Neuza Brienze Published on October 18, 2009
by Neuza Brienze

Neuza Brienze's blog

Browse posts
Dio
14 comments (latest 4 weeks ago)
La Benoj de l' Larmoj
Posted on October 12, 2009
5 comments (latest 8 weeks ago)
"Kial mi lernis Esperanton kaj kial mi plu estas esperantisto".
Posted on February 1st, 2009
20 comments (latest 3 months ago)
Okaze de Kristnasko
Posted on December 23, 2008
4 comments (latest 11 months ago)
Homo, konu vin mem
Posted on October 13, 2008
1 comment (latest 10 months ago)
Celi anseron, trafi aeron
Posted on September 21, 2008
Juniaj Festoj
Posted on June 26, 2008
2 comments (latest 15 months ago)
La bela papilio
Posted on June 5, 2008
11 comments (latest 2 months ago)
Fabelo
Posted on March 27, 2008
6 comments (latest 15 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 1 person added it to his favorites
  2. Read 250 times

Dio

Sunday October 18, 2009 at 08:33PM

(Eurípides Barsanulfo verkis kaj mi esperantigis el la portugala).



Dio

La Universo estas tre inteligentega ellaboraĵo, ellaboraĵo kiu transcendas la plej genian homan inteligentecon.

Kaj, ĉar ĉiu inteligenta efiko havas inteligentan kaŭzon, oni devas necese dedukti ke: la kaŭzo Universo superas ĉiun inteligentecon.

Kaj, la inteligenteco inter la inteligentcoj, la kaŭzo inter la kaŭzoj, la leĝoj inter la leĝoj, la komenco inter la komencoj, la pravo inter la pravoj, la konscienco inter la konsciencoj estas Dio! Dio!... nomo milfoje sankta, kiu "Isaac Newton" neniam prononcis sen malkovriĝi!...

Estas Dio! Dio, kiu revelas vin tra la naturo, via filino kaj nia patrino.

Mi rekonas vin, Sinjoro, en la poezio de la kreado, en la infano kiu ridetas, en la oldulo kiu faletas, en la almozulo kiu petegas, en la mano kiu helpas, en la patrino kiu gardas, en la patro kiu instruas, en la apostolo kiu evangeligas!

Dio! Mi rekonas vin, Sinjoro, en la amo de l'edzino, en la korinklino de l' filo, en la estimo de l' fratino, en la justeco de l' justulo, en la kompatemo de l' indulgentulo, en la fido de l' pio, en la espero de l´ popoloj, en la karitato de l' bonuloj, en la honesteco de l' honestuloj!

Dio! Mi rekonas vin, Sinjoro, en la vervo de l' profeto, en la elokventeco de l' parolanto, en la inspiro de l' artisto, en la sankteco de l' moralisto, en la saĝo de l' filozofo, en la fajroj de l' genio!

Dio! Mi rekonas vin, Sinjoro, en la floro de l' ĝardenoj, en la herbeto de l' valo, en la nuanco de l' kamparo, en la venteto de l' herbejo, en la parfumo de l' kampo, en la murmuro de l' fontoj, en la susuro de la supra foliaro, en la muziko de l' boskoj, en la sereneco de lagoj, en la nobleco de l' montoj, en la amplekso de l' oceanoj, en la majesteco de l' firmamento!


Dio! Mi rekonas vin, Sinjoro, en la belaj anthelioj, en ĉielarko multikolora, en la matenruĝoj polusaj, en la argenteco de l' luno, en la brilo de l' suno, en la lumo de l' steloj, en la brilego de l' stelaroj!

Dio! Mi rekonas vin, Sinjoro, en la formado de l' nebulozoj, en la origino de l' mondoj, en la genezo de l' sunoj, en la naskiĝo de l' homaro, en la mirindaĵo, en la brilego, en la sublimo de l' Infinito!

Dio! Mi rekonas vin, Sinjoro, per Jesuo kiam Li preĝas: "Patro nia, kiu estas en la ĉielo..." aŭ per anĝeloj kiam ili kantas: " Gloro al Dio en la alto!..."

Haleluja!!!





14 Comments / add your comment?

Sébastien says:
Bela preĝo, tre kosma !
Posted 7 weeks ago. ( permalink / translate )
Raŝi says:
Pitagorajn salutojn Neuza! Mi ŝatis la tekston. Ĉu ĝi estas via?
Posted 7 weeks ago. ( permalink )
Neuza Brienze says:
Dankon Sébastien! Kosma kaj kortuŝa.
Posted 7 weeks ago. ( permalink )
Neuza Brienze says:
Raŝi mi nur esperantigis. Eurípides Barsanulfo skribis dum sia surtera vivo.
Poste mi portugale skribos por miaj geamikoj neesperantistoj.
Posted 7 weeks ago. ( permalink )
Rick Miller says:
La "pli inteligenta kaŭzo" havas radikan problemon.
Se inteligenteco devas veni el pli granda inteligenteco,
de kie venis dia inteligenteco?
Posted 7 weeks ago. ( permalink / translate )
Stanislaw Rynduch says:
Kara Neuza,

certe vi estas tre bonanima "knabino", sed mi devas vin iomete seniluzigi. Tiel nomata "Dio" ne estas tiel ideala kiel vi priskribas.Tute kontraŭe Li estas senforta, ĉar kreita de homo.Ĉar homo ne estas ideala, kreis idealon.

Se tiu Dio, kiun vi priskribas ekzistus, tiam ne permesus, ke "piecaj homoj" bruligus senkulpajn "sorĉistinoj", bruligus sciencistojn kaj liajn librojn, ne permesus, ke milionoj pereus en la milito, ke oni bruligu infanojn senkulpajn, milionoj mortu pro malsano, pro malsato k.t.p, k.t.p...

Tamen mi respektas religion kiel kulturon, kaj ofte homo bezonas iun animan apogilon, kredon.
Se mi ne murdas, do ne pro tio, ke Dio min juĝos,ke mi maliberiĝos, ke iu partio min malbenos, ne kara - pro amo al dua kiu nomiĝas humaneco.

Ĝis tamen plej multajn tion posedus estas bezona religia dogmo.

Sincere via Stanislavo
Posted 7 weeks ago. ( permalink )
Neuza Brienze says:
Rick, dankon pro via komento!
Se vi atente tralegos vi mem malkovros la respondon.
Amikan brakumon!
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Neuza Brienze says:
Stanislaw, mi nur esperantigis tiun poezion sed mi interkonsentas kun la verkisto, kiu tie rilatas al la superega intelekto, primara kaŭzo de ĉiuj estaĵoj, de li nomata Dio ( kaj de aliuloj Alahao aŭ Javeo aŭ Bramo, Granda Arkitekto de la Universo, ktp).
Kompreneble Dio havas bonan motivon permesi tiujn malbonaĵojn, certe venos la tempo por korektado; kiel bona patro Li atendas la momenton. La celo de nia ekzistado estas la transcendeco, la evoluo kaj Dio ĉiam donas al ni la necesanj ilojn, inter ili Esperanto ekzemple .
Nu, do, la homo bezonas lerni fratecon, esti esperantista kaj vivi la internan ideon ĉu?.
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Raŝi replies:
Bonege Neuza! Via ideo pri "DIO" forte agordas al la mia. Interese estas ke la senfina Dia amo ankaŭ permesas ke ni neu Lian ekziston sen io ajn ĉiela puno...
Ne gravas ĉu ni kredas aŭ ne je Li. Gravas ke Li kredas je ĉiu el ni!!!
Gis "revido" Neuza!! Dankegon pro tia bela teksto!
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Neuza Brienze says:
Raŝi, vi tre pravas. Dankon pro komento.
La Leĝo de Kaŭzo kaj Efiko, kreita de Dio, ĉio regas ĉu ne?
Bonan semajn-finon!
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Mike59pro says:
Belega teksto, certe belege tradukita de vi, kara amikino Neuza... eĉ se mi konsentas kun la komento de Stanislaw. Mi mem sentas min agnostika sed tute respektas religiojn kondiĉe, ke ili respektas la fundamentajn homajn rajtojn.
Posted 4 weeks ago. ( permalink )
Neuza Brienze replies:
Dankon Mike!
Kiam ĉiuj plene respektos la homajn rajtojn, tute certe, malbonaĵojn malaperos; laŭ mia opinio
Posted 4 weeks ago. ( permalink )
ulo38 says:
La dioj ne ekzistas,Dio ankaŭ ne, kaj Julo ankaŭ ne!
Rememoru al mi kiu kreis la inferno? ne mi! sed ankaŭ ne Dio, ĉar mi jam diris ke Dio ne ekzistas. vi ne min auskultas.
Rediru post mi: Dio ne ekzistas, Dio ne ekzistas, Dio ne ekzistas.
mi vin diras tion plurfoje ĉar kiam vi estis eta, oni vin diris la malon tre tre multfoje.
Posted 4 weeks ago. ( permalink )
ulo38 says:
heŭ! elkorajn salutojn
Posted 4 weeks ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...