Kvankam fakte, nur antaŭ unu jaro kaj duono, mi ekis paroli Esperanton; mi povas diri ke spirite mi estas delonge esperantisto. Ekde la unua tago, tridek jarojn antaŭe, kiam mi decidis partopreni Esperantan kurseton por komencantoj en Bilbao, kie tiutempe mi loĝis, mi sentis min esperantisto.

Precipe allogis min la tiel nomata “interna ideo” de la internacia lingvo pli ol kiu ajn alia aspekto. Fakte Esperanto prezentas aliajn avantaĝojn evidentajn, tamen, la plej grava, la ĉefa allogo al mi estas sendube la interna ideo: tio estas la spirito de egaleco, de frateco, falo de lingvaj baroj, neŭtraleco kaj paco inter la popoloj el la tuta mondo.

Kiam mi parolas Esperanton kun samideanoj el diversaj landoj, mi sentas kreski tiun "internan ideon "(malgraŭ la fakto ke ekzistas multaj malsamaj motivoj por eniri en la Esperantan mondon).

Foje okazas ke oni komencas entuziasme kelkajn aferojn kaj poste, pro diversaj kialoj, oni forlasas ĉion pri ili. Tio okazis rilate al mia esperantista afero. Dum multaj jaroj mi ne nur forlasis, sed eĉ forgesis ĉion pri Esperanto. Nuntempe mi denove lernas Esperanton ĉar eble mi sentis “bezonon internan”. Mi ĝoje partoprenis la lastajn esperantistajn kongresojn en Hispanio (Málaga kaj Santiago de Compstela) kaj nun, pro tio ke mi volas fari ion pli pri la E-movado, mi realigas ĉi tiun blogon.

Mi volas profiti mian tempon por ellerni kaj plibonigi mian E-lingvon kiel eble plej bone, por realigi en mia vivo la "internan ideon" de Esperanto.