Neuza Brienze Published on January 25, 2008
by Neuza Brienze

Neuza Brienze's blog

Browse posts
Homo, konu vin mem
Posted on October 13, 2008
Celi anseron, trafi aeron
Posted on September 21, 2008
Juniaj Festoj
Posted on June 26, 2008
2 comments (latest 3 months ago)
La bela papilio
Posted on June 5, 2008
9 comments (latest 5 months ago)
Fabelo
Posted on March 27, 2008
6 comments (latest 3 months ago)
OKAZE de la INTERNACIA TAGO de la VIRINO
Posted on March 7, 2008
6 comments (latest 8 months ago)
Pri Brazilo I
3 comments (latest 8 months ago)
ADIAŬ BIRDETO MIA - Originalo en la kataluna: Adéu Polleta Daigua
Posted on January 25, 2008
6 comments (latest 10 months ago)
KRISTNASKA MESAGXO
Posted on December 20, 2007
7 comments (latest 11 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 592 visits

Pri Brazilo I

Friday January 25, 2008 at 08:01PM

 

 
Cxu vi scias , ke Brazilo mia patrolando estas tre granda lando kun proksimume 8 547 403 kvadratojn kilometrojn, la kvina plej granda lando en la mondo laux surfaco kaj ankaux la kvina plej granda en la mondo laux logxantaro kun 186 000 000 da logxantoj?
 Tre bela lando kaj amikema estas la brazila popolo. Por konstati tion mi invitas vin viziti Brazilon. Vi povas elekti ekkoni la brazilajn plagxojn. Brazilo havas pli ol 8 000 kilometrojn da plagxoj, kie la suno brilas dum la tuta jaro kaj tie vi povas gxui la mirindajn pejzagxojn, malstrecxigxi , provi la bongustajn mangxajxojn, butikumi, ktp..
Cxi tiun jaron vi povos partopreni en la 43-a BKE, kiu okazos en Fortalezo cxefurbo de la Sxtato Cearao la 12-an gxis la 16-an de julio, 2008   kaj profiti por koni kaj gxui la plagxaron, kiu estas bona specimeno de cxio, kion vi trovos en la cearaa marbordo, kiu longdauxras dum 573 kilometroj da largxaj plagxoj, maro, dunoj, klifoj je multkolora sablo, kokosarbaroj, lagoj, rodoj kaj akvofontoj.
Nokte, vi povos elekti kiel amuzigxi en Fortalezo cxar cxe la Avenuo “Beira Mar”, ties cxirkauxajxoj kaj Plagxo de Iracema concentrigxas multegaj trinkejoj kaj restoracioj kun spektakloj de regionaj artistoj kaj regiona kuirarto, ĉefe la krabo.
Vi povos viziti memorindajn lokojn, rilatajn kun la brazila pasinteco, la kulturo, kutimoj kiel historiaj konstruajxoj protektataj de la Nacia arto kaj Historia Heredajxo; pregxejoj kaj muzeoj, kiuj konservas valorajn kolektojn multaj diversaj dancoj kaj muzikstiloj; ne nur en la cxefurbo de Cearao sed ankaux en multaj aliaj urboj en cxiuj brazilaj sxtatoj de nordo gxis la sudo.
En la bela urbo Rio de Janeiro staras en la supro de la Monto Korkovado la “Statuo de Kristo, la Savanto”, elektita kiel la tria inter la sep plej mirindajxoj en la tuta mondo.
En Ouro Preto (esperante, Nigra Oro), oni povos vidi la verkojn de Aleijadinho, la plej grava baroka skulptisto en Brazilo.
 Se vi vizitos la Suda Brazila Regiono vi tre sxatos. Gxi estas karakterizata de montaraj pejzagxoj kaj forta euxropea kulturo pro la plurlandaj enmigrintoj tie logxantoj( portugaloj, italoj, germanoj, poloj, hungaroj kaj aliaj). Du famaj urboj “Gramado” kaj “Canela estas”preferataj de la brazilaj turistoj.” Dum somero ili estas plenaj je hortensioj, belaj floroj bluaj kaj rozkoloroj krom aliaj floroj; famaj pro emocia festo okazanta cxiujare, la Kina Festivalo.
 Tie, en la Suda Regiono, cxio estas bela dum la tuta jaro. Famaj tie estas ankaux la cxokolado, la folkloro, la gauxcxa cxurasko kaj la vinoj. Unu el la plej elstaraj akvofaloj de la mondo Iguacuo, deklarita de Unesko kiel mondheredajxo pro sia natura beleco, vi povos admiri vizitante. Mi jam vojagxis tien pli ol 8 fojojn.
 Multo por altiri vin al Brazilo, venu do.  
 
                                                                 Neuza

3 Comments / add your comment?

Onklo says:
Kara amikino ,Neuza !
Mi volas almenaŭ unufojon en mia vivo viziti Brazilon por renkonti Esperantistojn,kiujn mi konas longan tempon. Vi estas unu el tiuj,kiujn mi jam konas. tamen Brazilo estas tro fora de mia lando.S.Koreio. Ju pli malproksima Brazilo estas,des pli granda estas mia deziro viziti vian landon. Amike salutas. Lee (Onklo).
Posted 10 months ago. ( permalink )
Neuza Brienze says:
Ŝparu monon kaj venu. Faro jam venis, faru kiel li.
Estos granda plezuro al viaj esperantistaj amikoj ricevi vin.
Posted 10 months ago. ( permalink )
Béla Apáti Kovács says:
Mia revo iam vojagxi al Brazilio.Bedauxrinde gxis nun cxiam mankis la mono. Cxi februare mi deziris vojagxi al la Rioa karnevalo, sed denove la monomanko malhelpis tiun cxi vojagxon.Eble iam.
Via verkajxo tre treplacxis al mi. Gxi image flugigis min al Brazilio.
Posted 8 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.