Kara Amiko de Esperanto kaj UN,

Dank’ al nia laborgrupo che Unuighintaj Nacioj en Novjorko, la mesagho de Esperanto atingas la plej altajn nivelojn de UN. Nia okpersona laborgrupo en Novjorko tenas kontakton kun la stabo de UN, kun ambasadoroj kaj diplomatoj, kaj kun neregistaraj organizajhoj. Samtempe ni ankau faras nian eblon informi la esperantistojn, pere de la asocio Esperanto por UN, pri la gravega laboro de UN por krei pli bonan kaj pli justan mondon. Ni kredas, ke nia laboro rekte kontribuas al paco kaj al komprenigho tutmondaj.

Sed la laboro postulas elspezojn. Ni devas pagi malgrandan, sed regulan, lupagon por nia oficeja spaco en konstruajho tuj apud la chefa UN-sidejo. Aldonighas telefonaj kaj komputilaj kostoj. Entute, temas pri kelkaj miloj da dolaroj jare. Helpis nin en pasinteco kelkaj grandaj donacoj, inter ili subteno de eksteraj fondajhoj.

Sed gravegas, ke ni ricevu donacojn ankau de ordinaraj esperantistoj. Se ni ne povas montri, ke ni havas larghan subtenon de la esperantistaro ghenerale, ne eblas konvinki grandajn donacantojn daurigi sian subtenon – kaj malfacilas konvinki niajn volontulojn dedichi siajn tempon kaj energion senpage al nia komuna laboro. Ni do urghe bezonas vian subtenon moralan kaj materian. Montru, ke vi staras kun ni en tiu chi laboro!

Bonvolu sendi al ni vian financan kontribuon por helpi, ke la oficejo en Novjorko restu malferma kaj plivastigu sian agadon. Montru la vojon al aliaj per via kontribuo. Dankon!

La plej facila maniero sendi iun ajn sumon estas ghiro al nia UEA-konto "novj-w".




(Se vi loghas en Usono,vi povas ankau' pagi tra Esperanto USA kaj shpari impostojn: esperanto-usa.org/retbutiko/index.php?main_page=product_info&cPath=120&products_id=18763&zenid=9d6ui2ss4kg511m0gsbcouka42)




Kore,

Humphrey Tonkin
Ulrich Becker
Neil Blonstein
Ria Boemi
Steven Brewer
Jan Long
Ksenia Prilepskaja
Sofiya Soskina