La Beno de l’ Larmoj
Benita estu la larmo kie kristaliĝas kruelega amaso de niaj doloroj kaj diluiĝas la nigra galo de niaj ĉagrenoj
.
Benita estu la larmo sur kies supraĵo flosas ombraj ĉifonoj el oraj sonĝoj kaj en kies fundo vagas malĝojaj spektroj de mortintaj esperoj.
Benita estu la larmo de tiuj, kiuj lamentas la malbonŝanco esti naskiĝinta sen hejmo kaj ploras la malfeliĉon vivi sen pano.
Benita estu la larmo de tiuj, kiuj neniam konis patrinecan korinklinon kaj neniam ĝuis la kareson de edzino.
Benita estu la larmo, apogo amika de tiuj, kiuj estas solaj kaj fajra konsolo de tiuj, kiuj estas malĝojaj.
Benita estu la larmo de tiuj, kiuj metas sur la ŝultrojn la krucon de sia proksimulo, kaj helpas lin supreniri la kalvarian ekzistadon.
Benita estu la larmo de tiuj, kiuj serĉas, nomadaj, la varmon de korinklino kaj nur renkontas malvarmon de la malŝato.Benita estu la larmo de tiuj, kiuj suferas maljustecon pro idealoj de ili defenditaj kaj ricevas sendankecojn page al la bono, kiun ili semas.
Benita estu la larmo, kiu konstruas en la cerbo templon al la vero kaj transformas la koron en sanktejo el amo.
Benita estu la larmo, kiu elakviĝas varmege , en la noktoj de sufero kaj brilas kiel suno en la mateno de l’aĉeto.
Benita estu, fine, la larmo, lumguto en la aŭroroj ĉielaj kaj tera sintezo en la dia roso.
( Rubens Romanelli, brazila profesoro )
Cezar /Kaiserpro says:
Neuza Brienze says:
Tre pensiga komento, mi ne pensis pri tio. Sed la aŭtoro portugale skribis larmon (lágrima) kaj mi opinias, ke esti esprimo-maniero por beligi lian verkon. Oni povas ankaŭ imagi larmon, kiu falas unu post alia, ĉu?
Dankon pro la komento!
Mi ne estingos ĝin ĉar estas interesa komento sed se vi volos vi povos estigi eĉ la du.
Cezar /Kaiserpro says:
Esperanto estas lingvo, kiu havas proprajn leĝojn, kiu ne atentas tiujn, riskas esti komprenata nur malbone. Sed ŝajne PIV pravigas vin. 'Larmo' ĉe ili estas saleca likvo, elverŝata pro iu emocio ktp... Sed por kio ni havas tiukaze la plorojn:)? Aŭ larmo aŭ ploro. Kio estas ĝusta? Mi tamen preferus ploro por larmo. En la etimologia vortaro ekzistas 'larmo' nur por eviti la miskomprenigan 'la krimo'. Nu, tre duba naskiĝdokumento por la 'larmo' ĉu? Laŭ mia sperto oni larmas per certa fluego de ploroj, sed ploras, se eble nur unu guto elvringiĝas el niaj okuloj....do ĉe mi tio estas sperto, kial mi kutime preferas 'ploro' rilate al 'larmo', ie mi legis tiun uzmanieron, eble eĉ ĉe Zam, sed mi ne scias plu, kie mi lernis tion:).
Cetere, via poemo vere furoras en mia paĝo, gratulon!
Cezar /Kaiser edited this comment 5 months ago.
Wel says:
Gramatika noteto mia: Ŝajnas al mi, ke en la sekva propozicio oni devus uzi 'sia' anstatau 'lia': 'Benita estu la larmo de tiuj, kiuj metas sur la ŝultrojn la krucon de lia proksimulo, kaj helpas lin supreniri la kalvarian ekzistadon'.
[Estas nur unu subjekto en la propozicio enkondukita per 'tiuj, kiu metas...' Do 'lia proksimulo' vere koncernas la subjekton 'tiu, kiu...' ĉu?]
Amike,
Wel.
Neuza Brienze says:
Ankoraŭ mi ne estas sperta esperantistino kaj mi bezonas lerni de vi.
Plibone rimarkinte, vi pravas Wel, sia estas la korekta vorto do mi ŝanĝis.
Amikan brakumon al vi du!