1- Homo, konu vin mem

Huberto Rohden (Délio Pereira de Souza esperantigis el la portugala)

Kiam ordinara homo diras: "mi estas feliĉa" aŭ "mi estas malfeliĉa" _ Kion li komprenas pri la vorto "mi"?

La plimulto el la homoj komprenas per "mi" sian fizikan, materian personon, tio estas, la korpon au parton de la korpo. "Mi kapdoloras" "Li mortis". Difinitan senton pri bonfarto de la korpo li nomas "feliĉo", same ian fizikan malbonfarton ili nomas "malfeliĉo". Nu, la fizika sentemo kuŝas en la nervoj, kiuj estas riceviloj kaj verturigiloj de niaj fizikaj sentumoj. Tio signifas, ke la ordinara homo, kiam parolas pri feliĉo au malfeliĉo, aludas al difinita vibrastato de la nervoj. Se la vibrastato de la nervoj kaŭzas al li agrablan sensacon, li opinias sin feliĉa: male li taksas sin malfeliĉa.

Nu, tiu vibrastato de la nervoj ne ĉiam dependas de la homa volo: ĝi dependas ĝenerale de faktoroj tute eksteraj, hazardaj, fremdaj al la homa volo aŭ nevolo, kiel temperaturo, klimato, manĝado, hazardaj okazaĵoj, neantaŭvideblaj eventoj, loterigajno, morto ĉe la familio k.a. La homo diranta, ekzemple: "mi estas malsana", identigas sian "mion' kun la korpo, kaj sur tiu fundamenta eraro li klopodas levi la konstruadon de sia feliĉeco. Tio signifas, laŭ la Evangelio "konstrui sur la sablo". Sed domo konstruita sur la sablo ne rezistos la baton de inundoj kaj ventoj.

Ankaŭ la homaro povas igi nin suferi au ĝui. Sed nek la cirkonstancoj de l'naturo nek tiuj de l' homaro povas iĝi nin feliĉaj kaj malfeliĉaj. Feliĉeco aŭ malfeliĉeco devenas de nia propra substanco, kaj ne de fremdaj cirkonstancoj. "Mi estas la mastro de mia destino, _ mi estas la kapitano de mia vivo".

En tia nekonvena kriterio kompreneble la feliĉeco aŭ la malfeliĉeco estas io ne dependanta de la homo. Tiuokaze la homo ne estas "subjekto", autoro de sia feliĉeco au de la malfeliĉeco, sed estas nura "objekto" au viktimo. Eksteraj cirkonstancoj, hazardaj, nekontroleblaj, igas lin feliĉa aŭ malfeliĉa. Tio signifas, ke tia homo estas nure pasiva instrumento de la kapricoj de l' medio. Li ne povas diri: mi estas kapitano de mia animo, ĉar ne li fiksas la vojiron de la barketo de sia vivo, kiu estas tute sub la kaprico de la ventoj kaj de la marfluoj, fremdaj al lia volo, aŭ nevolo. Kiel povus esti solida feliĉa la homo, kiu igas dependi sian feliĉon de io de li ne dependanta?

Aliaj personoj identigas sian "mion" kun la mensa au emocia parto . Ili diras ekzemple:" mi estas malĝoja", "mi estas ĝoja", "mi estas inteligenta". Tio signifas, ke ili ne distingas sian veran "Mion" de sia emocimensa persono. Nu, ĉar tiu regiono senĉese estas sub la kapricoj de la influo de la ĉirkaŭanta homosocio, sekve la feliĉeco au malfeliĉeco bazitaj sur tia duba fundamento dependas de la socia medio, tio estas, de la bona aŭ malbona opinioj, kiujn aliuloj havas pri ni; ni rigardas nin nur sur la reflekto de la publika opinio. Se aliuloj diras, ke ni estas inteligentaj, belaj, bonaj, simpatiaj, ni sentas nin feliĉaj _ sed se ili diras la malon, ni sentas nin malfeliĉaj. Tieldiraj ni estas kvazaŭ marionetoj, kiuj aŭtomate reagas ĉe impulsivo ricevita per nevideblaj ŝnuretoj manipulitaj de iu alia, kaŝita malantaŭ scenejo de nia vivo. Tiaj homoj marionetoj vibras per intensa feliĉo, kiam ekzemple iu ĵurnalo ilin kumulas per laŭdoj kaj apoteozoj, kvankam tute nemerititaj kaj eble mensogaj _ sed sentas sin profunde malfeliĉaj, eble senesperaj, kiam iu diras la malon.

Ili estas sklavoj de faktoroj fremdaj je sia volo _ sklavoj ignorantaj sian sklavecon! Kaj kiel povas sklavo esti feliĉa?

Resume: same tiuj de la unua klaso _ la sklavoj de la fizika medio _ kiel tiuj de la dua klaso _ la sklavoj de la socia medio igas dependi sian feliĉecon de io ne dependanta de ili. Estas do evidente, ke ili ne povas esti vera feliĉaj, ĉar la vera feliĉeco ne estas la "ekstera kvanto", la objekto, kiun homo ricevas , sed ĝi estas la "interna kvalito", la stato de subjekto, kiun homo kreas ene de si. La feliĉeco nur povas konsisti en io de mi dependanta, en io, kion mi povas krei, sendepende de eksteraj cirkonstancoj fizikaj au sociaj. "Ĉio, enirante de ekstere en homon ne povas profani lin _ kio elvenas el homo, tio profanas la homon". (Jesuo)