Antaŭ du semajnoj, la 24an de januaro, mi estis kun kelkaj aliaj esperantistoj en kafejo en Maasmechelen (Limburgo). Tie okazis “Esperanto-kafejo” en kafejo kun nomo “Esperanto”, organizita Ben Indesteege. Li antaŭ iom da tempo hazarde trovis ke en Maasmechelen malfermiĝis nova kafejo kun nomo “Esperanto”. Pro tio li decidis inviti esperantistojn en la regiono veni tien por esperantumi kaj malkovri pli pri la kialoj de la nomo.

Feliĉe mi en januaro ne havis lekciojn en mia universitato. Mi tamen havis ekzamenojn, sed studi por ekzamenoj mi povas ankaŭ fari dum vojaĝo en trajno, tie eĉ pli bone ol en mia ĉambro, kie mi estas ĝenata de kunstudento kaj ĉiam allogas la televidilo kaj komputilo. Mi do decidis ekserĉi vojaĝeblecojn por iri de Delft al Limburgo. Bedaŭrinde inter tiuj du lokoj ekzistas ŝtatlimo. Tiu limo por mi apenaŭ havas signifon, ĉe ambaŭ flankoj oni parolas la saman nacian lingvon (nederlanda) kaj ankaŭ la saman regionan (limburga). Tamen en multaj kampoj tiu limo klare ekzistas. Kiam mi serĉis bonan vojaĝon ekzemple. La nederlanda repaĝo www.9292ov.nl donas nur informojn pri ĉiuj trajnoj kaj busoj en Nederlando kaj la retpaĝo www.delijn.be nur pri la busoj ĉe belga flanko. Mi do devis mem kompari la translimajn eblecojn. Feliĉe mi trovis buson de Veolia inter Weert kaj Maaseik (en ĝia belga parto eĉ validas mia nl-a studenta karto) kaj konektan buson de De Lijn inter Maaseik kaj Maasmechelen.

Ĵaudon matene, unu horon antaŭ mia planita ekveturo, mi ricevis retpoŝtan peton de Ben kunporti nl-lingvajn varbilojn. Mi mem ne havis, do devis preterveturi la Centran Oficejon en Roterdamo. Tiu kostas kroman horon, do mi devis tuj foriri. Bicikle al la stacidomo, trajne al Roterdamo, trame al la CO (kaj parte promene, ĉar oni rekonstruis la tramlinion), retrame al la stacidomo, trajne al Eindhoven. Gis tiam mia vojaĝi iris tute laŭplane. Sed en Eindhoven mi devis ŝanĝi trajnon al Weert. Laŭ horaro estis 2 minutoj por la interŝanĝo (malmulte, sed sur sama kajo). Mia trajno estis malfrua je 5 minutoj, kaj la konekta trajno ne atendis. Interurbaj trajnoj venas ĉiuj 30 minutoj en NL-o, do ne longe mi devis atendi. Tamen bedaŭrinde la buso ĝis Maaseik veturas nur unufoje hore, do plenan horon mi perdis ĝis alveno en Maaseik. Tie mi vidis ke la buso al Maasmechelen eĉ malpli ofte veturas kaj ke do mi devus atendi denove dum 50 minutoj. Mi decidis ne atendi kaj petveturi la lastajn 30 kilometrojn. Tio ankaŭ ŝparis al mi monon, ĉar en Belgio mia studentkarto ne validas kaj mi do ne povas senpage preni buson.

Kiam mi alvenis ĉe la kafejo jam ĉeestis Ben kun lia frato kaj liaj gepatroj. Ili sidis ĉe tablo kun la kafejestro. La estro al ni rakontis pri kial li elektis la nomon de sia kafejo. Li estis tre internaciema persono kaj jam delonge scias pri E-o kaj apogas la ideon. Tamen li neniam lernis pro manko de tempo. Li jam parolas la turkan, nederlandan, germanan, francan kaj anglan, do lingvoscio ne mankas. Li tre ĝojis ke nun kelkaj e-istoj decidis viziti sian kafejon. Li eĉ konsentis ludi Esperanto-muzikon (mi kunportis tri KD-ojn) en la kafejo. Post mi ankoraŭ alvenis Carsten (Aŭtojdek) kaj kelkaj anoj de la limburga esperanto-klubo. Bedaŭrinde oni ne multe parolis en E-o dum la vespero, ĉar la kafejestro ne ĝin parolis. Krom Carsten ni ĉiuj parolis la nederlandan, kaj eĉ li ĝin povis pasive kompreni. Dum la vespero mi do ne povis praktiki E-on, sed mi multe konatiĝis kun la flandra-limburga akĉento kaj nun pli sukcesas ĝin imiti. Fine de la vespero ni lasis kelkajn varbilojn kaj informilojn en la kafejo kaj mi iris hejmen kun Ben, kie mi estis gastigata. Sekvan matenon mi revojaĝis al Delft laŭ la sama vojo. Mi entute multe pli longe vojaĝis ol mi estis en la kafejo, sed estis inda vojaĝo (kaj kiel mi antaŭe diris, vojaĝtempo ne estas perdita tempo). Mi ŝatis revidi miajn amikojn kaj kelkaj pliaj homoj malkovris ke Esperanto estas daŭre vivanta kaj vigla afero, tio gravas.

Niko Huurman