| October 2009 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | ||||||
| 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | ||
| 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | ||
| 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | ||
| 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
(Eurípides Barsanulfo verkis kaj mi esperantigis el la portugala).
…read more
| October 2009 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | ||||||
| 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | ||
| 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | ||
| 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | ||
| 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
|
La Beno de l' Larmoj ( mi esperantigis)
Benita estu la larmo sur kies supraĵo flosas ombraj ĉifonoj el oraj sonĝoj kaj en kies fundo vagas malĝojaj spektroj de mortintaj esperoj.
Benita estu la larmo de tiuj, kiuj lamentas la malbonŝanco esti naskiĝinta sen hejmo kaj ploras la malfeliĉon vivi sen pano. Benita estu la larmo de tiuj, kiuj serĉas, nomadaj, la varmon de korinklino kaj nur renkontas malvarmon de la malŝato.Benita estu la larmo de tiuj, kiuj suferas maljustecon pro idealoj de ili defenditaj kaj ricevas sendankecojn page al la bono, kiun ili semas. |
Mi skribis plenumante taskon de la kurso ”Vojagxo en Esperanto-lando”, de Boris Kolker (perfektiga kurso de Esperanto kaj gvidlibro pri la Esperanta Kulturo).
Al ĉiuj miaj geamikoj,
Estu ĉi tiu Kristnasko plena je ĝojo,
sano, paco kaj amikeco, kiuj longe daŭros la tutan Novjaron.
Amikan ĉirkaŭbrakumon!
Neuza, el Brazilo.
Feliĉan Kristnaskon! Merry Christmas! Feliz Natal!
mMerry ĉiuj miaj geamikoj,
1- Homo, konu vin mem
Huberto Rohden (Délio Pereira de Souza esperantigis el la portugala)
Kiam ordinara homo diras: "mi estas feliĉa" aŭ "mi estas malfeliĉa" _ Kion li komprenas pri la vorto "mi"?
La plimulto el la homoj komprenas per "mi" sian fizikan, materian personon, tio estas, la korpon au parton de la korpo. "Mi kapdoloras" "Li mortis". Difinitan senton pri bonfarto de la korpo li nomas "feliĉo", same ian fizikan malbonfarton ili nomas "malfeliĉo". Nu, la fizika sentemo kuŝas en la nervoj, kiuj estas riceviloj kaj verturigiloj de niaj fizikaj sentumoj. Tio signifas, ke la ordinara homo, kiam parolas pri feliĉo au malfeliĉo, aludas al difinita vibrastato de la nervoj. Se la vibrastato de la nervoj kaŭzas al li agrablan sensacon, li opinias sin feliĉa: male li taksas sin malfeliĉa.
Nu, tiu vibrastato de la nervoj ne ĉiam dependas de la homa volo: ĝi dependas ĝenerale de faktoroj tute eksteraj, hazardaj, fremdaj al la homa volo aŭ nevolo, kiel temperaturo, klimato, manĝado, hazardaj okazaĵoj, neantaŭvideblaj eventoj, loterigajno, morto ĉe la familio k.a. La homo diranta, ekzemple: "mi estas malsana", identigas sian "mion' kun la korpo, kaj sur tiu fundamenta eraro li klopodas levi la konstruadon de sia feliĉeco. Tio signifas, laŭ la Evangelio "konstrui sur la sablo". Sed domo konstruita sur la sablo ne rezistos la baton de inundoj kaj ventoj.
Ankaŭ la homaro povas igi nin suferi au ĝui. Sed nek la cirkonstancoj de l'naturo nek tiuj de l' homaro povas iĝi nin feliĉaj kaj malfeliĉaj. Feliĉeco aŭ malfeliĉeco devenas de nia propra substanco, kaj ne de fremdaj cirkonstancoj. "Mi estas la mastro de mia destino, _ mi estas la kapitano de mia vivo".
En tia nekonvena kriterio kompreneble la feliĉeco aŭ la malfeliĉeco estas io ne dependanta de la homo. Tiuokaze la homo ne estas "subjekto", autoro de sia feliĉeco au de la malfeliĉeco, sed estas nura "objekto" au viktimo. Eksteraj cirkonstancoj, hazardaj, nekontroleblaj, igas lin feliĉa aŭ malfeliĉa. Tio signifas, ke tia homo estas nure pasiva instrumento de la kapricoj de l' medio. Li ne povas diri: mi estas kapitano de mia animo, ĉar ne li fiksas la vojiron de la barketo de sia vivo, kiu estas tute sub la kaprico de la ventoj kaj de la marfluoj, fremdaj al lia volo, aŭ nevolo. Kiel povus esti solida feliĉa la homo, kiu igas dependi sian feliĉon de io de li ne dependanta?
Aliaj personoj identigas sian "mion" kun la mensa au emocia parto . Ili diras ekzemple:" mi estas malĝoja", "mi estas ĝoja", "mi estas inteligenta". Tio signifas, ke ili ne distingas sian veran "Mion" de sia emocimensa persono. Nu, ĉar tiu regiono senĉese estas sub la kapricoj de la influo de la ĉirkaŭanta homosocio, sekve la feliĉeco au malfeliĉeco bazitaj sur tia duba fundamento dependas de la socia medio, tio estas, de la bona aŭ malbona opinioj, kiujn aliuloj havas pri ni; ni rigardas nin nur sur la reflekto de la publika opinio. Se aliuloj diras, ke ni estas inteligentaj, belaj, bonaj, simpatiaj, ni sentas nin feliĉaj _ sed se ili diras la malon, ni sentas nin malfeliĉaj. Tieldiraj ni estas kvazaŭ marionetoj, kiuj aŭtomate reagas ĉe impulsivo ricevita per nevideblaj ŝnuretoj manipulitaj de iu alia, kaŝita malantaŭ scenejo de nia vivo. Tiaj homoj marionetoj vibras per intensa feliĉo, kiam ekzemple iu ĵurnalo ilin kumulas per laŭdoj kaj apoteozoj, kvankam tute nemerititaj kaj eble mensogaj _ sed sentas sin profunde malfeliĉaj, eble senesperaj, kiam iu diras la malon.
Ili estas sklavoj de faktoroj fremdaj je sia volo _ sklavoj ignorantaj sian sklavecon! Kaj kiel povas sklavo esti feliĉa?
Resume: same tiuj de la unua klaso _ la sklavoj de la fizika medio _ kiel tiuj de la dua klaso _ la sklavoj de la socia medio igas dependi sian feliĉecon de io ne dependanta de ili. Estas do evidente, ke ili ne povas esti vera feliĉaj, ĉar la vera feliĉeco ne estas la "ekstera kvanto", la objekto, kiun homo ricevas , sed ĝi estas la "interna kvalito", la stato de subjekto, kiun homo kreas ene de si. La feliĉeco nur povas konsisti en io de mi dependanta, en io, kion mi povas krei, sendepende de eksteraj cirkonstancoj fizikaj au sociaj. "Ĉio, enirante de ekstere en homon ne povas profani lin _ kio elvenas el homo, tio profanas la homon". (Jesuo)
Juniaj Festoj
La akordiono ĝoje sonas...
Infanoj, junuloj, maljunuloj en multkoloraj vestaĵoj; virinoj tro ŝminkitaj, harplektaĵoj, rubandoj sur haroj, ankaŭ sur la robo. La viroj kun pajlaj ĉapeloj, artefaritaj lipharetoj kaj la vestoj similas enlandanojn kun siaj kampaj vestoj por laborado.
Kiom da manĝaĵoj! Arakidodolĉaĵoj, laktodolĉaĵoj, krevigitaj maizoj kaj dolĉa rizo... Alvenas aliaj, sentu la bonodoron! Estas la kukoj el maiza faruno kaj kokosodolĉaĵoj. La okuloj fariĝos pli grandaj ol la ventro. Kiom da multikoloraj flagetoj!
Sed... Kie ni estas? Kio estas tio? Kiu estas brazilano facile divenas. Estas plia "Junia Festo". Ne gravas kiu tago estas. Juniaj Festoj okazas dum la junio-monato sed ekzistas tri specialaj: por festi Sanktan Antonon la 13-an, Sanktan Johanon la 24-an kaj Sanktan Petron la 29-an.
Junio estas vintra monato,pro tio dum la bona junia festo, krom la jam menciitaj manĝaĵoj oni trinkas "quentão"-n, kiu estas varma trinkaĵo farita kun "kaŝaso"(brando), akvo, zingrivo, kariofilo kaj sukero, bona ankaŭ sen alkoolaĵo. Aliaj trinkas varman vinon kaj varman ĉokoladon, se ŝatas.
Kutime oni festas la tri sanktuloj sur malfermita loko, kie eblas fari brulejon por danci ĉirkaŭ ĝi; kelkaj klopodas salti super ĝi kaj aliaj piediras sur la varmaj cindroj por montri fidon ĉar oni diras: kiu havas fidon,ties piedojn la cindro ne bruligas. kutime okazas preĝoj("terço") por peti protekton al la festata sanktulo, tamen por la plimulto ja gravas nur danci kaj festi. Kutime ankaŭ oni vidas mastron kun la bildo de la festata sankto aŭ de la tri.
Alia kutimo estas la naivula edziĝo, parodio; vi ploras tiom vi ridas. La fianĉino estas graveda, la fianĉo ne volas plu edziĝi do la fianĉinpatro volas pafi la fianĉon, krom aliaj pajacaĵoj. Finfine, por festi la edziĝon la partoprenantoj dancas la kvadrilon antaŭe praktikitan. Laŭ elekto de la organizanto okazas ŝercadoj.
Okaze de Sankta Antono tago, konsiderata edziĝa sanktulo, fraŭlinoj faras "simpatia"-n (ritan aferon). Ekzemple, (eble iu bezonos): La 12-an de junio, je noktomezo rompu unu ovon kaj metu ĝin en glason kun akvo kaj lasu sub libera ĉielo. La venontan matenon observu kiu desegnaĵo formiĝis; se similas al fianĉina vesto, vualo aŭ girlando signifas, ke la edziĝo estos baldaŭ. Alia "simpatio" estas inversigi la pozicion de la sanktulo ĝis li trovos fianĉon por la fraŭlino, ĉar tia pozicio ĝenas lin.
En mia urbo juniaj festoj okazas en ĉiuj lernejoj, kluboj, bienoj, en kelkaj kvartaloj organizitaj de ĝiaj loĝantoj. Kelkaj estas filantropiaj.
Sankta Petro estas la proktetanto de mia urbo, fondita je la 29-an de junio, 1910; pro tio okazas la tradicia Sankta Petro festo, sur la ĉefa placo, de la komenco de junio ĝis la 29-a. Tie, sur la placo, vi renkontas unu grandan barakon kie troviĝas manĝaĵoj, dolĉaĵoj, aŭkcioj, muziko, kantistoj, k.t.p.. Ĉirkaŭ ĝi, aliaj malgrandaj barakoj kie oni vendas multajn aferojn kaj vi povas ludi gajnante premiojn. Ankaŭ parko pro amuzo estas instalita kaj tie funkcias nur dum junio. La 29-an, la lastan tagon de la fedto, nokte okazas mirinda, fama fajraĵo kaj por vidi ĝin multaj el la proksimaj urboj venas spekti. Se vi venos ankaŭ vi povox ĝoji kun ni.
Neuza B. Brienze
Mi ĵus vidis belan bluan papilion sur flava floro en la plej ŝatataj de mia amiko Albertinun, kiu estas de Kaunos. Do mi saŭdadis...
…read more
Fabelo
En la Lumarbaro du logxantoj, Blankakato kaj Nigrakato parolas.
"Cxu vi jam scias la lastan novajxon"? demandas la Blankakato.
Respondas la Nigrakato: "ankoraux ne, kio okazas?"
"Oni diras, ke ni lernu novan lingvon kreitan de sagxa simio kaj tie cxi en la Lumarbaro la paco kaj kompreno regnos cxar cxiuj logxantoj tre bone sin komprenos".
" Cxu vere? Cxu vi volas diri, ke nia malamiko hundo sxangxigxos kaj farigxos amiko"? demandas la Nigrakato.
"Jes!" respondas la Blankakato. " Cxiuj sin komprenos kaj respektos plene unu la aliajn parolante tiun lingvon. Ni kapablos eksponi niajn motivojn, opiniojn ktp kaj reciproke kompreni la aliajn. Ekzemple lupoj ne plu persekutos sxafojn, ni katoj, respektos la birdetojn kaj ni ne plu bezonos forkuri de la plej fortaj, kiuj ecx mortigas nin".
La Nigrakato: "Nur vidante, mi kredos!"
La Blankakato; "Nia regxo Leono II vizitis la najbaran Belarbaron kie tiu lingvo jam estas parolata kaj restis ege mirplena cxar konstatis persone la ordon, progreson kaj pacon inter iliaj logxantoj, kiuj jam ja sukcese sin komprenas, intersxangxas spertojn, helpas la proksimulojn danke al nova lingvo, kiun ili nomas Benita Lingvo".
La Nigrakato: " nur se mi vidos mi kredos denove mi diras".
La Blankakato: Mi ankoraux ne vidis sed mi kredas cxar oni diras, ke tie malaperis la disputoj, la malbonoj kaj regas la amo. Kelkaj ne volis lerni, translokigxis al alia arbaro sed poste revenis. Kompreneble kelkaj restis kontraux la renovigo aux dubis kiel vi sed la tempo jam montris la venkon de la ama lingvo laux Leono II, kiu kontraktis instruistojn por instrui gxin en nia lando".
La Nigrakato: "Mi atendas lerni kaj persone konstatis la veron".
La tempo flugis... kaj iun tagon en vigla festo la du konversacias.
Nigrakato: "Vi pravas amiko, nun mi vidas kaj kredas. Post la akceptado kaj lernado de la "Benita Lingvo", kiun multaj alnomas Lingvo de l´amo vere mi konstatas la komprenon kaj fratecon inter cxiuj.
Nun mem ni povas senti la fratan etoson tie cxi, cxu ne? Tre merite nia estro Leono II ricevos la Pacpremion".
Blankakato: Tre merita premio kaj mi aldonas, ke ankaux tia radika sxangxo nun festata sukcesis cxar li, nia sindedicxa gvidanto apogis la renovigxa-movadon.
Neuza
Okaze de la “Internacia Tago de la Virino”, la 8-an de Marto
Meditu Ni
Pri la Virino – “La Konsolanto”(Jo 14:26) klarigas jene:
Egaleco de rajtoj de viro kaj de virino
817.Ĉu viro kaj virino estas egalaj antaŭ Dio, kaj ĉu ili havas samajn rajtojn? (Mateo, ĉap. 19, par. 24 )
“Ĉu Dio ne konsentis al ambaŭ povon kompreni bonon kaj malbonon, kaj kapablon progresi?”
818. El kio originas la morala malsupereco de virino en iuj landoj?
“El la maljusta kaj kruela potenco de viro super ŝi. Ĝi rezultas el la sociaj
konvencioj kaj el la misuzo de forto kontraŭ malforto. Inter la homoj malmulte progresintaj el la morala vidpunkto, forto naskas rajton.”
819. Por kia celo virino estas fizike malpli forta ol viro?
“Por ke estu al ŝi asignitaj apartaj funkcioj. Viron koncernas krudaj laboroj, ĉar li estas la pli forta; virinon,mildaj laboroj ; kaj ambaŭ estas kreitaj por sin reciproke helpi ĉe la provoj de vivo plena de amaraĵoj.”
820. Ĉu la fizika malforteco de virino ne lokas ŝin nature sub la ordonpotencon de viro?
“Dio donis al iuj forton, por protekto je la malforta, kaj ne por servutigo.”
Dio konformiĝis la strukturon de ĉiu estulo al la funkcioj, kiujn ĉiu devas plenumi.
Se Li dotis virinon per malpli da fizika fonto, Li tamen konsentis al ŝi, samtempe, pligrandan sentemecon, konforman al la delikateco de I' patrinaj funkcioj kaj al la malforteco de la estuletoj, konfidataj al ŝiaj zorgoj.
821.Ĉu la funkcioj, al kiuj la virino estas destinita de la Naturo, estas tiel gravaj kiel tiuj koncernantaj la viron?
“Jes, kaj ja pli gravaj; ĝuste ŝi havigas al viro launuajn ekkonojn pri la vivo.”
822.Ĉar la homoj estas egalaj antaŭ la leĝo de Dio,ĉu ili devas esti ankaŭ egalaj antaŭ la homaj leĝoj?
“Tio estas la unua principo de justeco: Ne faru alaliaj tion, kion vi ne volus, ke ili faru al vi.”
— Ĉu do, por ke ĝi estu perfekte justa, leĝaro devas konsenti egalecon de rajtoj al viro kaj al virino?
De rajtoj, jes; de funkcioj, ne; estas necese, ke ĉiu havu sian difinitan lokon; viro okupiĝu pri la ekstera, virino pri la interna aktiveco: ĉiu laŭ siaj kapabloj. La homa leĝo, se ĝi volas esti justa, devas starigi egalecon de rajtoj de ambaŭ seksoj ; ĉia privilegio, konsentita al unu aŭ al la dua, kontraŭas justecon. La emancipado de virino sekvas la progreson de civilizacio; ŝia sklaveco iras duope kun barbareco. Cetere, seksoj ekzistas nur pro la fiziologia strukturo; kaj, ĉar la Spiritoj povas preni la unuan aŭ la duan, tial, inter seksoj estas en ĉi tiu rilato nenia diferenco; kaj do ili devas ĝui samajn rajtojn.”
En la tuta mondo la kristana rondo
en pregxejaj festoj kaj per korespondo
Kriston rememoras, multaj Lin adoras,
kaj la sonoriloj en gxojkant' sonoras.
Sed malmultaj scias, ke - se l' mond' mencias
tiun sanktan Nomon, Lin gxi ne konscias -
Kristo, la Mesio de l' plej bona Dio,
venis al la mondo, alta kun misio:
instruadi Veron, de l' spirit' Liberon,
al cxiela vivo similigi Teron.
Per naskigx' humila, per labor' utila,
per la granda amo, per instruo brila
montris Li la vojon por atingi gxojon
veran, kaj forlasi jam la lastan fojon
dubojn kaj eraron, de l' malbon' la maron,
kaj per sinofero servi la homaron.
Estu la instruo viva de Jesuo
klara vojo al la homa evoluo:
de infano plora al la vir' labora,
de la mort-elspiro al Spirito glora!
Antoni Grabowski
El la libro "Vocxoj de Poetoj el la Spirita Mondo", de Francisco Valdomiro Lorenz.
Latest posts
-
Subscribe to the latest posts of Neuza Brienze