Neuza Brienze Published on March 7, 08
by Neuza Brienze

Neuza Brienze's blog

Browse posts
Juniaj Festoj
Posted on June 26, 08
La bela papilio
Posted on June 5, 08
9 comments (latest 2 weeks ago)
Fabelo
Posted on March 27, 08
3 comments (latest 3 months ago)
OKAZE de la INTERNACIA TAGO de la VIRINO
6 comments (latest 4 months ago)
Pri Brazilo I
Posted on January 25, 08
3 comments (latest 3 months ago)
ADIAŬ BIRDETO MIA - Originalo en la kataluna: Adéu Polleta Daigua
Posted on January 25, 08
6 comments (latest 5 months ago)
KRISTNASKA MESAGXO
Posted on December 20, 07
7 comments (latest 6 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 320 visits

OKAZE de la INTERNACIA TAGO de la VIRINO

Friday March 7, 2008 at 07:38PM

Okaze de la “Internacia Tago de la Virino”,  la 8-an de Marto

                           Meditu Ni

Pri la Virino – “La Konsolanto”(Jo 14:26) klarigas jene:    

 

Egaleco de rajtoj de viro kaj de virino

 817.Ĉu viro kaj virino estas egalaj antaŭ  Dio, kaj ĉu ili havas samajn rajtojn? (Mateo, ĉap. 19, par. 24 ) 

  “Ĉu Dio ne konsentis al ambaŭ povon kompreni bonon kaj malbonon, kaj kapablon progresi?”

818. El kio originas la morala malsupereco de virino en iuj landoj?

“El la maljusta kaj kruela potenco de viro super ŝi. Ĝi rezultas el la sociaj

 konvencioj kaj el la misuzo de forto kontraŭ malforto. Inter la homoj malmulte progresintaj el la morala vidpunkto, forto naskas rajton.”

819. Por kia celo virino estas fizike malpli forta ol viro?

“Por ke estu al ŝi asignitaj apartaj funkcioj. Viron koncernas krudaj laboroj, ĉar li estas la pli forta; virinon,mildaj laboroj ; kaj ambaŭ estas kreitaj por sin reciproke helpi ĉe la provoj de vivo plena de amaraĵoj.”

820. Ĉu la fizika malforteco de virino ne lokas ŝin nature sub la ordonpotencon de viro?

“Dio donis al iuj forton, por protekto je la malforta, kaj ne por servutigo.”

Dio konformiĝis la strukturon de ĉiu estulo al la funkcioj, kiujn ĉiu devas plenumi.

Se Li dotis virinon per malpli da fizika fonto, Li tamen konsentis al ŝi, samtempe, pligrandan sentemecon, konforman al la delikateco de I' patrinaj funkcioj kaj al la malforteco de la estuletoj, konfidataj al ŝiaj zorgoj.

821.Ĉu la funkcioj, al kiuj la virino estas destinita de la Naturo, estas tiel gravaj kiel tiuj koncernantaj la viron?

“Jes, kaj ja pli gravaj; ĝuste ŝi havigas al viro launuajn ekkonojn pri la vivo.”

822.Ĉar la homoj estas egalaj antaŭ la leĝo de Dio,ĉu ili devas esti ankaŭ egalaj antaŭ la homaj leĝoj?

“Tio estas la unua principo de justeco: Ne faru alaliaj tion, kion vi ne volus, ke ili faru al vi.”

— Ĉu do, por ke ĝi estu perfekte justa, leĝaro devas konsenti egalecon de rajtoj al viro kaj al virino?

De rajtoj, jes; de funkcioj, ne; estas necese, ke ĉiu havu sian difinitan lokon; viro okupiĝu pri la ekstera, virino pri la interna aktiveco: ĉiu laŭ siaj kapabloj. La homa leĝo, se ĝi volas esti justa, devas starigi egalecon de rajtoj de ambaŭ seksoj ; ĉia privilegio, konsentita al unu aŭ al la dua, kontraŭas justecon. La emancipado de virino sekvas la progreson de civilizacio; ŝia sklaveco iras duope kun barbareco. Cetere, seksoj ekzistas nur pro la fiziologia strukturo; kaj, ĉar la Spiritoj povas preni la unuan aŭ la duan, tial, inter seksoj estas en ĉi tiu rilato nenia diferenco; kaj do ili devas ĝui samajn rajtojn.”

 

 

6 Comments / add your comment?

Erzsébet Tuboly says:
dankon Neuza, ke vi metis cxi tekston en vian blogon
Posted 4 months ago. ( permalink / translate )
Odamir says:
Tre bona teksto Neuza!
Malfelicxe estas landoj kiuj ankoraux oni faras malbonajxojn al virinoj!
Samideane kaj Frate!
Posted 4 months ago. ( permalink )
Aida M Mendes Aida says:
Dankon pro la teksto.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Neuza Brienze says:
Ĉu viro vivos sen virino?
Posted 4 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Ne! kaj estas reciproka afero :)
Posted 4 months ago. ( permalink )
Neuza Brienze says:
Reza, vi pravas!
Posted 4 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.