Mi skribis plenumante taskon de la kurso ”Vojagxo en Esperanto-lando”, de Boris Kolker (perfektiga kurso de Esperanto kaj gvidlibro pri la Esperanta Kulturo).
Kial mi lernis Esperanton kaj kial mi plu estas esperantisto estas longa historio.
Ekde miaj plimalpli 12 jaroj mi deziris lerni lingvojn. Tre plezurigis min, tiutempe, sukcese traduki latinajn frazojn kaj post la subita morto de mia sxatata franca profesorino estis mi elektita de la nova por ekspliki la malmultajn lecionojn, kiujn sxi instruis( eble sxi timis erari cxar estis komencantino). Mia deziro estis lerni la latinan kaj la francan. Bedauxrinde ne ekzistis fakultato proksime kaj ankaux mankis financaj kondicxoj. Do mi farigxis instruistino de Elementa Lernejo kaj edzinigxis.
Post multaj jaroj estante mi gvidanto de “Spiritisma Libro-Klubo” venis al mi, portugale, ekzemplero de esperanta libreto nomata “Unua Mallonga Lernolibro pri Esperanto”. Mi legis kaj studis la komencon sed ... neniu sciis diri al mi ion pri Esperanto kaj mi forlasis la libreton. Post jaroj aperis iu en la Spiritisma domo por instrui Esperanton. Ne bezonas diri, ke mi ekinteresigxis cxu? Li, bonvole instruis sed nur gramatikon; mi kapablis formi frazojn kaj iomete paroli kun mi mem, imagante ke mi scias Esperanton. La kurso finigxis, neniam plu okazis io ajn pri Esperanto kaj mi forgesis cxion.
Denove la tempo pasadis kaj pasadis, mi emeritigxis kaj farigxis komercistino.
Estis mi en nia familia butiko kiam eniris junulino vestita en esperanta cxemizeto. Legante la vorton Esperanton mi demandis al sxi pri Esperanto kaj sxi respondis: “mia edzo estas esperanto-instruisto, mi alvokos lin”. Kian plezuron mi sentis parolante, portugale kompreneble, kun li pri Esperanto. Li venis de granda urbo por labori proksime al Mirassol, mia urbeto kaj sin ofertis por instrui Esperanton.
Resume: baldaux oni okazigis kunvenon kaj li komencis instrui la neuxtralan lingvon. Mi estas tre dankema al li, Profesoro Juscelino Gama. Dank’al li, mi verdire eniris en Esperantujon. Komence ni estis multaj sed nur 10 finis la kurson. Kial? Mi ne scias. Cxiam Juscelino diris ne havi didaktikon por instrui, ke li estis esperanto-disvastiganto; sed neniam mi forgesos liajn klopodojn por instrui dum du horoj, du foje semajne veninte de alia urbo( poste li translokigxis al Mirassol). Unue li parolis kaj parolis esperante pri iu temo de li elektita sed la plejmulto nenion komprenis pro tio li faris gestojn kaj desegnojn sur la nigra tabulo. Tre lauxdinda estas Juscelino. Post 10 monatoj, li konvinkis min kaj 8 amikinojn iri al la 39-a Brazila Kongreso okazinta en Maceió. Neforgesebla Kongreso! Tie ni ekkonis MiMa-n, kiu tie instruis mallongan Bazan Cseh-Metodon.
Post fini la bazan kurson li kunvenigis nin, la 10,kaj petis sugestojn kaj helpon pri nova kurso. Ni sugestis al li malpli paroli esperante kaj pli portugale kaj decidigxis realigi novan kurson en la “UNIFAIMI” ( Unuigitaj Fakultatoj de Mirassol) cxar gxi malfermis la pordon al Esperanto. Unue ni helpis Juscelinon organizi esperantan bibliotekon en UNIFAIMI, sed estis li, kiu akiris la plejmultajn esperantajn ekzemplerojn cxe siaj geamikoj. Poste, laux interakordigxo {interkonsento} kun la Profesoro Direktoro de tiu fakultato oni elektis daton por inauguri la bibliotekon kaj priparoli venontan Esperantan kurson. Estis invitata la tiama prezidanto de BEL( Brazila Esperanto-Ligo) Profesoro Pedro Cavalheiro , cxiuj profesoroj kaj lernantoj precipe de Lingvaj kursoj de UNIFAIMI krom aliaj. Ankaux cxeestis sinjoro Maeda, gvidanto de Oomoto, japano jxus alveninta en Brazilon, kiu ankoraux ne sciis la portugalan, pro tio parolis nur esperante kun traduko de Juscelino. Estis praktika elmontro de la utileco de Esperanto por interkomprenigxo cxe parolantoj de malsamaj lingvoj. Profesoro Cavalhero, la invitita parolanto, tre felicxe parolis pri la historio de Esperanto, gxiaj celoj kaj utilecoj, montrante bildserion kaj videon. Kaj mi, “kuragxe” deklamis poezion.
Post, parolante kun Pedro li sugestis al ni fari la Projekton Nesto. Mi, trovis la retan kurson, kiu ne plu ekzistas, por fari gxin. Estis kiam plezurege mi estis lernantino de MiMa, Neusa Priscotin Mendes. Mi eniris en Esperantujon danke al Juscelino kaj danke al MiMa mi ne nur dauxrigas sed ankaux, nun, mi vojagxas en Esperantolando. El la 10 amikinoj, neniu faris la Neston cxar kelkaj ne havis komputilon kaj la aliaj ne sin interesigis bedauxrinde. La plejbono de tiu kurso laux mi estis la klarigoj kaj la stimuloj de MiMa al mi. Baldaux mi ekkapablis paroli, konversacii dum miaj amikinoj ankoraux ne bone sukcesas. En la reto mi trovis esperantistojn el la tuta mondo kaj mi komencis skribe kaj vocxe konversacii kiam mi havas liberan tempon.
Du bazaj kursoj okazis en UNIFAIMI cxar bedauxrinde Juscelino translogxigxis al alia urbo, pro laboro. Mi kaj unu amikino instruis la bazan al kelkaj. Foje iu diras ion pri la esperantaj libroj cxe UNIFAIMI kaj deziras lerni.
Mi plu estas esperantistino cxar kiel Claude Piron “mi kredas je Esperanto, ke tiu lingvo estas multe pli valora ol la plimulto el la esperantistoj konscias. Mi kredas, ke gxi solvos multe pli da problemoj en la estonteco de la homaro, ol estas gxenerale imagate, ecx inter ni. Mi kredas, ke gxi povas forigi multajn suferojn, pri kiuj homoj ne konscias, kaj kiuj estas ligitaj al la manko de interkomprenilo”.
Mi plu estas esperantistino cxar persone mi konstatis gxian utilecon kiel neuxtralan lingvon de amo kaj frateco precipe. Plurajn fojojn mi sukcesis helpi geamikojn, kiuj fidis siajn problemojn al mi, reciproke iu jam helpis min. Estas nepriskribebla la emocio kiam de malproksime, samideano malfermas sian koron kaj konfidas al vi siajn malfacilajxojn kaj vi sukcesas tra esperantaj vortoj helpi lin.
Mi plu estas esperantistino cxar mi kredas havi la devon Esperanton diskonigi. Mi planas bazan kurson kaj poste aliajn por plibonigi la esperantan lernadon kaj la funkciadon de nia “Mirassolurba Esperanto- Klubo” kreita de ni kaj Juscelino sed ne funkcianta kaj mi petos la helpon de miaj amikoj.
Ankaux mi kredas, ke cxi tiu Kurso, Vojagxo en Esperanto-lando, organizita kaj gvidita de nia kara Profesoro Boris Kolker multe helpos atingi miajn celojn.
Mi opinias, ke Zamenhof sciis ke veraj esperantistoj cxion faros por la propagando kaj venko de la frateca lingvo, do mi volas esti vera esperantistino.
Send a message
Search for members
Mondocivitano says:
César Dorneles says:
Neuza Brienze says:
Mi bedaŭras ne ekscii pri Esperanto en mia juneco por, nun, bone regi ĝin.
Andy Անդի says:
Neuza Brienze says:
Dankon!
Sumin U'an says:
Neuza Brienze says:
Jado says:
Neuza Brienze says:
Mi tre ŝatas Esperanton kaj espereble iun tagon mi bone skribos.
Onklo says:
Karesema says:
Kisojn , Kares´!
Philippe Pelinski says:
Neuza Brienze says:
Via komento tre valoras por mi, mi esperas meriti viajn vortojn.
Karese Neuza.
Neuza Brienze says:
Salutojn!
Neuza Brienze says:
Mi tre ŝatas Esperanton klaj geesperantistojn!
Salutojn!
Éva Juhász says:
Neuza Brienze says:
Betty Chatterjee says:
Stanislaw Rynduch says:
dankon pro la vizito sur mia paĝo,kie mi skribis artikoleton kial mi fariĝis esperantisto.
Estas tre agrable legi vian historion.
.Certe neniam estas tro mafrue komenci.vi povas multon fari por Esperanto por pliboniĝo de la mondo.Vi trovis nun kion vi jam en juneco serĉis kaj ne trovis. Nun vi estas denove renaskita kun nova animo, nova energio kiun donos al vi Esperanto kaj kiun vi redonas al aliaj.
Simile estas ĉe mi.Por mi Esperanto estas vivo kaj mia vivo estas Esperanto.Dum la lasta Universala Kongreso kaj postkongreso , kie estis multaj de via lando, mi sentis kiel entuziasmaj estas viaj landanoj.Mi kelkfoje eĉ ricevis proponon veni kaj prelegi tra la lando.
De 50 jaroj mi estas esperantisto kaj neniam bedaŭris esti tiu.Mi multe travivis kaj amikiĝis tra l´mondo.
Mi deziras , kara multajn sukcesojn kaj amikaron en la bela mondo!
Neuza Brienze says:
Mi multe vizitos vian paĝon por lerni de vi.
Amikan brakumon el Brazilo.