Cxefe usonanoj kaj kebek-kanadanoj el deko da urboj povis renkontigxi dum tradicia 3 taga semajn-fino. Estis unu francino, unu koreo kaj unu meksikano inter la cxeestantoj. Jen urboj reprezentataj: Madison-Viskonsino, Novjorko, Rocxestro, Houlton-Majno, State College-Pensilvanio, Bostono, Montrealo, Chicoutimi (Kebekio). La francino estis de Rennes-Nord-okcidenta Francio. Prelegoj-diapozitivajx-prezentoj pri novaj libroj, kongresoj en Islando kaj Israelo okazis. Natur-promenadoj kaj boatado okazis. Mi enretigos poste prelegon pri mangxeblaj floroj. 5 infanoj junigis la kongreson.