldi. Ŝi falids, faldadis, uzante eĉ la skatolojn de siaj medikamentoj.

Kiam ŝi konsciis, ke ŝi ne supervivos la malsanon, ŝi ŝanĝis sian deziron al deziro pri paca mondo kaj fino de suferoj.

Ŝi estis 12-jara kiam ŝi mortis. Post ŝia morto, ŝiaj samklasanoj kolektis monon por konstrui la monumenton por atombombitaj infanoj en Hiroŝima Pacomemoriga Parko.

Nun, infanoj el la tutmondo (sed ni estas ĉiuj infanoj kam el nia tuta koro ni deziras pacon) sendas papergruojn al la parko.

Sendu viajn papergruojn kun vian pacmesaĝo al :

Paco-parko de Hiroshima
Ofico de la urbestro
Hiroshima-urbo
6-34 Kokutaiji-Machi
1 Chome Naka-Ku
Hiroshima 730
Japanio