Levilkarto 2 (2008): En ĉiuj lingvoj tra la mondo, la koro estas la simbolo de amo.
Tio ĉi ankaŭ videblas el la multaj proverboj kaj dirmanieroj kiuj enhavas la vorton ‘koro’, kiu estas rigardata kiel la centro de emocioj. Efektive, kiam oni aŭdas tre malbonan novaĵon, oni ne sentas tion en siaj piedfingroj, sed en la brusto, kie troviĝas la koro.

Ni ofte pensas pli per nia koro
ol per nia prudento, nia intelekto.
Ni ĉion vidas per nia koro;
La rilato kun nia ĉirkaŭaĵo dependas de nia koro.
Kion nia koro deziras, ni defendas per nia tuta intelekto kaj per ĉiuj niaj fortoj.  
Nia koro elektas la homojn kaj la aĵojn,
por kiuj ni volas vivi!

Nia koro elektas la ideologion, la politikon, la sistemon, por kiuj ni volas batali!
La koro mallumigas aŭ lumigas la prudenton.
La ĝusta nomo por la koro estas amo.
Se nia koro plenas je egoismo kaj malfido,
nia prudento neniam trovos la vojon al paco.  

Phil Bosmans