Levilkarto 1 (jan-feb-mrt 2008): Kial rompi al si la kapon? Ni ja ne estas masoĥistoj ?!

     La modernaj socioj suferas pro amaso da leĝoj kaj reguloj en ĉiam pli rapida ritmo. Ĉiuj tiuj novaj devigoj estas pravigitaj per zorge elpensitaj argumentoj kaj ŝajnas malfacile refuteblaj per raciaj argumentoj. Kaj tamen multaj homoj havas la impreson ke la homoj ne fariĝas pli bonfartaj: sentoj de malkontento kaj malfeliĉo kreskas.
     Eble ĝuste tie troviĝas la kaptilo: socio bezonas ekvilibron inter racio kaj sentoj. Racio estas valorega eco de homo, sed ne la nura. Eble la nuntempa mondo perdis tiun ekvilibron kaj tro fidis je la racio. Ĉu eble tial tiom da homoj suferas pri kapdoloro, estas troŝtreĉitaj, nerve kolapsas, bezonas medikamentojn aŭ drogojn por elteni la vivon …?
     La baza slogano de Movado sen Nomo estas: plibonigu la mondon, komencante ĉe vi mem. Kiam ni nur plendas pri la nuna socio, se ni nur kulpigas politikajn kaj moralajn gvidantojn de la socio, ni simple pligrandigas la stresojn. Sed se vi kaj mi mem trovas la ekvilibron inter racio kaj emocioj, ni elradias tion en nia ĉirkaŭaĵo. Se pli kaj pli da individuoj trovas internan ekvilibron kaj pacon, ni kune formas tutmondan tapiŝon de radiantaj punktoj kaj levos la bonfarton en la mondo.