Movado Sen Nomo's most read articles

  • Bona tago ekas per "Bonan Tagon!"

    - 4 032 visits
    msn2008-3
    Fremdulo ne plu estas fremda post saluto: “Bonan tagon” ĉiu ajn povas diri, sen diskriminacio inter riĉa-malriĉa, nigra-blanka, juna-maljuna. “Bonan tagon” montras respekton al la alia. Se ĉiuj homoj afable salutas, la sento de malsekureco kaj malfido inter diversaj homoj aŭ sociaj grupoj malaperas. “Bonan tagon” estas senpaga kaj senkosta, kaj ju pli oni diras, des malpli da peno kostas! “Bonan tagon” estas ankaŭ bona rimedo kontraŭ konstanta malkontento. En la profesia vivo, “Bonan tagon”…

  • Ne diru kion vi scias. Sed sciu kion vi diras!

    - 1 164 visits
    Ne diru kion vi scias. Sed sciu kion vi diras! Paroli estas facile, sed rapide oni parolas tro. Ne ĉiam temas pri malkaŝo de sekreto, sed pri ofendo de ies sento, de pligravigo de jama konflikto, aŭ embaraso de iu. Foje estas pli saĝe silenti, aŭ diri ‘vi pravas’, anstataŭ pligravigi la situacion. Jes, foje (ofte?) okazas maljusteco kaj tio kolerigas vin. Provu tamen silenti por unue trankviliĝi kaj nur poste reagi. La reago estos multe pli racia kaj justa.…

  • Atentu viajn pensojn...

    - 1 128 visits
    msn2011-4
    Atentu viajn pensojn: ili fariĝos vortoj. Atentu viajn vortojn: ili fariĝos agoj. Atentu viajn agojn: ili fariĝos kutimoj. Atentu viajn kutimojn: ili fariĝos sinteno. Atentu vian sintenon: ĝi fariĝos via destino. Memoru ĉiam, ke ĉio kion vi pensas, faras, … havas konsekvencojn. Bonaj pensoj kaj agoj kutime havas bonajn konsekvencojn, malbonaj pensoj kaj agoj, kutime rezultas en malbonaj aferoj.

  • Ĉi tie bojas nur hundo!

    - 974 visits
    msn2010-4
    En tiu ĉi domo, ni provos gardi nian trankvilon. Ni parolas al niaj apuduloj kun respekto kaj indulgo. Ni ne krios aŭ vokos kvazaŭ al obstina azeno aŭ hundo. Ne estas facile ĉiam gardi sian trankvilon kiam la ‘sango bolas’, kiam la emocioj superas la racion. Sed, fakte, entute ne necesas gajni ĉiun disputon. Homoj ne ĉiam havas la saman opinion, tio simple estas tiel. Bedaŭrinde tio tro ofte rezultas en kverelo. Necesas konscii ke aliaj opinioj ekzistas, respekti ilin, eĉ se ili foje estas t…

  • Feliĉon oni ne serĉas, oni trovas.

    - 930 visits
    msn2009-2
    Plej firma bazo al feliĉo estas kontento. Tio, kio kontentigas vin, igos vian vivon pli facila kaj sekve ankaŭ pli feliĉa. Kontento ne signifas, ke ĉio eterne restos senŝanga, sed ke ĉiu evento estas akceptita tiel kiel ĝi estas. Sen tio, nek la plej bela domo, nek la plej varma amikeco povas kontentigi iun aŭ feliĉigi iun. Ĉiu okazaĵo – ĉu bona aŭ malbona – ofertas novan ŝancon kaj estas utila sur via vivovojo. Eble neatendita evento pensigas vin pri la vivo, pri viaj materiaj havaĵoj same ki…

  • Kial rompi al si la kapon?

    - 922 visits
      Levilkarto 1 (jan-feb-mrt 2008): Kial rompi al si la kapon? Ni ja ne estas masoĥistoj ?!      La modernaj socioj suferas pro amaso da leĝoj kaj reguloj en ĉiam pli rapida ritmo. Ĉiuj tiuj novaj devigoj estas pravigitaj per zorge elpensitaj argumentoj kaj ŝajnas malfacile refuteblaj per raciaj argumentoj. Kaj tamen multaj homoj havas la impreson ke la homoj ne fariĝas pli bonfartaj: sentoj de malkontento kaj malfeliĉo kreskas.      Eble ĝuste tie troviĝas la kaptilo: socio bezonas…

  • Kio estas "Movado en Nomo" ?

    - 891 visits
    Movado sen Nomo estas movado kiu volas establi pli bonajn interhomajn kontaktojn, sendepende de religia aŭ alia konvinko, politiko, kun tute senpaga membreco!   La centra akso de la agado estas ĝiaj levilkartoj (aŭ sloganoj), elpensitaj por 'levi' la nivelon de nia vivo.   Ni pledas en tiu ĉi materiisma mondo por " la kulturo de la koro " kaj emfazas la "taskon de la koro" en ĉiuj familiaj kaj sociaj rilatoj, en la nacia kaj en la internacia politiko, por ke ĉiu plibonigo estu "homa"…

  • Ne scias mono, pri sano kaj bono.

    - 884 visits
    msn2009-1
    La mondo, la komerco, la farmacia industrio, la politiko, ĉio turniĝas ĉirkaŭ mono. Ĝi fariĝis motivo, kialo, senco, strebcelo. Sed ankaŭ fonto de mizero, malfeliĉo, krimoj, fraŭdo, ĵaluzo, envio, trompoj. Kompreneble ni bezonas monon por vivi, por aĉeti nian panon, por havi nian bazan komforton. Sed ĉio alia, al ni trudata pere de reklamo, por ke ni konsumu, por ke la riĉaj komercistoj kaj industriistoj ankoraŭ pli riĉiĝu, ni ne vere bezonas. Pli bela, moderna auto, pli rapida komputilo, tele…

  • En ĉiuj lingvoj tra la mondo, la koro estas la simbolo de amo.

    - 820 visits
    msn2008-2
    Levilkarto 2 (2008) : En ĉiuj lingvoj tra la mondo, la koro estas la simbolo de amo. Tio ĉi ankaŭ videblas el la multaj proverboj kaj dirmanieroj kiuj enhavas la vorton ‘koro’, kiu estas rigardata kiel la centro de emocioj. Efektive, kiam oni aŭdas tre malbonan novaĵon, oni ne sentas tion en siaj piedfingroj, sed en la brusto, kie troviĝas la koro. Ni ofte pensas pli per nia koro ol per nia prudento, nia intelekto. Ni ĉion vidas per nia koro; La rilato kun nia ĉirkaŭaĵo dependas…

  • Ne la grandaj vortoj,sed la etaj agoj ŝanĝas la mondon.

    - 809 visits
    msn2011-1
    Estas facile paroli laŭte kaj per multaj belaj vortoj. Oni jes ja ŝatas aŭdi belajn vortojn, do multaj homoj ankaŭ ŝatas aŭskulti ilin, sed tro ofte mankas la plenumo. Politikistoj povas promesi multajn reformojn por pli bona socio. Krimulo aŭ drogo-dependulo povas promesi ŝanĝiĝi. Tiuj vortoj estas belaj, sed estas ankoraŭ pli belaj se ili ankaŭ efektiviĝas. Grandaj vortoj bedaŭrinde tro ofte restas nur tremanta aero. Cedi sian lokon al maljunulo en buso, savi paseron, fari donaceton, vizit…

  • 30 jaroj Movado sen Nomo

    - 797 visits
    Saluton, karaj! Ĉu vi sciis ke Movado sen Nomo ekzistas jam 30 jarojn? Pagantaj membroj de ipernity povas elŝuti la libreton senpage per jena ligo en ipernity mem. Ĝi ankaŭ disponeblas - kaj tuj legeblas rete - en jena retejo . Ni nun ŝatus scii kiuj estas viaj plej ŝatataj sloganoj (sentenzoj, ideoj, frapfrazoj) de Movado sen Nomo. Por faciligi al vi respondi, ni listigas ĉi-sibe ĉiujn "sloganoj". Ni tre ĝojus se vi sciigos al ni viajn (ekzemple 10) preferatajn sloganojn. Vi povos si…

  • Kolorigu vian vivon!

    - 777 visits
    msn2014-2
    Rigardu foje en la stratoj de via urbo, eble eĉ en via propra strato, en via propra domo, en via propra vestoŝranko. Ĉu ĝi estas gaja aŭ bunta? Ĉu koloroj ĝojigas vian ĉirkaŭaĵon? Aŭ... ĉu sterile blankaj, brunaj, grizaj, nigraj 'koloroj' superregas kaj tristigas - eĉ deprimigas - vian ĉirkaŭaĵon? Estas science pruvita ke koloroj influas la humuron, do ankaŭ la feliĉo-senton. Kompreneble, vi ne povas farbi la stratojn de via urbo, sed pripensu foje kiamaniere vi povas gajigi vian ĉirkaŭaĵon,…

  • Movado sen Nomo multlingve!!

    - 744 visits
    Saluton, karaj geamikoj! Ni komencis traduki la 12 plej popularajn sloganojn al aliaj lingvoj. Vidu la rezulton en la retejo de Movado sen Nomo ( http://www.movado-sen-nomo.org/ ) ĉe sloganoj . Ni jam havas 12 lingvojn kaj Esperanto. Ni ege ĝojus se vi povus pliriĉigi nian lingvo-diversecon. (Eblas sendi mesaĝon al kontakto★ movado-sen-nomo.org - anstataŭigu la stelon ★ per heliko @.) Koran dankon pro via helpo! Amike, La teamo de Movado sen Nomo

  • Gajajn festojn kaj feliĉan novan jaron!

    - 735 visits
    Karaj geamikoj, Movado sen Nomo deziras al vi gajajn festojn kaj ĉion bonan por la jaro 2010. Ni esperas ke zorgoj NE vizitos vin, sed ke via sano restu bona kaj ke vi sukcesos realigi kelkajn el viaj revoj. La sukceso de la nova jaro grandparte dependas de vi mem. Ni nur povas deziri al vi kuraĝon, kaj volonte tion faras! Ni esperas ke intertempe nia kalendaro bone atingis vin. Se ne, ĝi devus baldaŭ alveni. Ankaŭ eblas elŝuti ĝin pere de nia ttt-ejo www.movado-sen-nomo.org . Vi povas pen…

  • Pluvo ne gravas al tiu kiu portas la sunon en si.

    - 716 visits
    msn2014-4
    Iuj ĝojas pro pluvo (farmistoj, ĝardenistoj, ...), multaj aliaj ĝojas pro suno. Tamen, grumbli pro pluvo (aŭ suno) neniel helpas. Senti sin feliĉa devus ne dependi nur de eksteraj elementoj (vetero, luksaĵoj, donacoj kaj simile), sed devas veni de interne. Por tiuj kiuj disponas pri la necesaj bazaj vivrimedoj, feliĉo dependas ĉefe de la propra pensmaniero. Kaj se vi portas la sunon en vi, vi povos radii vian lumon al la aliaj homoj ĉirkaŭ vi, kiuj per rideto ankaŭ povos ekbrili. Se ni ĉiuj pov…

  • Plej popularaj sloganoj (rezulto de la enketo)

    - 713 visits
    Jen la 12 plej popularaj sloganoj de Movado sen Nomo, en sinsekvo de populareco (kun kelkaj egalrangaj pozicioj). Ni estus tre kontentaj se vi pretus traduki ilin al via lingvo kaj resendi la tradukon al ni por multlingvigi nian agadon. Plibonigu la mondon. Komencu per vi mem. Ali-pensantoj ankaŭ pensas. Pli bona mondo komenciĝas en via propra koro. Ĉiu guto gravas. Ne diru kion vi scias. Sciu kion vi diras. Ne ekzistas vojo al amo. Amo estas la vojo. Homo valoras pli ol mono. La viv…

  • Vian grandecon ne montras tio kion vi havas, sed tio kion vi donas.

    - 712 visits
    msn2011-3
    Riĉuloj ŝatas fanfaroni kaj montri siajn riĉaĵojn. Se oni ne povus vidi la riĉaĵojn, al kio do ili utilus? La malavantaĝo estas ke tio allogas la ŝtelistojn, stimulas la ĵaluzon kaj envion. Sekve, ili maltrankvilas pro tiuj posedaĵoj, timas perdi ilin, bezonas alarmon, kaj ĉio tio limigas la personan liberecon. Eblas esti "grandsinjoro" laŭ tiu maniero, sed tio tute ne rilatas al la boneco de la persono. Persono kiu posedas relative malmulton, sed volonte dividas siajn havaĵojn kun aliaj,…

  • Bela mieno = bela vizaĝo.

    - 703 visits
    msn2010-2
    Ekzistas du specoj de beleco: la ekstera, do la surfaca, la supraĵa, kaj la interna, la pli profunda beleco. Bela persono, kiu rigardas kvazaŭ tiu ĵus trinkis vinagron, neniel estas simpatia, eĉ ne kun kilogramoj da ŝminko. Male, persono kiu ĉiam estas gaja, kiu subtenas la homojn ĉirkaŭ si, kiu povas aŭskulti kaj ridigi aliajn homojn, nun tiu estas simpatia. Do… kia vi volas esti?

  • Forpasis Phil Bosmans, inspirinto de Movado sen Nomo

    - 693 visits
    Karaj geamikoj, Je la 17a de januaro forpasis Phil Bosmans , je la aĝo de 89 jaroj. En 1957 li estis petita fondi asocion "Bond zonder Naam" en Belgio, laŭ simila organizo en Nederlando. Ene de 1 jaro, li akiris 20.000 interesitojn kaj gvidis la asocion al granda sukceso, nacie kaj internacie. Li elpensis entute pli ol 500 frapfrazojn kaj verkis multajn librojn kiuj inspiris nenombreble multajn homojn. Li ankaŭ disvastigis la agadkampon de la asocio, fondante la unuan rifuĝejon por virin…

  • Forigu la katenojn!

    - 682 visits
    msn2009-3
    Oni diris antaŭ 20 jaroj ke la komputilo transprenos nian laboron kaj faciligos nian vivon. Tamen, la realo estas mala: multaj homoj por sia laboro de mateno ĝis vespero sidas ĉe komputilo kiel sklavoj kaj fariĝas trostreĉitaj. Ĉiuhora paŭzeto estas konsilinda: kaj por la okuloj kaj por la cerbo kaj por la korpo! Fluigu la sangon por transporti oksigenon ĉien en via korpo kaj samtempe sekrecii la korpajn rubaĵojn (la ekskrementojn). Aliaj homoj pasigas horojn ĉe komputilo por krozi en la ret…

50 articles in total