Mi ĵus vidis tre belan bluan papilion sur flava floro en la plej ŝatataj de Albertinun, kiu estas de Kaunos. Saŭdadoj mi sentis el mia infaneco, kiam antaŭ mia domo troviĝis negranda ĝardeno sed bone zorgita de mia patrino. Ordinare belaj flavaj, bluaj kaj diverskoloraj papilioj ĝoje  tie ŝvebis super la floroj.  

Mi, de la fenestro longtempe kontempladis iliajn ludajn zigezagojn... Dum momentoj, kelkaj, karese restis sur ia elektita floro. Kiel ekzaminanto, unuope mi atente ilin observis ĝis trovi la plejbelan. Malfacila laboro, ĉiuj estas belaj, sed... la bluaj ĉiam venkis.

Blue festas la ĉielo, bluaj estas miaj okuloj... La vivo fariĝis blua al mi... Mia tuta familio havas bluajn okulojn, multaj bluaj aferoj ĉirkaŭas min... 

Nun, mia revo estas iam  posedi ĝardenon, por la belaj papilioj kiaj ajn koloroj  tie ĝoje dancos. 

Ĉu papilioj venos?