Mi jam havas sufiĉe da blogoj, pro tio tre verŝajne mi ne uzos la blogservon de Ipernity. Sed min trafis la anonco en Libera Folio, kaj mi pensis, ke tiu estas bona ideo kaj taŭga servo ekzemple por alŝuti fotojn aŭ dokumentojn, kaj ĉial kundividi ĉion ĉi kun ipernity-komunumo.

Cetere, la lingvo de la Esperanta fasado ŝajnas esti senerara, kun bona vortelekto! Nkd, babileje dirite :-).